Arkivo por la kategorio 'Aleksander Korĵenkov'
23 Julio 2015 de AlKo
Nia trezoro
Edmond Privat [prononcu: Edmón Privá] naskiĝis la 17an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, kie liaj gepatroj posedis lernejon, kiun en 1814 fondis lia praavo Egiste Privat. En ĉi tiu lernejo Edmond ekstudis kiel la plej juna lernanto, kaj poste li iĝis la plej juna en sia licea klaso – je du jaroj pli juna ol lia samklasano Hector Hodler.
Post la abiturienta ekzameno (1907) Privat vojaĝis en Britio kaj Norda Ameriko, studis lingvistikon kaj literaturon en Ĝenevo kaj Parizo, kaj ekde 1912 laboris kiel instruisto en Svislando kaj Britio. Dum la Unua Mondmilito Privat kiel ĵurnalisto de Journal de Gèneve, Temps kaj Daily News vizitis plurajn lokojn de la Orienta Eŭropo. Precipe li interesiĝis pri Pollando: li fondis komitaton por sendependiĝo de Pollando kaj en 1918 doktoriĝis pri historio per tezo pri la Pollanda ribelo en 1830.
Legu la tutan artikolon ‘La multfaceta talento de Edmond Privat’
2 Julio 2015 de AlKo
La junia demando en nia voĉdonejo estis jena: “Kiujn internaciajn Esperanto-gazetoj vi abonus?”. Oni povis elekti tri gazetojn el la 12-titola listo (en la listo ne estis fakaj kaj religiaj gazetoj, nek senpagaj retgazetoj). Ekde la 24a de junio ĝis la 1a de julio estis donitaj 235 voĉoj; plej multaj menciis tri titolojn, sed kelkaj favoris du aŭ unu.
La rezulto de la voĉdonado montris, ke la plej aboninda Esperanto-gazeto estas La Ondo de Esperanto, kiu ricevis 47 voĉojn. La Ondo de Esperanto estas la plej vastateme internacia gazeto en Esperanto. Ĝi enhavas primovadajn informojn kaj analizan materialon pri la Esperanto-movado, grandan kultursekcion, kaj artikolojn pri ĝeneralaj neEsperantaj temoj.
Beletra Almanako, familiare konata kiel Boao, okupis la duan lokon en la listo danke al 39 voĉdonintoj, kiuj taksis ĝin aboninda. Tio estas tre bona rezulto por gazeto, kies unua numero aperis antaŭ nelonge – en septembro 2007. Ĝi estas ankaŭ la plej “dika” inter la nuntempaj Esperanto-gazetoj.
Nur je du voĉoj malpli multe ol Boao (37) ricevis Monato – internacia magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas unika en Esperantujo, ĉar, unue, en ĝi oni ne publikigas tekstojn pri Esperanto; due, ĉar por ĝi verkas nur aŭtoroj el la landoj, pri kiuj temas en la koncernaj artikoloj.
Legu la tutan artikolon ‘La plej popularaj Esperanto-gazetoj’
30 Junio 2015 de AlKo

Novaj nomŝildoj jam aperis (http://www.evening-kazan.ru/)
Lastatempe en Ruslando estis du stratoj, kies nomoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj) – strato Esperanto (улица Эсперанто) en Kazano kaj strateto de esperantistoj (переулок эсперантистов) en Bogorodsk (distrikta centro en la regiono de Niĵnij Novgorod). Sed nun la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la urbestraro de la Tatarstana ĉefurbo Kazano la 26an de junio 2015 decidis renomi la straton Esperanto al la strato Nursultan Nazrbajev, honore al la prezidanto de Kazaĥstano. Oni jam ŝanĝas la nomŝildojn.
Legu la tutan artikolon ‘Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton’
17 Junio 2015 de AlKo
Nia trezoro
En la antaŭaj tekstoj de nia kleriga rubriko, ĉi-jare dediĉita al la movad-organizantoj, ni prezentis kvar elstarajn figurojn: Zamenhof, de Beaufront, Bourlet kaj Sebert. Kvankam ili kondukis la Esperanto-movadon en malsamaj manieroj, oni povas konstati, ke ĉiu el ili primare celis la disvastigon de Esperanto kaj kunordigon de la naskiĝinta movado (kaj flegadon de ĝia bebaĝa literaturo) sen serioza agado progresiganta la utiligadon de Esperanto ene de la kreskanta lingvokomunumo.
Nun por ni estas preskaŭ nekredeble, ke necesis dudeko da jaroj ekde la apero de la lingvo por ke konkretiĝu la ideo pri tio, ke oni lernas la lingvon por uzi ĝin – ne por ĝin reformi, ne por en ĝi diskuti pri ĝi mem, ne por disvastigi ĝin. Kaj oni povas praktiki solidarecon per libervola helpado al samideanoj, sed ne oratori pri la nebulaj “interna ideo” kaj “nia kara afero”. Ĉi tiu “konkretiĝo” okazis per la fondo de UEA, iniciatita de Hector Hodler.
Legu la tutan artikolon ‘Hector Hodler – la vivo por Esperanto’
31 Majo 2015 de AlKo
La 21an de majo en nia novaĵretejo estis lanĉita voĉdonado pri la demando: “En kiu Eŭropa lando, kie ĝis nun neniam okazis UK, oni prefere okazigu la 103an Universalan Kongreson de Esperanto post tri jaroj?” La proponita listo enhavis 10 landojn kun relative vigla movado.
Laŭ la statistiko estis ricevitaj entute 1154 voĉoj, sed preskaŭ 800 (pruvite: 783, sed eble ni malrimarkis kelkajn neamase donitajn falsvoĉojn) estis donitaj de almenaŭ tri fraŭdulo(j), kiuj sukcesis rompi la regulon pri la eblo doni nur unu voĉon. Plejmulto da falsitaj voĉoj venis de iu, kies IP-adreso estas registrita en Pollando (tio povas esti nur artifiko de la entuziasma manietulo, reale loĝanta en tute alia lando) Da validaj voĉoj reale estas 371.
La rezulto de la voĉdonado
Legu la tutan artikolon ‘Kie kongresi post tri jaroj?’
25 Majo 2015 de AlKo
Nia trezoro
En ĉi tiu rubriko ni jam prezentis tri movadestrojn el la komenca periodo de Esperanto. Ili estis relative junaj, kiam ili ekagis por Esperanto: Zamenhof en 1887 estis 27-jara, de Beaufront en 1887-88 estis 32-jara, kaj Bourlet en 1900 havis 34 jarojn. Male al ili generalo Sebert (konata ankaŭ kiel Sébert) aktiviĝis en la Esperanto-movado kiel emerito kun multaj atingoj profesiaj kaj sciencaj.
Oficiro kiu studis florojn
Hippolyte Sebert [prononcu: sebér], naskiĝis la 30an de januaro 1839 en Verberie apud Compiègne (departemento Oise en Pikardio). Post la studoj en Douai (departemento Nord en la regiono Nordo-Kaleza Markolo) en 1858 li aliĝis al la fama Politeknika (Supera) Lernejo en Parizo kaj brile finis ĝin kiel mararmea oficiro artileria. En 1860 la 21-jara Sebert ekdeĵoris en Tulono, kie li direktis centran laboratorion de la mararmea artilerio. Li okupiĝis ĉefe pri perfektigado de kanonoj kaj pri studo de artileria balistiko.
Legu la tutan artikolon ‘Generalo Sebert – sindona kaj nelacigebla’
5 Majo 2015 de AlKo
Dum 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando). Ĉi tiuj programoj estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod ĝis la fino de la 2014a jaro, kiam Rpod estis fermita. Ĉar pluraj personoj petis nin redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de “Radio Esperanto” ĉi-printempe komencis publikigadon de la malnovaj podkastoj ĉe PodFM.ru.
Legu la tutan artikolon ‘Radio Esperanto denove en la reto’
30 Marto 2015 de AlKo
Nia trezoro
… tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet.
Ĉi tiuj vortoj de Zamenhof montras la esceptan rolon de Carlo Bourlet en Esperanto, sed antaŭ paroli pri tiu rolo, ni konatiĝu kun lia eksteresperanta vivo.
Legu la tutan artikolon ‘La “nova energio” de Carlo Bourlet’
4 Marto 2015 de AlKo
Nia trezoro
La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj…
Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la rusa Societo “Espero” estis mortanta kaj la klubo en Upsal, ĝi ankaŭ tre malforta, ne povis plu daŭrigi la eldonadon de nia organo “Lingvo Internacia”. Tamen tiuj ĉi grupoj prezentis la plej bonan parton de niaj fortoj, kaj estis la solaj postvivintoj de l’ grupoj, pli malpli efemeraj, kiujn ni estis posedintaj. Per ili oni divenas la staton de l’ Esperantistoj izolitaj. Senkuraĝigitaj, senigitaj je ĵurnalo, kaj sekve ne havantaj plu ligilon, ni estis en morta danĝero. Tial doktoro Zamenhof sin turnis al Francujo, kiu jam estis pruvinta sian sindonemon al la afero, kaj li insiste petis, ĉirkaŭ la fino de 1897, ke ni eldonu almenaŭ folieton iom anstataŭontan “Lingvo Internacia”n, kiu tiam estis malaperanta.[1]
– skribis Louis de Beaufront [Bofrón] pri la senglora fino de la unua periodo de la historio de Esperanto.
Lia biografio estas malklara, interalie, pro liaj propraj nedokumentitaj (mis)informoj (deveno, nomo, nobeleco, vivo en Hindio ktp).
Legu la tutan artikolon ‘Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto’
25 Februaro 2015 de AlKo
Se vi regule abonas La Ondon, eklegu ekde la sekva alineo, ĉar mi devas klarigi al novaj legantoj, ke ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas perfekta, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas UEA; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj.
La 2014a jaro estis tre magra: en neniu jaro ekde 1991 surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj – nur 107, iom pli ol duono ol la averaĝo dum la jardudeko 1991-2010. Inter ili estas 31 broŝuroj (malpli ol 49-paĝaj) kaj 76 “veraj” libroj. La kialoj ne estas konataj. Eble UEA ekaplikis pli rigorajn kriteriojn ĉe revendado, eble Laste aperis estis malpli zorge kompilata, eble pro ioma malaktiviĝo de niaj ĉefaj eldonejoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia libroproduktado en la 2014a jaro’
28 Januaro 2015 de AlKo
Antaŭ unu monato la svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2014. Malgraŭ la granda okupateco ŝi bonvole konsentis respondi kelkajn demandojn dum ŝia restado en Kotonuo, Benino. Ŝi kutimas prezenti sin dirante: senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto.
Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?
Estis kompleta surprizo. Mi estis en preparlaboroj por vojaĝi al Afriko… por instrui pri koridora agado en la seminario AMO 7 en Togolando… Mi aŭdis pri tiu premio, sed ne atentis vere. Mi tre ĝojas pri la klarigoj, kiuj akompanis la premion. Estas fakto, ke mi ege multe laboras por ILEI kaj por Afriko, sen ripoztagoj, sen dimanĉoj, sen ferioj; tamen dediĉi multe da tempo ne nepre signifas, ke la laboro estas efika kaj adekvata. Mi aŭdis “La nova ILEI…”, mi konstatas fortan subtenon, do mi ricevadas kelkajn eĥojn, ke mia laboro kaj gvidado konvenas. Tio enorme kuraĝigas min. Same la premio motivigas min.
Legu la tutan artikolon ‘Mireille Grosjean respondas’
20 Februaro 2014 de AlKo
Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas centprocente fidinda, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj.
Ĉi-jare la resumo estas iom malpli ampleksa. Ni vidu, kiom da libroj kaj paĝoj oni eldonis, kion oni eldonis laŭĝenre, kaj kiuj eldonis ĉi tiujn librojn en la pasinta jaro kaj dum la 23-jara historio de nia kalkulado.
Legu la tutan artikolon ‘Nia libroproduktado en la 2013a jaro’
18 Februaro 2014 de AlKo
Nur en la fino de la pasinta jaro la abonantaro de La Ondo superis duonmilon, kaj do ni jam la dek-unuan sinsekvan jaron havas pli ol 500 abonantojn. Tamen la 502 ricevitaj kotizoj estas la plej magra rezulto dum ĉi tiu periodo.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en la 2013a jaro’
3 Januaro 2014 de AlKo
La 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Je la novjarfesta nokto ni konservis la kurantajn informojn por resumi kaj prezenti ilin.
En nia retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 631 artikoloj, el kiuj 204 artikoloj aperis dum 2013 – averaĝe po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1233 temaj etikedoj.
Legu la tutan artikolon ‘La Balta Ondo en 2013′
1 Oktobro 2013 de AlKo
Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj.
Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj.
La nova estraro de AdE estas kvarpersona:
Legu la tutan artikolon ‘Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto’