Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'
27 Septembro 2016 de AlKo
La junia Boao prezentas riĉan sortimenton por legemuloj.
Proze kontribuis Mikaelo Bronŝtejn, Espopore (Evgenij Georgiev), Klára Ertl, Steven K. Smith kaj Ludmila Novikova. Originala poezio venas de Espopore, Anneke Schouten-Buys, Paulo Nascentes, Petro Palivoda, Tatjana Auderskaja. Fasko da Fabloj de Ikso estas postmorta omaĝo al Xu Daorong.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, 2016, №26′
7 Septembro 2016 de AlKo
Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p.
Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble bonajn rilatojn. Post la cunamo la insulanoj renkontas alian defion. Kiam multaj el la domoj estas detruitaj, internacia kompanio volas ne rekonstrui la domojn, sed konstrui hotelojn kaj aliajn konstruaĵojn por allogi turistojn al la insulo. Kontraŭ tio ĉi protestas i.a. patro Patrick. Utila estas la ĉeesto de internacie konata foto-ĵurnalisto sur la insulo. La rakonto havas du finojn: unu por la insulanoj kaj alia por la ĉefa protagonisto.
Legu la tutan artikolon ‘Dio ne havas eklezion’
26 Aŭgusto 2016 de AlKo
La 1an de julio 2016 en Herrera del Duque en la kadro de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, estis prezentita la kulmino de longdaŭra kolektiva laboro de Hispana Esperanto-Federacio (HEF): la bita eldono de La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha – la senmorta verko de Miguel de Cervantes en Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Senpaga bitlibro “Don Quijote”’
24 Aŭgusto 2016 de AlKo

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita en la jaro 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia celo estas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron, konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.
En la Nitra UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.
Legu la tutan artikolon ‘Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski’
7 Aŭgusto 2016 de AlKo
Je distanco de kelkaj tagoj dua premio por Historio de la esperanta literaturo (HEL): la komisiono konsistanta el s-roj István Ertl, Ulrich Lins, Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.
Pli frue la konferenco de OSIEK asignis la premion por la plej valora verko en 2015. Vere unika situacio, ĉar ŝajnas ke unuafoje unu libro gajnas ambaŭ premion. Mankus nur “La Verko de la Jaro”, sed por tiu HEL ne rajtus konkuri…
Legu la tutan artikolon ‘La verko de Minnaja-Silfer duoble premiita’
29 Julio 2016 de AlKo
Suzana. Malsato de espero: K-disko. – Poznano: E-SENCO, 2015.
Kun la artistino Suzana (Zuzanna Kornicka) mi interkonatiĝis en 2007 dum mia unua ARKONES en Poznano. Ŝi kantis en la Miela Vespero kaj ankaŭ prezentis solkoncerton.
Legu la tutan artikolon ‘La debuta disko de Suzanna’
28 Julio 2016 de AlKo

En Nitro estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016.
POEZIO
Unua premio: Antonio Valén (Hispanio) pro “Paralele”
Dua premio: Benoît Philippe (Germanio) pro “Mathias”
Tria premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro “Agemaj homoj kuras al sukceso”
Honora mencio: Valentin Melnikov (Rusio) pro “Ironiaj hajkoj”
Juĝkomisiono: Anja Karkiainen, Gerrit Berveling, Giulio Cappa
Partoprenis 39 verkoj de 18 aŭtoroj el 15 landoj
Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj 2016′
14 Julio 2016 de AlKo
Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto.
JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063.
Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur Marso, ĉu necesas prezenti la ĉiokapablan JoMon, faman poligloton kaj muzikiston sen kulturaj baroj?
Legu la tutan artikolon ‘Kvar novaj muzikaj albumoj en Esperanto’
10 Julio 2016 de AlKo
La enkonduka temo de la 25a Boao estas ideala biblioteko prezentata de Jesper Lykke Jacobsen tra Umberto Eco. Cetere, 25 kajeroj de Beletra Almanako estas iaspeca jubileo kaj inda kontribuo al la Esperanta biblioteko.
Proze kontribuis Grigorij Arosev, Lilia Ledon kaj Barry Friedmann. Originala poezio venas de Antonio Valén kaj Gerrit Berveling.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, 2016, №25′
24 Majo 2016 de AlKo
Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas, teatro “Verda Banano” prezentos la plej gajan Esperanto-spektaklon de la lastaj 125 jaroj. La kabareda prezento de la Universalaj Kongresoj de Esperanto pritraktas plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj priskribas moke nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta Kongres-Protektanto kiu, kiel kutime… ne venas al la kongreso kaj sendas leteron angle, kverelo pri la gramatiko de la plej facila lingvo de la mondo, kongresa amo kaj nekomprenebla prelego dum Kongresa Universitato. Sur la scenejo sen ajna scenografio aperas nur du aktoroj en neŭtralaj nigraj vestoj.
Legu la tutan artikolon ‘Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj’
13 Aprilo 2016 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2015 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 7 konkursaĵojn de 6 aŭtoroj el 5 landoj – Aŭstralio, Kazaĥstano, Ruslando, Usono, Ukrainio. (11 konkursaĵoj en Liro-2014, 6 konkursaĵoj en Liro-2013).
La 14an de marto 2016 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2015.
Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso Liro-2015′
4 Aprilo 2016 de AlKo
Johann Wolfgang von
Goethe. La Suferoj de la Juna Werther / Tradukis Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis, 2015. 139 p. Prezo: 18 eŭroj.
Ekde sia apero (1774) la romano La Suferoj de la Juna Werther ne nur famigis sian aŭtoron Johann Wolfgang von Goethe (1749–1832), sed rangigis la verkon en la tutmonda literaturo sur ĉiam altan lokon. Ĝi ne nur rakontas la historion de malfeliĉa amo, sed donas profundan rigardon en la epokon de la sentimentaleco, ties karakterizojn kaj strukturojn. En la germana beletro jam de 250 jaroj ĝi tenas sian pozicion de klasikaĵo.
Legu la tutan artikolon ‘Du novaj libroj de Edition Iltis’
23 Marto 2016 de AlKo
Martin & La Talpoj. Superbazaro: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

Malverŝajnas, ke Martin Wiese bezonas detalan prezenton antaŭ la esperantista aŭskultantaro. La ĉefkantisto (kaj, fakte, la ĉefmotoro) de la popularega bando Persone eldonas jam la duan albumon subtene de kelkopo da kontribuintoj, grupe nomataj kiel La Talpoj. Feliĉe, nek Wiese, nek liaj helpantoj okupiĝas pri la t. n. “talpa laboro” – la rezulto estas same bonkvalita kaj aŭskultinda, kiel la antaŭa disko Pli ol nenio.
Legu la tutan artikolon ‘Vizitinda superbazaro’
19 Marto 2016 de AlKo
La sendependa eldonejo Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.
Legu la tutan artikolon ‘JoMo okcitanas: antaŭmenda kampanjo’
15 Marto 2016 de AlKo
La 24an Boaon enkondukas Jesper Lykke Jacobsen, invitanta lasi flanken malkredemon por ĝui literaturajn verkojn. Kaj la almanako proponas por tia ĝuo originalajn prozaĵojn de Spomenka Štimec, Amir Naor, Mikaelo Bronŝtejn, Sten Johansson kaj originalajn poemojn de Ricardo-Felipe Albert Reyna, Jesper Lykke Jacobsen, Nicolino Rossi.
Prozaĵoj tradukitaj dankiĝas al Jozefo E. Nagy (Filantropoj de János Székely) kaj Sen Rodin (Manoj disigitaj nur de vitroplato de Rita Granetti). Suso Moinhos tradukis el la rumana poemojn de Grigore Chiper kaj de Marcela Benea. Valentin Melnikov prezentas elekton de satiraj poemoj de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, №24′