Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'

Festo de la Esperanta kinarto

Kiom da filmoj en Esperanto vi spektis? La facila demando kaŭzas ĉe averaĝa esperantisto malfacilajn pripensojn. Mi dubas, ke tiu kvanto superos kvin. Bedaŭrinde, kinarto estas neglektata de la Esperanto-komunumo, kiu daŭre vivas en la teksta mondo. Kaj la tekstoj jam dum kelkaj jardekoj ne havas influon al eksteraj homamasoj.

La modernaj teknologioj kaj modernaj manieroj de distribuado permesas al amatoroj krei kaj distribui aŭdvidan kulturon. Kaj foje evidentiĝas, ke ne grandaj filmoproduktantoj, sed jam kutima interreto liveras al ni aparte talentajn homojn, kiuj inspiras aliajn ktp.

Ĉu eble valoroj, kiujn propagandas esperantistoj, jam meritis esti esprimataj per movbildoj?
Legu la tutan artikolon ‘Festo de la Esperanta kinarto’

Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun kiu ni hieraŭ vespere diskutis la muzikajn tekstojn en la oktobra Ondo, la pasintan nokton (la 18-19an de septembro) grave damaĝita estis VInilkosmo – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata de Flo en Donneville, Francio.

Flo skribis:

«La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.
Legu la tutan artikolon ‘Katastrofo ĉe Vinilkosmo’

Iom pri “La Ondo de Esperanto”

La stelo de SaĥarovLa suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero.

Aleksandr Saĥarov en Rememoroj de centprocenta esperantisto jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiĝo de La Ondo de Esperanto:

Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare ĝi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaŭ ĉio ĝi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en ĝi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble ĝin trafus la sama sorto… Bonŝance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon … en la jaro 1909 la ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn Esperanto-rusa organo… Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj ĝi baldaŭ okupis tre firman staton.

Legu la tutan artikolon ‘Iom pri “La Ondo de Esperanto”’

Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio

Rubriko: “Nia trezoro

Tutmonda SonoroLa revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante superi tiun kaj, eble, kvalite egali ĝin.

Ĉi tiuj atingoj dankeblas plejparte al unu homo, Vilmos Benczik (1945- ), kiu inter 1977 kaj 1990 gvidis la eldonan agadon de HEA. En tiu periodo sub la sceptro de Benczik aperis Esperantaj libroj — ofte en miloj da ekzempleroj — almenaŭ ĉiun duan monaton, kun eĉ po deko da titoloj en la pintaj jaroj 1982, 1984 kaj la jubilea 1987.
Legu la tutan artikolon ‘Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio’

Nova senpaga libro en nia kiosko

Hodiaŭ en la virtuala kiosko de Sezonoj aperis nova elektronika libro — la sciencfikcia romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison. Ĉi tiun popularan romanon pri aventuroj de galaksia fripono Jimĉjo diGriz tradukis el la angla lingvo kolektivo de tradukantoj. La libro estis eldonita de Sezonoj en 1996). Ĝi elĉerpiĝis en 2001, kaj nun ĝi estas legebla en du popularaj formatoj (= prezentomanieroj) “pdf” kaj “epub”.

La romano de Harrison, kiu mem estas esperantisto, estas senpage elŝutebla en la kiosko:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php
kie estas pliaj sep libroj kaj du numeroj de “La Ondo de Esperanto”.

AlKo

“La Ondo” jubileis en Moskvo

Gennadij Ŝilo inaŭguras la festkunvenon (Fotis Aleksandr Milner)

Unuafoje en la dudek-jara historio de la ekzistado de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, ambaŭ (re)fonditaj en 1991, ili organizis komunan kunvenon, en kiu tute ne sentiĝis laŭdire malvarmaj rilatoj inter la du establoj.

La 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo okazis festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero. La kunvenon komune organizis la redakcio de La Ondo kaj REU. Ĉeestis trideko da esperantistoj. Ĉar ne venis ĵurnalistoj kaj aliaj gastoj, kiuj kutime ĉeestas similajn prezentadojn de La Ondo, la tuta programo okazis en Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo” jubileis en Moskvo’

Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto

IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair.

Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj kulturaj vesperoj buntigis la programon de ĉi tiu renkontiĝo en la feriejo Le Lazaret.
Legu la tutan artikolon ‘Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto’

Nia Kiosko: Du novaj faksimilaj libroj senpage elŝuteblaj

Hodiaŭ, la 6an de majo en la virtuala kiosko de La Ondo / Sezonoj aperis du faksimilaj libroj, eldonitaj en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Temas pri Dio – unu por ĉiuj verkita de Lev Tolstoj surbaze de Le Café de Surate de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, kaj Unu animo en ĉiuj, kompilita de Lev Tolstoj. Ambaŭ libroj estas tradukitaj de Anna Ŝarapova. Ilin skanis kaj prilaboris Aleksander Korĵenkov. Ili estas ne en la teksta, sed en grafika prezento, sed la unuan el ili oni povas legi ankaŭ kiel elektronikan tekston en la kolekto de tradukoj el la rusa literaturo en nia retejo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia Kiosko: Du novaj faksimilaj libroj senpage elŝuteblaj’

Turnopunkto: Denove kreskas la abonantaro de “La Ondo”

En la marta Ondo aperis resumo de la abonstatistiko por la 2010a jaro, laŭ kiu pasint-jare ni havis nur 509 abonojn — malplej multe dum la lastaj sep jaroj. Tiam ŝajnis, ke la malkresko daŭros ankaŭ en la nuna jaro. Feliĉe, tio nur ŝajnis. Je la unua de majo 2011 ni ricevis jam 518 abonkotizojn, kaj ĉi tiu nombro estas pli granda je 9 abonoj ol la jarfina nombro da abonantoj en 2010.

Je la nuna momento la landoj kun plej multaj abonoj estas Ruslando (76), Pollando (55), Germanio (41), Francio (37) kaj Brazilo (33). Plej multe al la kresko kontribuis tri landoj: Germanio (de 35 al 41), Brazilo (de 27 al 33) kaj Usono (de 17 al 23) – en ĉiu el ili jam estas je ses abonantoj pli multe ol fine de la pasinta jaro.

Ni kore dankas al la abonantoj kaj al la perantoj!
Apartan dankon ni direktas al la brazila esperantisto Alex Sousa Santos, kiu proprainiciate abonigis dek samideanojn al la elektronika versio de La Ondo.
Ni dankas ankaŭ al nia japana amiko, modeste kaŝinta sin sub la pseŭdonimo Ĉerizfloroj, kiu fariĝis dumviva abonanto.

Halina Gorecka, eldonanto
Aleksander Korĵenkov, redaktoro

PS. Oni povas aboni La Ondon de Esperanto en la formoj papera kaj elektronika je iu ajn momento de la jaro. Vidu la pagmanierojn. La dumviva abono kostas 1000 eŭrojn.

Ne prozo

Vojaĝo al kuniĝoOtira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p.

Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”.

Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas pli facile imagebla dumlega enuiĝo, ol ŝokiĝo de averaĝa leganto, kiu vivas en la moderna socio. Ĉar la aŭtoro apenaŭ volis enuigi legantojn, evidentas koncepta mistrafo. Aŭ, kio ŝajnas pli reala, simpla malfruo. Nun la mondo (kaj, kiel unu el la eroj, ties esperantlingva parto) pli efike skueblas per aliaj temoj: terorismo, netoleremo, financaj maĥinacioj, ekologio. Troa seksumado (cetere, eĉ malgeja!) nun ne estas tia ŝoka temo. Probable eĉ antaŭ jardeko estis alie, sed ne nun.
Legu la tutan artikolon ‘Ne prozo’

“Liro”: Survoje al nova antologieto

LiroEkde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn aliajn interesajn novelojn.

La listo de la laŭreatoj
Legu la tutan artikolon ‘“Liro”: Survoje al nova antologieto’

Pri niaj tradukoj

Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna jaro.
Legu la tutan artikolon ‘Pri niaj tradukoj’

«La Ondo de Esperanto» en la jaro 2010

En la pasinta jaro La Ondo de Esperanto ricevis 509 abonkotizojn.
Ĉi tiom estas je 34 kotizoj malpli ol en 2009, kaj je 64 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. La abon-nombro refalis al la jaro 2003, kiam
ĝi unuafoje superis kvincenton, sed la laŭlanda strukturo nun estas alia
ol antaŭ sep jaroj: intertempe la Ruslanda abonantaro malkreskis je 20,
kaj la alilanda kreskis je 24.
Legu la tutan artikolon ‘«La Ondo de Esperanto» en la jaro 2010′

Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011

Esperanto Subgrunde renaskiĝas

Esperanto Subgrunde11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj.

Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la kompilo en la paĝo de Vinilkosmo cxe la elsxutejo de federacio de sendependaj eldonejoj cd1d http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011′

La februara Ondo

La februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas tre enhavoriĉa pro la tekstoj, kiuj ĉiam aperas komence de la jaro. Inter ĉi tiuj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, Katalin Kováts. La tradician enketon pri la plej pozitivaj kaj negativaj eventoj de la 2010a jaro partoprenas dek du konataj aktivuloj: Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Li Jianhua, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara. Tradicia estas ankaŭ la prezento de la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiun ĝia aŭtoro, Aleksander Korĵenkov, ĉi-foje kompletigis per resumaj tabeloj pri la eldonado dum la lastaj dudek jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘La februara Ondo’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.