Arkivo por la kategorio 'Aleksander Korĵenkov'

Kiel Halina fartas en Moskvo?

Jackie Huberdeau el Francio, Inga Johanson el Svedio kaj multaj aliaj legantoj de La Ondo demandas: kiel Halina fartas en Moskvo?

Post la transloĝiĝo al Moskvo en la komenco de februaro, Halina estas flegata en la fako de peritonea dializado en la 52a Moskva hospitalo, kies fakestro kaj kuracistoj estas ne nur kompetentaj, sed ankaŭ tre bonvolemaj. Halina estas kontenta pri la nivelo de la flegado, oni faras necesajn esplorojn, kiuj ebligas observi la adekvatecon de la dializado.

Ekde januaro ŝi regule vizitas ankaŭ tutlandan centron de hiperparatireozo, farante la necesajn esplorojn kaj ricevante rekomendojn por kuracado. Dum naŭ semajnoj danke al sponsora helpo de la kompanio Amgent, kiu senpage disponigis modernan efikan medikamenton al dudeko da malsanuloj en diversaj regionoj de Ruslando, Halina efektivigis kuracadon de hiperparatireozo, kiu jam tre malbone efikis al ŝia ostaro, kion atestas speciala esploro de la denseco de la ostaro.

Oni ne povas diri eĉ proksimume, kiam okazos la operacio. Ĉi-jare du el ŝiaj konatoj-samsortuloj estis operaciitaj. Ambaŭ sukcese. Unu el ili devis atendi en Moskvo pli ol du jarojn, sed la alia estis pli bonŝanca, ĉar la greftado okazis nur post kelkaj monatoj da atendado. Intertempe, ĉiumonate estas renovigata esplorado pri ŝia sango por aktualigi la datumojn por ren-atendado. En la proksima monato ŝi devos fari plurajn medicinajn esplorojn por kontroli la staton de la organismo.

Medicinaj zorgoj postulas certan tempon, sed Halina daŭrigas siajn laborojn kiel administranto kaj provleganto en La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj. Komence de junio estis farita nia unua Moskva sonprogramo. Krome, Halina aktive partoprenas en la tutlanda socia organizaĵo de ren-malsanuloj Nephro-liga. Halina kontribuis tekste al la TV programo Telemost pri hiperparatireozo, kunorganizis konferencon pri la rajtoj de pacientoj, en kiu partoprenis pli ol 60 reprezentantoj de 24 Ruslandaj regionoj. Ŝi pretigas leterojn al la sanprotekta ministerio, partoprenas en la socia konsilio ĉe la Moskva kontrola institucio pri sanprotekto, kaj spertiĝas en seminarioj por sociaj organizaĵoj. Tre emocia estis por ŝi ĉeesto dum la socia agado kaj futbala maĉo Homoj por homoj, okazintaj la 29an de majo en la Moskva stadiono Luĵniki subtene al greftado de organoj.

Tre grava evento en nia vivo estas la fino de la universitataj studoj de nia filo Aleksej, kiu la 16an de junio ricevis perfektan noton pro sia diploma verko. Ekde la komenco de la jaro estas li, kiu ĉiumonate vizitas Pollandon por tie ricevi, pagi, enkovertigi kaj dissendi la revuon. Li ankaŭ plenumas libromendojn. En majo li ricevis duonjaran prokraston de la deviga armea servo, kaj almenaŭ ĝis novembro la presado kaj ekspedado de la revuo estos en bona ordo.

Danke al la internacia subteno kaj kuraĝigo, kiujn ni ricevas, la atendado en Moskvo pasas pli trankvil-etose ol ĉe plimulto da aliaj ren-handikapitoj. Dankon al ĉiuj pro la zorgado kaj pro la subteno!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/06/200a/

PVZ – la grandioza projekto daŭras!

Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito.

PVZIam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi).

Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. Ekzemple, la 8an de februaro 1989 en la “Postpartolo” al “Kiel Esperanto venkis?” (PVZ, kajero 8-bis) li anoncis du “pretigotajn” kajerojn: Eĉ jarcento ne sufiĉis! 1915–1917 kaj Carlo Bourlet. 1911–1913, sed ili ne aperis dum lia vivo.

Kaj jen bona novaĵo – ĉi-printempe en Japanio aperis KD (lumdisko) kun “nove elfositaj kvar dokumentoj, kompilitaj de ludovikito por pliampleksigi PVZ”.
Legu la tutan artikolon ‘PVZ – la grandioza projekto daŭras!’

“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero

«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke Via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por Via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj», – skribis la 16an de marto 1909 Ludoviko Zamenhof al Aleksandr Saĥarov, kiu sendis al li la unuan numeron de La Ondo de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero’

Nia Kiosko: Du novaj faksimilaj libroj senpage elŝuteblaj

Hodiaŭ, la 6an de majo en la virtuala kiosko de La Ondo / Sezonoj aperis du faksimilaj libroj, eldonitaj en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Temas pri Dio – unu por ĉiuj verkita de Lev Tolstoj surbaze de Le Café de Surate de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, kaj Unu animo en ĉiuj, kompilita de Lev Tolstoj. Ambaŭ libroj estas tradukitaj de Anna Ŝarapova. Ilin skanis kaj prilaboris Aleksander Korĵenkov. Ili estas ne en la teksta, sed en grafika prezento, sed la unuan el ili oni povas legi ankaŭ kiel elektronikan tekston en la kolekto de tradukoj el la rusa literaturo en nia retejo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia Kiosko: Du novaj faksimilaj libroj senpage elŝuteblaj’

Pri niaj tradukoj

Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna jaro.
Legu la tutan artikolon ‘Pri niaj tradukoj’

Grava ŝanĝo en nia vivo

Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo.

En 1981 mi kaj Halina konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la Urala movado, kio baldaŭ rezultigis la kreon de la Urala Esperanto-Komitato, Kolektiva Esperanta Biblioteko, bulteno Ekzakte, sed, plej grave, ĉi tiu konatiĝo tute ŝanĝis niajn vivojn apartajn kaj kreis nian vivon komunan.
Legu la tutan artikolon ‘Grava ŝanĝo en nia vivo’

«La Ondo de Esperanto» en la jaro 2010

En la pasinta jaro La Ondo de Esperanto ricevis 509 abonkotizojn.
Ĉi tiom estas je 34 kotizoj malpli ol en 2009, kaj je 64 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. La abon-nombro refalis al la jaro 2003, kiam
ĝi unuafoje superis kvincenton, sed la laŭlanda strukturo nun estas alia
ol antaŭ sep jaroj: intertempe la Ruslanda abonantaro malkreskis je 20,
kaj la alilanda kreskis je 24.
Legu la tutan artikolon ‘«La Ondo de Esperanto» en la jaro 2010′

Libroproduktado sub lupeo (1991–2010)

“Manietuloj”, — ofte nomas nin, esperantistojn, personoj pli prudentaj, kiuj ne perdas siajn tempon kaj monon por la lingvo, elpensita de iu Ruslanda judo antaŭ pli ol 120 jaroj. Sed min ankaŭ esperantistoj foje nomas same, ĉar mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Sed ĉar mia manieto trovas aprobon de fakuloj, kiuj uzas la rezultojn, mi kuraĝe daŭrigas, kaj ankaŭ ĉi-februare mi diskonigas la tradician revuon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo.
Legu la tutan artikolon ‘Libroproduktado sub lupeo (1991–2010)’

“Spegulo” ne aperos en 2011

Lastatempe oni ofte legas alarmajn informojn pri la membroŝrumpo en Esperantujo. HeKo sciigis, ke SAT en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita. UEA per siaj Gazetaraj Komunikoj (GK) regule informas pri sia membraro, malrapide reduktiĝanta. Pli rapide falas la membraro de TEJO, kaj Libera Folio atentigis, ke dum 12 jaroj la nombro de individuaj membroj de TEJO duoniĝis, kaj ke fine de aŭgusto ĉi-jara ĉi tiu nombro estas nur 316.

Falas ankaŭ la abon-nombroj. Tamen, nek HeKo, nek GK, nek la Folio menciis, ke la eldonanto de Spegulo decidis ne plu eldoni ĝin en 2011 “ĉefe pro la malgranda nombro da abonantoj…”, kiu “neniam superis centon”.

Legu la tutan artikolon ‘“Spegulo” ne aperos en 2011′



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.