5 Oktobro 2013 de AlKo
La 5an de oktobro 1713 naskiĝis Denis Diderot.
Tempora mutantur et nos mutamur in illis. 300-jariĝo de Denis Diderot… Kiel rapide pasas la tempo! Konscie vivinte pli ol sesonon de tiu periodo mi klare komprenas (sentas) ties kompaktan mallongon. Duonjarcento kaj aldone – historia peco reprezentata kiel preskaŭ persone travivita realaĵo, pere de vasta legado: socia, beletra kaj filozofia.
Legu la tutan artikolon ‘Tempora mutantur’
6 Aprilo 2012 de AlKo
Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen (ruse: Aleksándr Ivánoviĉ Gércen, 1812–1870) – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l’ spirito de la 19a jarcento.
Infano ne tute legitima de tute fremdeca patro, li portis la inventitan germanan nomon, sed profitis privilegiojn de nobelo.
Infano de siaj epoko kaj lando kaj samtempe eŭropano, li adoptis, pli ĝuste, adaptis la filozofian modon germanan, la francan socian doktrinon kaj la anglan pasion al natura scienco. Sed li ĉiam restis kritika en la apliko de iuj ajn tendencoj aŭ sekvo de iuj ajn skoloj. Oni povas diri: li ĉie sekvis sian propran padon kiu ofte kondukis lin malproksimen de la rutina vojo.
Legu la tutan artikolon ‘Aleksandro Herzen: Iom da suno en friska akvo’
12 Majo 2011 de AlKo
La mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu privata venĝisto – ne por mondpotenco. Des pli ne por tiu, kiu sin proklamis protektanto de demokratio kaj juro sur la tuta planedo.
Legu la tutan artikolon ‘Tempo de murdistoj’
15 Decembro 2010 de AlKo

Iutempe mi faris prognozon pri ebla rivaliĝo inter Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin. Post ok jaroj de sia rego Putin devis havi laŭleĝan paŭzon, kaj tiu paŭzo personiĝis tiumomente en lia teamano Medvedev. Putin preferis lin el la duo antaŭelektita, kie alia kandidato — Sergej Ivanov — ŝajnis al la prezidento pli danĝera en perspektivo. La celo de la interprezidentecano estis simpla kaj maksimume klara — gardi la lokon kaj konservi ĝin ĝis la reveno de Putin.
Legu la tutan artikolon ‘Ĉu komenco de la fino?’
17 Oktobro 2010 de AlKo

La somero ne estas politike aktiva periodo ankaŭ en nia ne tre politike aktiva teritorio ĉe la Balta bordo. Tamen ĉi-jarela varmega sezono ne kondukis la publikon al socia siesto. Serio da mitingoj jarkomence indikis seriozajn streĉojn interne del popola vivo kaj la severa (por ne diri
— brutala) reagado de la ŝtatpotenco nur alportis dinamikon en la testudan pason de la politikaj procesoj: sekvis serio da protestaj pikedoj centre de Kaliningrado, kaj (signo de certaj ŝanĝoj) aktivuloj de strata opozicio komencis gajni unu post alia siajn juĝajn aferojn kontraŭ la policista teroro. La streĉo kulminis perspektive de granda mitingo, okazonta la 21an de aŭgusto, kies organizantoj anoncis la regionan guberniestron Georgij Boos la ĉefa celo de sia atako.
Legu la tutan artikolon ‘Bruliga somero en Kaliningrado’