Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'

Libroproduktado sub lupeo (1991–2010)

“Manietuloj”, — ofte nomas nin, esperantistojn, personoj pli prudentaj, kiuj ne perdas siajn tempon kaj monon por la lingvo, elpensita de iu Ruslanda judo antaŭ pli ol 120 jaroj. Sed min ankaŭ esperantistoj foje nomas same, ĉar mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Sed ĉar mia manieto trovas aprobon de fakuloj, kiuj uzas la rezultojn, mi kuraĝe daŭrigas, kaj ankaŭ ĉi-februare mi diskonigas la tradician revuon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo.
Legu la tutan artikolon ‘Libroproduktado sub lupeo (1991–2010)’

Literatura konkurso Liro-2010

LiroLa juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2010 (Aleksej Birjulin, Michel Duc Goninaz, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 39 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 10 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Pollando, Rumanio, Ruslando, Svedio, Usono. (Pasintjare partoprenis 28 konkursaĵoj de 21 aŭtoroj el 5 landoj.)

La 15an de januaro 2011 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2010.
Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso Liro-2010′

“Nia trezoro” – eldonejoj en la fokuso

Nia trezoro estas kleriga rubriko en La Ondo de Esperanto; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de d-ro Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, PV/PIV/NPIV, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto en perspektivo kaj Plena verkaro de L.L. Zamenhof.
Legu la tutan artikolon ‘“Nia trezoro” – eldonejoj en la fokuso’

“La Ondo” jam en la nova jaro

La sekvan tagon post la Zamenhofa Tago estis dissendita al la abonantoj la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis plejparto de niaj Eŭropaj abonantoj. La unuan Ondon en 2011 komencas informo pri la elekto de Katalin Kováts kiel la Esperantisto de la Jaro 2010 kaj panorama prezento de la esperantista vivo en la Esperanto-urbo Herzberg.

En la movada sekcio Eventoj estas multaj artikol(et)oj pri la esperantista agado en pluraj landoj, interalie: pri grava rekono de esperantistoj en Malborko, pri la scienca konferenco KAEST, pri universitata Esperanto-instruado en Ĉinio, pri sukcesa informado en Meksiko, kaj pri multaj Esperanto-renkontiĝoj kaj kongresoj.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo” jam en la nova jaro’

«Mi neniam kontentas»: Intervjuo kun Ulrich Becker

Novjorka intervjuo

Ulrich Becker (1958) estas Germano, al multaj konata kiel verkisto (La aĵoj kaj la sezonoj, Ĉiuj dioj estas for, Novjorkaj poemoj). Mi renkontis lin ĉi-septembre en Novjorko kiam li en rolo de eldonisto lanĉis la anglalingvan romanon Reluctant Messiah de Trevor Steele.

Certe multaj konas vin ankaŭ pere de via longjara Germania esperantumado (redaktado, kunorganizado de la berlina UK…), sed de 1999 vi vivas kaj laboras en Usono.

Mia vera okupiĝo estas nun projekt-manaĝero dungita de malgranda firmao. Mi manaĝeras tradukadon el kaj en ĉiujn lingvojn, organizas fremdlingvan sonregistradon, dubladon, kreas subtitolojn, ĉion, kio rilatas al son-, vid- kaj aŭd-materialoj.
Legu la tutan artikolon ‘«Mi neniam kontentas»: Intervjuo kun Ulrich Becker’

Dankparolado okaze de la transdono de la 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen

La 10an de oktobro en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen, kiun ricevis la geedzoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Ruslando). Ĉi-sube estas la teksto de la dankparolado, legita de Aleksander Korĵenkov.

Karaj gesinjoroj, kolegoj, samideanoj!

Estas granda honoro ĉeesti la hodiaŭan ceremonion kaj esti en la sama vico kun Bill Auld, Itô Kanzi, Bruno Vogelmann, Marjorie Boulton kaj aliaj eminentuloj — multe pli gravaj kaj famaj ol ni — kiuj pli frue ricevis la Esperanto-kulturpremion de la urbo Aalen.

La hodiaŭa festo iusence kronas nian trion-jarcentan Esperanto-laboradon, kiu komenciĝis, kiam ni estis entuziasmaj studentoj, ĝue ekzercantaj la novlernitan lingvon per korespondado kaj legado, partoprenantaj junularajn tendarojn, etosumantaj kun geamikoj. Baldaŭ aldoniĝis dimensio organiza — kluboj, kursoj, ekspozicioj, renkontiĝoj, prelegoj, artikoloj. Poste Esperanto iĝis por ni ne nur la lingvo de gajaj kunvenoj, sed kulturlingvo. Kaj antaŭ 19 jaroj ĝi iĝis ankaŭ nia sola profesio.

Feliĉe, ni ne devas nun rakonti la vojon, kiun ni iris de magraj samizdataj broŝuroj ĝis la verkoj kia La Mastro de l’ Ringoj. Sed estas nia devo dividi la hodiaŭan honoron kun tiuj, sen kies helpo kaj kuraĝigo hodiaŭ antaŭ vi starus alia(j) persono(j).
Legu la tutan artikolon ‘Dankparolado okaze de la transdono de la 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen’

“Spegulo” ne aperos en 2011

Lastatempe oni ofte legas alarmajn informojn pri la membroŝrumpo en Esperantujo. HeKo sciigis, ke SAT en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita. UEA per siaj Gazetaraj Komunikoj (GK) regule informas pri sia membraro, malrapide reduktiĝanta. Pli rapide falas la membraro de TEJO, kaj Libera Folio atentigis, ke dum 12 jaroj la nombro de individuaj membroj de TEJO duoniĝis, kaj ke fine de aŭgusto ĉi-jara ĉi tiu nombro estas nur 316.

Falas ankaŭ la abon-nombroj. Tamen, nek HeKo, nek GK, nek la Folio menciis, ke la eldonanto de Spegulo decidis ne plu eldoni ĝin en 2011 “ĉefe pro la malgranda nombro da abonantoj…”, kiu “neniam superis centon”.

Legu la tutan artikolon ‘“Spegulo” ne aperos en 2011′

Dek gazetoj

En 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2009 tra la tuta jaro en ĉi tiu rubriko oni povis legi tekstojn pri dek gravaj Esperanto-gazetoj.

En 2010 Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ambaŭ kolektojn sub la titoloj Dek libroj kaj Dek gazetoj. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.

Ĉiu el la du 32-paĝaj libretoj estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 4,50 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.

Ni jam prezentis la unuan eron de la serio, Dek libroj, kaj nun vi povas konatiĝi kun la volumeto Dek gazetoj.

Dek gazetoj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. – 32 paĝoj; 500 ekz. – (Serio Nia Trezoro; №2).

ISBN 978-609-95087-1-9

© Tekstoj, la aŭtoroj, 2009, 2010.

Enhavtabelo

Aleksander Korĵenkov. La Esperantisto
Aleksander Korĵenkov. Lingvo Internacia
Andreas Künzli. Esperanto
Halina Gorecka. La Revuo
Halina Gorecka. La Ondo de Esperanto
Halina Gorecka. Heroldo de Esperanto
István Ertl. Literatura Mondo
Halina Gorecka. El Popola Ĉinio
Stella Meester. Literatura Foiro
Halina Gorecka. Monato

Dek libroj

Dek librojEn 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2010 Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ĉi tiujn tekstojn sub la komuna titolo Dek librojn. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.

La 40-paĝa libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.

Dek libroj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 32 paĝoj; 500 ekzempleroj. — (Serio Nia Trezoro; №1).



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.