Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'

Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA estas gvida Esperanta artkonkurso, kiu okazas en kvin branĉoj (poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj Infanlibro de la Jaro). En 2016 ĝi okazas por la 62a fojo. La rezultoj estos anoncitaj en la 101a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio).

Legu la tutan artikolon ‘Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj’

La Konkursoj de Samideano


Revenas “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, konkurso starigita de itala samideano Giuseppe Campolo, kun la subteno de la komunumo de S-ta Anĝelo de Brolo (Mesino – Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio. Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poeziaĵoj en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj. Oni devas sendi retpoŝte (en formato word) al samideano@hotmail.it nur unu poeziaĵon ne pli longan ol 50 (kvindek) versoj. La verkoj devas esti neeldonitaj kaj neniam premiitaj antaŭe.

Legu la tutan artikolon ‘La Konkursoj de Samideano’

Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas

AsortiLa partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto. Krom la solkantistoj JoMo (Francio), Paŭlo Moĵajevo (Krimeo), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj duopo ĴomArt kaj Nataŝa (Svedio), en BET-52 koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Legu la tutan artikolon ‘Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas’

Malnovaj Ondoj libere elŝuteblaj

La Ondo de EsperantoEn la retejo de la La Ondo de Esperanto ekde 1999 ĝis 2004 regule (kun unumonata malfruo) estis publikigata la tuta materialo de ĉi tiu revuo. Sed ekde 2005 ĝis nun en ĉi tiu retejo aperas nur la enhavtabeloj kaj la plej gravaj tekstoj (interalie, ĉiuj recenzoj kaj beletraĵoj, sed nur malmultaj aktualaĵoj kaj polemikaĵoj). Por la dezirantoj rapide legi la tutan revuon elektronike ekde 2007 estas eldonata la pdf-versio de La Ondo, kiun nun elektas pli ol kvarono de la abonantoj.

En 2015 la redakcio de La Ondo de Esperanto enretigis la pdf-versiojn de ĉiuj numeroj por la jaroj 2007 kaj 2008. Hodiaŭ estis enretigitaj ankaŭ ĉiuj numeroj por la jaroj 2009 kaj 2010. Ili estas senpage elŝuteblaj ĉe la adreso
Legu la tutan artikolon ‘Malnovaj Ondoj libere elŝuteblaj’

Giorgio Silfer en Litovio

Historio de la Esperanta literaturo prezentita en Vilno

Vilno
Giorgio Silfer prezentas HELon, sidas Povilas Jegorovas (Foto: Marijus Dilba)

La 19an de februaro 2016 en Vilno, en la prestiĝa Ĵurnalista Domo okazis prezento de la fundamenta 748-paĝa libro Historio de Esperanta literaturo de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, eldonita en 2015 de la Kooperativo de Literatura Foiro en Svislando. Ĝin prezentis unu el la aŭtoroj, Giorgio Silfer. En la evento partoprenis 30 esperantistoj de la Litovia ĉefurbo. La kunvenon gvidis kaj enkondukon faris prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Dum unu horo Giorgio Silfer parolis pri diversaj periodoj de la Esperanta-literaturo lige kun la evoluo de la movado ĝenerale kaj kiel tio reflektiĝas en la libro. La libro estas rezulto de 15-jara intensa laboro.

Legu la tutan artikolon ‘Giorgio Silfer en Litovio’

Vinilkosmo lanĉas abonklubon

Vinilkosmo

Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj.

Kial?

La du lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo, proponante solvojn por daŭrigi la produktadon de Esperanto-muziko. Tial en junio 2009 la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn albumojn. Sed la vendado de virtuala albumo tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KDoj. La nuntempa epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, ni ricevis eblecon eniri tiun mondon. Tiu nova afero ne solvos la problemon. Ni bezonas pli da homoj kiuj aktive subtenas Esperanto-muzikon. Aboni estas aktive kontribui al Esperanto-muziko tiel, ke Vinilkosmo povu daŭrigi la produktadon kaj eldonadon.
Legu la tutan artikolon ‘Vinilkosmo lanĉas abonklubon’

ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52

ĴomArt kaj Nataŝa “ĴomArt kaj Nataŝa” estas sveda muzika duopo, kiu havas siajn radikojn en Kazaĥio. ĴomArt kaj Nataŝa kantas kune pli ol 25 jarojn – same longe kiel ili estas paro. Ekde la duopa Esperanto-debuto en Samarkando (1987) ĝis nun la paro koncertis en pluraj UKoj, IJKoj, diverslandaj kongresoj kaj festivaloj kaj faris turneojn tra Germanio kaj Francio (la listo de la koncertoj).

Legu la tutan artikolon ‘ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52′

Jubileo de Julio Baghy

Julio BaghyAntaŭ 125 jaroj, la 13an de januaro 1891 en Szeged naskiĝis Gyula Baghy, kiu famiĝis en Esperantujo kiel Julio Baghy. Okaze de la jubileo de la hungara poeto ni rekomendas legi pri li la suban artikolon de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvar jaroj en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de Esperanto.

La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj kampoj kaj tendaroj, puŝite ĝis Siberio. Dum tiu tempo li komencas poeti en Esperanto (lernita en 1911) kaj instrui la lingvon al siaj diversnaciaj samsortanoj.

Legu la tutan artikolon ‘Jubileo de Julio Baghy’

La Ondo de Esperanto en 2016

La Ondo de EsperantoFine de majo 2016 la populara gazeto La Ondo de Esperanto havos jubileon – 25 jarojn ekde la (re)fondo en 1991.

La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. En ĝi aperas artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. Divers-tendencaj Esperanto-aktivuloj kaj niaj ekspertoj prezentas siajn ideojn pri la esperantistaj problemoj en artikoloj, komentarioj, intervjuoj kaj en nia tradicia Ronda Tablo.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en 2016′

BET-52: JoMo koncertos en Birŝtonas

JoMoNi daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Pasintfoje ni rakontis pri Osmo Buller, kaj nun venas la vico de Jean-Marc Leclercq, kiu en Esperantujo estas pli konata kiel JoMo kaj lastatempe kiel jOmO.

jOmO komencis muziki en jaro 1977 kaj eklernis Esperanton en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon La Rozmariaj Beboj, kiu konatiĝis komence de la jaroj 1990aj en la franca alternativa rok-medio. La grupo turneis en diversaj landoj (ankaŭ en Ĉinio), produkis du albumojn kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama Pariza salono Olympia.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52: JoMo koncertos en Birŝtonas’

Nia proverbaro (4)

ProverbaroLa aprila-maja Ondo proponis klarigi du Zamenhofajn proverbojn:

3. Mano manon lavas.
4. Razisto raziston razas.

Svetlana Konjaŝova (Ruslando), uzante kelkajn vortarojn, jene skribis:

Se scii la daŭrigon de la proverbo, estos pli kompreneble, kial mano manon “lavas”. “Mano manon lavas, kaj du manoj lavas la vizaĝon” (Ruka ruku mojet, a dve – lico); “Mano manon lavas, sed ambaŭ estas puraj” (Ruka ruku mojet, a obe bely ĵivut); kaj “Mano manon lavas, ŝtelisto ŝteliston kaŝas” (Ruka ruku mojet, vor vora krojet). Laŭ la analogio kun la lasta ambaŭ proverboj (“Mano manon lavas” kaj “Razisto raziston razas”), laŭ mia opinio, similas al du partoj de unu proverbo “Mano manon lavas, razisto raziston razas”. La vortaro de la rusa lingvo de Oĵegov klarigas, ke “Mano manon lavas” estas proverbo pri kunagantoj en iu maldeca afero. Do temas pri interhelpo, sed kiel komplezo pro komplezo. (One hand washes another = Scratch my back and I’ll scratch yours – Gratu mian dorson, kaj mi gratos la vian).

Legu la tutan artikolon ‘Nia proverbaro (4)’

La kongresa libroservo amase vendis en Lillo

Kun la vendosumo de € 47 983,75 la Libroservo de UEA atingis dum la 100a UK en Lillo sian plej bonan kongresan rezulton de pli ol dek jaroj. La plej furora titolo estis la teatraĵo Feliĉas ĉiuj, prezentita sursceneje en la UK. De ĝi vendiĝis 120 ekzempleroj, dum la ofta ĉampiono de la kongresaj libroservoj, la prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato, rikoltis 87 aĉetojn. La plej populara kompakta disko estis Kavaliriko de la grupo Kapriol’ (30 ekz.).

Sube estas listigitaj la 20 plej furoraj libroj kaj diskoj. Ne aperas bild- kaj poŝtkartoj, ludoj, glumarkoj, insignoj, skribiloj, ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. Multaj varoj estis vendataj kun granda rabato.

Legu la tutan artikolon ‘La kongresa libroservo amase vendis en Lillo’

Beletra almanako, №23

Beletra AlmanakoLa kovropaĝon de la 23a (junio 2015) Beletra Almanako (BA) ornamas bildo de la Madrida pentristino Marta de la Sota. Ŝiaj botanik-temaj desegnaĵoj markas la tradiciajn almanakajn rubrikojn.

Enkondukita de Probal Daŝgupto, la somera BA prioritatas prozon. La filozofia novelo La jaro 14 de Grigorij Arosev kaj Evgenij Kremchukov prezentas tri tempajn tavolojn kaj tri protagonistojn, kiuj troviĝas antaŭ tio, kio okazos al ili (kaj la mondo) jam morgaŭ. Ĉu kaj kiel oni povas iradi senŝue enurbe legu en Nudpieda somero de Klára Ertl. Tri paĝojn okupas poeziaĵoj de nederlandanino Anneke Schouten-Buys.

Legu la tutan artikolon ‘Beletra almanako, №23′

ARKONES-31: Arta Aŭtuno en Poznano

La 25–27an de septembro, tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), okazos en Poznano (Pollando) la tradicia, 31a festivalo de esperantistaj kulturo kaj arto ARKONESARtaj KONfrontoj en ESperanto.

Post la pasintjara 30a okazigo kun pli ol 200 partoprenantoj el 24 landoj, la organizantoj ne volas retiriĝi kaj pretigos por la partoprenantoj koncertojn, prelegojn, prezentadojn, spektaklojn kaj aliajn eventojn.

Legu la tutan artikolon ‘ARKONES-31: Arta Aŭtuno en Poznano’

Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

UK-100POEZIO:

Unua Premio: Mao Zifu pro Memoro;
Dua Premio: Jorge Camacho Cordón pro Kredo;
Tria Premio: Paulo Sergio Viana pro Rimoj neperfektaj;
Honora Mencio: Jorge Camacho Cordón pro
Ĉiu nova persono
kaj Ewa
Grochowska pro Hajkoj.
Partoprenis 38 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj.

PROZO:

Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA en 2015′



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.