Arkivo por la kategorio 'Aleksander Korĵenkov'
9 Januaro 2017 de AlKo

Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperas en papera formo, sed nur elektronike. Post la apero de la plene elektronika januara kajero de La Ondo la redakcio de Libera Folio petis al Aleksander Korĵenkov, kiu dum 25 jaroj redaktas La Ondon, rakonti, kial la papera eldono ne plu aperos.
Legu la tutan artikolon ‘La redaktoro de La Ondo respondas’
8 Januaro 2017 de AlKo
Ĉi tie estas la teksto de la redakcia artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto. La tuta revuo estas senpage elŝutebla en nia retejo:
http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Post la somera anonco pri la transiro de La Ondo al elektronika eldonado atingis nin multaj opinioj, iujn el ili vi povis legi en nia gazeto. La reagoj variis laŭ la legantoj. Jam ĉirkaŭ 30% de nia abonantaro en la lastaj jaroj elektas la elektronikan version, kaj ili plu abonas ĝin sendepende de la papera eldono. En la alia poluso estas dekoj da ŝatantoj de paperaj presaĵoj, kiuj preferas legi ilin kaj ne interesiĝas pri bitgazetoj kaj bitlibroj. Inter ĉi tiuj polusoj estas pli ol duono de la abonantoj, kiuj ĝis nun, malgraŭ scioj pri la elektronika versio, preferis aboni la tradician.
Speciale por ĉi tiu granda grupo ni publikigis la januaran numeron en la reto tute senpage, por ke oni vidu, ke bitgazeto, malgraŭ la neeblo palpi kaj flari ĝin, havas objektivajn avantaĝojn. Ni listigu almenaŭ kelkajn.
Legu la tutan artikolon ‘Redakcie’
26 Julio 2016 de AlKo
La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.
Legu la tutan artikolon ‘La Unua Libro’
9 Februaro 2016 de AlKo
Statistika revuo de Aleksander Korĵenkov
Foje mi menciis, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Ĉi tiun reputacion mi plu konfirmas, kaj prezentas la statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en Hungara Vivo.
Statistiko de unu vendejo
La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko registras ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas ideala.
Legu la tutan artikolon ’25 jaroj da eldonado’
6 Januaro 2016 de AlKo
Ivo Lapenna naskiĝis la 5an de novembro 1909 en Split, la ĉefa urbo de Dalmatio, kiu tiam estis en Aŭstrio-Hungario, poste en Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (1918-29), Jugoslavio (1929-91), kaj ekde 1991 en Kroatio. Liaj gepatroj estis la kroatlingva konstruinĝeniero kaj universitata profesoro Petar Lapenna (1867-1940) kaj la itallingva pianistino Amelia Lapenna (1883-1957). Ivo Lapenna studis en la Zagreba Universitato, kie li diplomiĝis pri juro (1932) kaj doktoriĝis (1933). Krome li diplomiĝis kiel muzikinstruisto (1933). Post armea servo (1933-34), el kiu li eksiĝis kiel rezerva leŭtenanto, li laboris en kortumoj kaj advokatejoj de Zagrebo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA’
13 Decembro 2015 de AlKo
En oktobro 2014 okazis censo en la Krimea federacia distrikto de Ruslando (plu nomata Krimeo), kreita la 21an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio.
Laŭ la censo en ĉi tiu teritorio konstante loĝas 2 milionoj 284 mil 769 personoj. Sen mencii la demandon pri la ŝtata aparteno de ĉi tiu teritorio, ni vidu la rezulton de la censo en la nacia kaj lingva aspektoj kompare kun la censo en Ruslando (2010).
Legu la tutan artikolon ‘Censo en Krimeo’
11 Decembro 2015 de AlKo
La 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la urba plenumkomitato pri la nomŝanĝo.
Legu la tutan artikolon ‘Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?’
27 Novembro 2015 de AlKo
Antaŭ du monatoj en la artikolo pri Eŭgeno Lanti ni menciis pri Ernest Drezen. Nun ni konatiĝu kun li pli detale.
Ernests Vilhelms Drēziņš estis latvo. Li naskiĝis la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892 en Libava en Kurlanda gubernio de Ruslando (nun: Liepāja en Latvio) kiel la unua el la du filoj de la dragmaŝinisto Kārlis Drēziņš. La juna Ernest lernis en realaj lernejoj de Libava kaj Kronŝtadt (apud Peterburgo), kien la familio migris en 1908. En la ruslingva medio li mallatvigis sian nomon, ekuzis la patronomon kaj fine iĝis Ernest Karloviĉ Drezen. Post la reala lernejo li studis en la Peterburga teknologia instituto (1911-16), samtempe laborante en la Kronŝtadta haveno kiel teknikisto kaj subinĝeniero. Fininte post la instituto trimonatan armean inĝenieran lernejon, li servis en la armeo kiel subleŭtenanto.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’’
1 Novembro 2015 de AlKo
La unuan tagon de novembro aperis la 34a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Bedaŭrinde, pro la paneo de la ĉefmikrofono la kvalito de la sonregistrado estas iom malpli bona ol kurime.
En ĉi tiu programo:
- Enkonduko
- Okcidente de Ruslando: Konferenco pri historio en Kaliningrado
- Esperanto-novaĵoj
- La Ondo de Esperanto, 2015, №11
- BET-52
- Halina Gorecka recitas la poemon “Aŭtuna Betulo” de Hilda Dresen
Legu la tutan artikolon ‘La 34a programo de Radio Esperanto’
24 Oktobro 2015 de AlKo
La artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo.
La “administra panelo” montras, ke en la retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 1000 artikoloj – averaĝe aperas po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1587 temaj etikedoj. La legantoj skribis 2023 komentojn.
Legu la tutan artikolon ’1000!’
23 Oktobro 2015 de AlKo
Ni, esperantistoj, konas la nomojn de multaj admirindaj personoj, kiuj evoluigis Esperantujon de lingvoprojekto al la nuna internacia komunumo. Unu inter tiuj elstaruloj estas memorata tute aparte – Andreo Ĉe.
Li naskiĝis la 12an de septembro 1895 en la transilvania urbo Marosludus (nun Luduş en Rumanio). Lia avo Jakub Čech estis ĉeĥo, kiu meze de la 19a jarcento forlasis Bohemion kaj migris al Transilvanio (ankaŭ en Aŭstrio-Hungario), kie li ricevis ŝtatan oficistan postenon. Lia filo, naskita en 1862, ricevis la germanajn antaŭnomojn Otto kaj Felix, same kiel la patro iĝis ŝtatoficisto kaj ŝanĝis sian ĉeĥan familinomon al la samprononca hungara skribo Cseh.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’’
4 Oktobro 2015 de AlKo
La 4an de oktobro aperis la 33a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
En ĉi tiu programo:
- Enkonduko (iom pli longa ol kutime)
- Okcidente de Ruslando: Nova malnova guberniestro en Kaliningrada regiono
- Esperanto-novaĵoj
- La Ondo de Esperanto, 2015, №7, 8-9
- Literatura konkurso Liro-2015
- Kantas Jonny M.: “Dankon”
Legu la tutan artikolon ‘La 33a programo de Radio Esperanto’
10 Septembro 2015 de AlKo
Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj Bourlet, Boirac kaj Cart, generalo Sebert kaj iliaj samtempuloj, nek el UEA de Hodler, Mudie, Privat k. a. Sed antaŭ konatiĝi kun lia Esperanta agado, ni rememoru lian vivon familian kaj profesian.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto’
14 Aŭgusto 2015 de AlKo

La prezidantino de REU parolas en la juĝkunsido (Foto de Aleksandr Gerasimov el “Veĉernjaja Kazanj”)
La 12an de aŭgusto 2015 en la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano estis traktataj en unu proceso kvar plendoj de loĝantoj de la Tatarstana ĉefurbo pri la decido renomi la Kazanan straton Esperanto al la strato Nazarbajev. Laŭ la plendintoj, la decido de la urba plenumkomitato ne estis laŭleĝa kaj ili postulis ŝanĝi ĉi tiun decidon kaj redoni al la strato la nomon Esperanto. Al la juĝkunsido venis Svetlana Smetanina – prezidantino de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj komitatanino de UEA por Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘Juĝverdikto: la strato Esperanto estis laŭleĝe alinomita’
25 Julio 2015 de AlKo
La 23an de julio Georgij “Garik” Kokolija, konata aktivulo de la Ruslanda Esperanto-movado kaj redaktoro de la gazeto REGo, publikigis en la Yahoo-grupoj REU-AGADO kaj esperanto-rus-informoj jenan deklaron:
«Ekde la aŭgusta numero la subtitolo de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) “movada revuo en kunlaboro kun REU” ŝanĝiĝos al “movada revuo”. Per tio estos fiksita la fakta foresto de tiu kunlaboro flanke de REU dum sufiĉe longa periodo. Tamen la “Bulteno de REU” daŭre estos bonvena sur paĝoj de la revuo kaj aperados en REGo kaze de ĝia preparo fare de REU-Estraro aŭ komisiito».
Ĉi tiun ĉesigon de la formala kunlaboro, laŭ la klarigo de Kokolija, kaŭzis la 5a kaj la 6a decidoj de la ĵusa konferenco de REU (Ruslanda asocio aliĝinta al UEA), kiuj koncernas Krimeon (citataj senŝanĝe el la retejo de REU):
Legu la tutan artikolon ‘La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro ties decidoj pri Krimeo’