Jean Forge: Nia nigra filo

ForgeAntaŭ 40 jaroj, la 16an de decembro 1980 forpasis Johannes (pole: Jan) Fethke (1903-1919-1980), pseŭdonime Jean Forge, germana-pola filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri romanoj kaj du novelaroj. Ni proponas al vi legi lian amuzan novelon (kiu nun estas ne tute “politike korekta”), kies origino estas jena: “En 1931 Jean Forge kun siaj fratoj “varbis por Esperanto la negron Kola Ajayi kaj preparis lian grandsukcesan prelegvojaĝon” (Enciklopedio de Esperanto, p. 142).

Vivis iam juna bela princidino — pardonu, ne fabelon mi volas rakonti sed veran historion. Do, vivis iam juna bela sinjorino en nia urbo Bydgoŝĉ. Mi ne konis ŝin persone sed laŭ rakontoj de aliaj homoj, kaj tial ne povas priskribi ŝin pli detale. Ŝi estis la edzino de konata pola advokato kaj vivadis trankvile kaj modeste kun sia edzo estante lia fidela viv-kunulino. Sed ŝi havis polan sangon kaj temperamenton en siaj vejnoj, kaj ŝia revo — tian kutimas havi multaj virinoj — estis Parizo! Ŝi ne estis esperantistino, kaj tamen ŝi ludis malgraŭvole gravan rolon en tiu ĉi Esperanta aventuro. Kun ŝi ja komenciĝis la historio de nia nigra filo. Estis ŝi, kiu per siaj belaj, pasioplenaj okuloj unua ekvidis la nigran filon de Afriko. Nome: en Parizo! En negra vilaĝo. Dum la Kolonia Ekspozicio.

Ne, ne, ne turmentu min per demandoj — mi vere ne scias, kio pelis tiun belan virinon el pola provinca urbo al Parizo (ŝia edzo ĉiuokaze restis hejme!). Mi estas konvinkita, ke ŝi daŭrigis sian provincan vivmanieron ankaŭ en Parizo, ke ŝi konsumis maksimume unu glaseton da aperitivo potage, ke ŝi fidel-konscie evitis ĉian pli intiman konatiĝon kun sinjoroj, kaj ke ŝi enlitiĝis jam je deka horo vespere en sia malgranda hotelo. Nu jes, finfine ŝi ja ne venis al Parizo por serĉi pikantajn aventurojn, sed ŝi simple volis viziti la Kolonian Ekspozicion.

Tion farante ŝi trovis sin subite en improvizita afrika vilaĝo kaj estis ravita de la originalaj negro-kantoj kaj dancoj. Juna bonaspekta kaj belkreska negro speciale plaĉis al ŝi, kaj ŝi sukcesis kun virina ruzeco — kiamaniere, mi ne povas diri — fari la konatiĝon kun tiu juna afrikano. En sia naiveco ŝi postlasis al la nigra junulo sian hejman adreson kaj diris al li ŝercante: “Kiam vi foje venos al Polujo, tiam vi ja vizitos nin, ĉu ne?”

Kompreneble ŝi ne suspektis eĉ, ke la juna afrikano povus serioze trakti tian inviton! Ĉu ŝi povis diveni kion sentas animo de nigra sinjoro, kiam invitas lin bela blanka virino?

Pasis monatoj. La edzino de la advokato jam delonge estis hejme. La Parizaj noktoj — pardonu! — la Parizaj tagoj ŝajnis al ŝi kvazaŭ pasinta belega sonĝo, kvazaŭ fantazia ekskurso en mondon de lukso kaj brilo. Mi ne dubas, ke ŝi en siaj revoj migradis ankoraŭ ofte sur la bulvardoj de Parizo, ke ŝi revivis plurfoje siajn travivaĵojn, pri kiuj bedaŭrinde mi povas raporti nenion. Eble ŝi estadis enpense eĉ en la negra vilaĝo kaj aŭskultis la melodian voĉon de la juna negro, aŭdis la obtuzan ritman frapadon de lia tamburo — ĝuste dum tiu memorinda posttagmezo, kiam eksonis la sonorilo ĉe ŝia loĝeja pordo…

La servistino suspektante nenion malbonan malfermis la pordon por akcepti supozitan klienton, sed ĉi-foje ŝi ekkriegis pro teruro, krucosignis kaj fermegis rapide la pordon. Pala pro timego ŝi kuris al la sinjorino.

— Sinjorina moŝto, antaŭ la pordo staras nigra diablo! — ŝi kriaĉis tordante la manojn kaj tremis tutkorpe. — Mi vidis lin tute precize, li havas grandajn blankajn okulglobojn kaj blankajn dentojn… hu, kiom mi timegas!

Denove eksonis la sonorilo, ĉi-foje longe kaj energie.

La bela sinjorino paliĝis. Kvazaŭ fulmo trafis ŝin: la negro el Parizo! Kio nun okazos? Kion pensos ŝia edzo, al kiu ŝi rakontis bedaŭrinde nenion pri sia ekzotika konatiĝo en Parizo? Feliĉe li ne estis hejme.

Ŝi trankviligis la servistinon: “Malsaĝa ansero, tio estas gasto el Afriko!”

Ŝi mem iris malfermi. Antaŭ ŝi staris Kola Ajayi. Li alridis ŝin kun siaj belaj blankaj dentoj, kaj lia vizaĝo brilis en revida ĝojo. Li efektive ĝojis, ke li povis kisi la manon de tiu bela blanka virino, kaj li tute ne rimarkis ŝian nervozan konfuziĝon. Ŝi petis lin en la salonon kaj… jes, bedaŭrinde ŝi devis klarigi al li, ke Bydgoŝĉ ne estas Parizo, ke ŝi persone tre ĝojas revidi lin kaj bonvenigas lin, sed… sed li komprenu, ke… ke…

Sinjoro Kola Ajayi iom post iom perceptis, ke lia situacio en ĉi tiu pola provinca urbo estis por tiel diri iom stranga kaj eksterkutima. Alveninte en la stacidomo li jam rimarkis, ke ĉiuj homoj haltis rigardante lin scivole, ke ĉiuj pasantoj sur la strato turnis sin al li, ke granda aro da infanoj ĉirkaŭis lin gapante kaj kuris post li. Urso el Siberio aŭ hinda elefanto sur la stratoj de ĉi tiu urbo ne kaŭzus pli grandan sensacion, ol kaŭzis ĝin sinjoro Ajayi el Afriko. Ekzistis ja apenaŭ homo en la urbo, kiu dum sia vivo vidis negron — escepte en iu cirko!

Sinjoro Ajayi komprenis ĉion kaj malgaje adiaŭis la belan virinon. Kio okazis en lia interno, kiam li devis konsciiĝi pri la fakto, ke li estas negro — mi ne scias. Mi supozas, ke li havis la samajn strangajn sentojn, kiajn havas blanka homo, kiam lin prigapas kaj admiras nigraj indiĝenoj en afrika vilaĝo.

“Nigra adoniso perdis sian koron por bela Bydgoŝĉanino!” “Gasto el Afriko sekvis la voĉon de sia koro!” Tiaj estis la titoloj grandliteraj, sub kiuj aperis la sekvintan tagon longaj artikoloj en la lokaj gazetoj. Oni kompreneble ne citis la nomon de la bela virino, al kiu dediĉis sian viziton la juna afrikano, sed la scivolaj legantoj kaj precipe la legantinoj rapide informiĝis, kiu estis tiu elektita belulino. La artikolojn verkis malicaj ĵurnalistoj — estas ja konata fakto, ke ĵurnalistoj plejparte estas maliculoj kaj bedaŭrinde ankaŭ fantaziemuloj — kaj vi povas verŝajne imagi al vi la mienon de la mirfrapita advokato, kiam tiuj artikoloj aperis antaŭ liaj okuloj. Kaj kvankam inteligenta homo, kia ja kutimas esti advokato, ne devus serioze trakti tian gazetaĉan klaĉaĵon, nia advokato estis tiel malsaĝa, ke li efektive kredis la presitajn fantaziaĵojn kaj hejme ekfuriozis! Okazis geedza dramo kun multa bruo kaj amaso da larmoj. Estis terura kompromitaĵo, hontinda sensaciaĵo, pri kiu parolis, ridis, komentis la tuta urbo!

La kompatinda sinjorino devis ankoraŭ en la sama tago paki la kofrojn kaj “rifuĝi” el la urbo. La advokato aperis en la hotelo kaj petis sinjoron Ajayi el Afriko tre ĝentile sed ne malpli ordone, ke li tuj forlasu la urbon.

Sed sinjoro Ajayi evidente ne sentis iun ajn kulpon kaj deklaris tre decide al la advokato en angla lingvo: “Mi estas angla ŝtatano, kaj mi restos en tiu ĉi urbo, kiom longe plaĉos al mi. Cetere mi volas diri al vi, ke mi tre ŝatas vian urbon. Good bye!”

La advokato komprenis, ke li nek per juraj rimedoj nek kun magistrata helpo povis elpeli homon sub la protekto de brita ambasadoro. Kompreneble li estis furioza pro indigno, ke aroga, impertinenta negro kuraĝis enamiĝi al blanka virino kaj ĝuste al lia edzino! Tio estis vera ska… skandalo!

Unuflanke mi bedaŭris la kompatindan edzon, sed aliflanke ŝajnis al mi, ke la sorto prave kaj juste punbatis lin pro tio, ke li estis tiel malsaĝa lasi vojaĝi sian dolĉan edzineton sola al tiu pekoza marĉo Parizo.

Kaj la negro? Tiu promenadis sur la stratoj de nia urbo. Oni vidis lin eĉ en la preĝejo, kie li aperis dum la dimanĉa diservo kaj konfuzis ĉiujn preĝantajn inojn. Eĉ la pastro sur la pupitro interrompis la legadon de la sankta evangelio. Sciu ke katolika negro ĝis tiam ne videbliĝis ankoraŭ inter la kredantoj kaj nepre ne tia nigra pekulo, kiu laŭdire delogis blankan virinon!

Sed kion komunan havas tiu negra historio kun Esperanto, vi demandas. Paciencon!

En tiu tempo nia propaganda fervoro ne konis limojn. La kursoj, kiujn miaj fratoj kaj mi gvidis en la urbo, ne kontentigis nin. Mi revis pri ia grandskala entrepreno — pri io nova, frapanta, alloga rimedo por atentigi plej vastan publikon pri la praktika uzebleco de Esperanto.

Kiam ni sciiĝis pri la ekzisto de tiel fremdlanda nigra gasto en nia urbo, la negro fariĝis en nia juneca fantazio subite verda — jes, en mian kapon venis genia ideo, kiu ekflamis en mia cerbujo kiel elektra lampo: tiu ĉi negro devas fariĝi esperantisto!

En rapide kunvokita konferenco de nia triumvirato mi submetis al miaj fratoj konkretan planon. Kial ni ne utiligu tiel ekzotikan homon por la Esperanto-propagando? Pensu ni pri la grandaj propagandvojaĝoj de nia hinda samideano Sinha, kiu ja same en nia urbo festis triumfojn! Kion povas hindo, tion same bone povas negro el Afriko. Jes, mi opiniis eĉ, ke nia negro altiras la publikon ankoraŭ pli — sole pro sia nigra haŭto!

— Sed eble li tute ne interesiĝos pri Esperanto? — diris mia frato Edmund kaj dubeme balancis la kapon.

— Kaj se li ne deziras lerni Esperanton? — demandis Stefan.

— Ni simple devigos lin! — mi decidis kaj ĵure levis la montrofingron al la grandega, verda stelo, kiu pendis super la skribtablo en nia ĉambro. Eldirinte tiujn gravajn parolojn, mi ankoraŭ ne vidis klaran rimedon per kiu puŝi lin perforte en Esperantujon. Ĉiuokaze ni decidis fari konatiĝon kun la estonta nigra samideano.

Sinjoro Ajayi, kiu esperis trovi en nia urbo laboron kiel artisto, promenadis ne longe sur la stratoj. La posedanto de granda kafejo, kiu pro tro malforta frekventeco staris antaŭ bankroto, dungis rapid-decide la nigran viron kiel “akceptan ĉefon”, por tiel diri kiel reklamfiguron — kaj tuj la kafejo pleniĝis, eĉ unu seĝo ne restis libera.

Nia juneca entreprenemo pelis nin al decida paŝo. Kiam ni eniris la kafejon, akceptis nin sinjoro Ajayi kun amika rikano kaj proponis al ni kun larĝa gesto ĵus liberigitan tablon. Ni sidiĝis. Mi observadis nian viktimon per la akraj okuloj de rabema aglo kaj konstatis kun granda kontentiĝo, ke li prezentis sin en la smokingo tre elegante. Li estis belkreska, juna kun bela brilanta dentaro. Li havis agrablan ĉokolade brunan haŭtkoloron kaj nigran krispan hararon. Mi povis absolute kompreni la temperamentan advokat-edzinon, ke ne estis facile rezisti kontraŭ tia alloga ĉokoladulo, des pli ke lia rideto enhavis ian infanecan ĉarmon, kaj liaj okuloj kelkfoje vualiĝis je malgaja melankolio.

Kiam la kelnero servis al ni kafon, ni petis lin, ke li venigu al nia tablo la sinjoron el Afriko. Sinjoro Ajayi ekrigardis mire, kiam la kelnero atentigis lin per kelkaj gestoj pri tri junuloj, kiuj deziris paroli kun li. La situacio estis por ni malagrableta, ĉar ĉiuj aliaj gastoj tuj gape rigardis al nia tablo, kiam sinjoro Ajayi salute premis niajn manojn. Mi konstatis kun ioma ekmiro, ke liaj internaj manplatoj montris pli helan, preskaŭ rozkoloran haŭton. La interkompreniĝo estis malfacila, ĉar li parolis angle kaj — kvankam Eĉjo parolis tute bone la anglan lingvon — li estis malfacile komprenebla. Verŝajne li parolis ian afrikan, anglan dialekton. Mi “kunskrapis” ĉiujn miajn francajn vortojn, kiujn mi dum jaroj lernis en gimnazio kaj atakis lin kiel denaska Parizano. Sed la francan lingvon li regis tre malperfekte. Iom post iom ni tamen venis al la kerno de la problemo. Kiam el niaj buŝoj flugis la signalvorto “Esperanto”, li kapjesis fervore: “Eksperanto! Jes, ŝajnas ke mi jam aŭdis foje pri ĝi… jes, en Parizo!” Li montris viglan interesiĝon, certe, jes, li volonte ekscios pli detale ion pri tiu “Eksperanto”.

Evidente li neniam aŭdis nek legis pri la Zamenhofa eltrovaĵo, sed opiniis ke tiu “Eksperanto” estas nomo de ciro, de ia nova ŝu-frotilo, por kies propagando ni intencas varbi lin. Rapide mi montris al niaj verdaj steloj, kiuj brilis sur niaj brustoj. “C’est une langue internationale!” — mi diris. Kaj Eĉjo aldonis: “That’s the international language!” Ahaaa — nun li komprenis. Kaj Steĉjo rapide elpoŝigis la UEA-libron kaj metis ĝin sur la tablon. La iom trolongaj nigraj manoj ekprenis ĝin. “Uni-ver-sa-la Esperanto Aso-cjo…” — silabis la ruĝaj, diketaj negrolipoj.

— Brave! Mi gratulas! — mi ekkriis ĝoje pro la fakto, ke la afrikano ne estis analfabeto. La ŝancoj de lia esperantistiĝo kreskis sendube.

Ni rimarkis, ke la kafejestro plurfoje ĉirkaŭiradis nian tablon malkontenta pro tio, ke ni tro longe okupas lian “reklamfiguron”. Ni do finis nian konferencon kaj transdonis al s-ro Ajayi nian precizan adreson. Li promesis viziti nin venonttage je la kvara posttagmeze. Ni adiaŭis lin tre amike per “ĝis revido”, kiun saluton li ripetis en preciza Esperanto kun kontenta rikano…

Kvara horo posttagmeze!

Ĉio estis preparita por inda akcepto de la nigra gasto. Sur la tablo inter kukoj kaj kremo staris nia “Esperanto-taso”, el kiu li trinkos kafon. Sur speciala tableto kuŝis la ordigita propaganda materialo, per kiu ni kutimis ataki ĉiun, kiu montris fajreron da intereso por nia afero. Apude en nia ĉambro sur la skribtablo kuŝis multkoloraj paperoj, krajonoj kaj skatoloj, jen staris plenblovitaj kaŭĉukaj bestoj: ruĝa kato, flava hundo kaj longorela azeno. Ankaŭ ili atendis la “viktimon”. Estis ja por mi tute klare, ke ni instruos lin laŭ la Cseh-metodo.

Mi memoras, ke ni estis tre ekscititaj en tiu tago. Ĉu li lernos, kaj ĉu li havos la energion finlerni? Miloj, milionoj da homoj komencis lerni kaj ne fariĝis esperantistoj! Pensante tion mi ektremis pro timaj antaŭsentoj. Frato Steĉjo metis sian kapon el la fenestro kaj kun zorgoplena mieno observis la straton: la “nigra diablo” ne estis videbla! Ĉu li entute venos? Ĉu la verda somero, kiun ni semis hieraŭ, hodiaŭ jam estas forblovita? Kaj la grandioza plano, kiu lastan nokton forpelis la dormon el miaj okuloj, fariĝos utopia revo?

Ne — la sorto estis kompatema. La konstelacio de la steloj, elkalkulita por tiu ĉi tago de Eĉjo estis favora. Kola Ajayi aperis, trinkis kafon el la Esperanto-taso, rigardis la propagandan materialon, entuziasmiĝis pri la mirindaj perspektivoj fariĝi “nigra Sinha” kaj poste kiel obeema infano sidis antaŭ la kaŭĉukaj bestoj kaj ripetadis pacience: “Mi estas Kola Ajayi — mi estas artisto.”

Jes, kiu kaj kio kaj de kie li estis, vi demandas. Li estis negro el Lagos, urbo en Niĝerio, kaj apartenis al la tribo de Joruba-negroj, en kies lingvo li sciis multajn kantojn. Lia patro estis laŭ lia diro oficisto en Lagos. Kola estis en la familio la “enfant terrible”[1], kiu vagabondis jam de jaroj tra la mondo serĉante kaj manĝante la mizeran panon de artisto. “Artist life is a dog life”, — li kutimis diri. Nun li havis la ŝancon ŝanĝi tiun “hundan vivon” kun mirinda kariero de mondkonata samideano dank’ al Esperanto!

Komence ĉio marŝis bone. Kola aperadis regule ĉe la lecionoj je fiksita horo. La Cseh-metodo ekfunkciis. La hundo ekbojis, la kato miaŭis… Tamen nur malrapide, nefacile la lingva materialo penetris en lian kapon. Sintakso, adjektivo, adverbo, infinitivo, la tuta gramatiko — ĉio estis por li densa, sovaĝa, afrika praarbaro, tra kiu li devis trahakadi kun peno la vojon al la briletanta verda stelo-celo. La energio forlasis lin. Lia facilanimo, lia inertemo kaj ŝanceliĝemo ludis ankaŭ grandan rolon. Eble ni trotaksis la moralajn fortojn de tiu simpla afrika homo. Sur la duona vojo li ekhaltis: li simple ne plu venis al la lecionoj!

Ni malesperis. Dum la konferenco de nia triumvirato mi koleriĝis terure pro tiu idiota estaĵo, kiu frakasis al mi ĉion, pri kio mi lastatempe okupis min kun grandega fervoro. Tiu sendanka homaĉo eĉ ne antaŭsentis, kian flortapiŝon ni pretigis por li tra Esperantujo!

Mi pledis por tio, ke ni lasu la tutan aferon.

— Vegetu li plu kiel mizera artisto-vagabondo tra la tuta mondo! — mi grumblis. — Vana estas nia klopodo kaj domaĝa la tempo, kiun ni oferas.

Sed miaj fratoj ne konsentis. Tiel ni rajtus agi, se li estus ordinara blankulo, sed li havas nigran haŭton! “Negro parolanta Esperanton” estas tia sensacia propagandfiguro por nia movado, ke ni simple ne povas rezigni pri ĝi.

— Nia sankta devo estas savi nian nigran bebon! — diris Steĉjo.

— Persisti ĝis triumfo! — diris Eĉjo. — Finfine li jam balbutas la lingvon. Mi esploros la situacion.

La situacio montriĝis eksterordinare favora por niaj intencoj. Kola perdinte sian oficon en la kafejo estis subite sen vivrimedoj; la “hunda vivo” minacis lin. Por meblita ĉambro li ŝuldis jam al la mastrino, lia stomako knaris kaj grumblis pro malsato. Ahaaa! Nun fine ni trovis rimedon, per kiu ni devigos nian “enfant terrible” lerni Esperanton. Jes, ni konsciis, ke estis kristana peko, malmorala ago elprofiti kaj misutiligi la situacion de malriĉulo, sed ni faris tion en la nomo de la sankta afero. Kola devis akcepti nian kondiĉon: ni pagos — li lernos!

Mi supozas, ke tiu ĉi okazaĵo estas unika en la historio de Esperanto, nome: ke instruisto pagas al lernanto por ĉiu leciono! Eŭropo civilizas Afrikon, blankaj homoj ekspluatas negron! Terrr-ura afero, ĉu ne?!

La grandskala projekto “Negro-esperantisto vojaĝas tra Eŭropo” postulis multajn preparajn laborojn. Ni havigis al ni materialon pri Afriko, legis librojn kaj vojaĝimpresojn, kolektis vidaĵojn pri la nigra kontinento. Tage kaj nokte mi vojaĝadis kaj vizitis diversajn negro-tribojn de la Bantu- kaj Zulunegroj ĝis la pigmeaj gentoj, studis iliajn morojn kaj kutimojn, partoprenis iliajn festenojn kun dancoj kaj tamtam muziko… kaj ensorbinte la animon de la nigra raso mi kvazaŭ mem estante negro ekparolis al la blankhaŭtuloj t. e. mi verkis unuhoran prelegon por Ajayi (ĉar por li Afriko efektive estis “terra incognita”[2]!). Preskaŭ cent lumbildojn ni fotografis el diversaj libroj por ilustri tiun prelegon. Miaj fratoj preparis propagandan materialon, presigis afiŝon montrantan Afrikon, farigis fotokartojn kaj kliŝ-matricojn de Ajayi kun varbartikoletoj por gazetaro kaj komencis anonci en la Esperantaj gazetoj la projektitan vojaĝon, korespondis kun landaj Esperantaj organizaĵoj, kiuj interkonsentis datojn. Polujo, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Hungario, Nederlando, Skandinaviaj landoj k. a. invitis.

En niaj kapoj susuris, kaj la febro skuis nin pro ĝoj-tima atendemo. Jam la radoj de la reklammaŝino turniĝadis nehaltigeble! “Granda Dio, helpu, ke la nigra filo ne kompromitu siajn blankajn patrojn!” — mi preĝis. Ke Kola finfine ellernu parkere mian priafrikan paroladon, kiun Steĉjo kun miriga pacienco de anĝelo frazon post frazo enkapigis al nia prelegonto, ekzercante kun speciala zorgemo plej klaran prononcon.

La limdato de la ekvojaĝo proksimiĝis. La decida, lasta provo kaj samtempa ekzameno okazis en la loka Esperanta grupo. Ni ĉiuj estis kontentaj pri la rezulto kaj povis do riski la entreprenon.

La granda publika starto kompreneble okazis en Bydgoŝĉ. La salonego estis plenplena. La biletoj estis komplete disvenditaj. Multaj homoj eble memoris ankoraŭ la skandaleton kun la advokata edzino, kvankam jam pasis monatoj. Multaj devis foriri de la kaso. Ni sidis en la unua vico kaj sentis nin, kiel sentas sin dresisto, kiu unuafoje prezentas dresitan leonon. Dank’ al Dio nia leono ne bezonis salti tra brulanta ringego aŭ blekegi sub la vipo de sia ĉefo. Li ja nur devis komenti la lumbildojn per klara kaj sprite fiksita teksto.

Kiam la prezidanto de la loka grupo prezentis al la publiko la prelegonton, oni per tondra aplaŭdo (por tiu zorgis ja la esperantistoj!) salutis la fremdlandan gaston, kiu aspektis en sia smokingo tre serioze. “Kiel bela li estas, kiel eleganta!” — flustris kelkaj virinoj. Kaj — la negro ekparolis, la Esperanta interpretisto tradukis en polan lingvon, la lumbildoj ekflamis. La publiko sekvis ĉion kun streĉa atento kaj denove aplaŭdis, kiam aperis sur la ekrano dancantaj belegaj negro-knabinoj en Evo-kostumo!

Tiam mi trankviliĝis. Por mi jam ne ekzistis dubo, ke la eksperimento sukcesis. Ni povis gratuli nin. La movado ricevis novan efikan propagandiston!

Dum la paŭzo la publiko ĉirkaŭis Kola Ajayi, petis liajn fotokartojn kun lia aŭtografo aŭ skribis sur slipoj demandojn, al kiuj komence de la dua parto Kola respondis publike. Kompreneble ni hejme preparis — ho, kiaj sprituloj! — fikciajn demandojn “el la publiko”, por kiuj Kola lernis humorajn respondojn. “Ĉu ekzistas negrinoj blondharaj?” “Ĉu negro rajtas havi kelkajn edzinojn?” “Ĉu negra bopatrino estas same malbonulino kiel en Eŭropo?” ktp. Kiam Kola ekaŭdis de la interpretisto la tradukitan demandon, li kelkfoje eksplodis pro elkora rido, t. e. li faris la ridon kun majstra, aktora talento. La publiko, precipe la inoj amuziĝis bonege.

Poste li paŝis al sia tamburo. Nun sekvis la muzika parto de la programo: originalaj Joruba-kantoj kaj ritmoj. Li antaŭe komentis la enhavon de la kanto. La “Ebán-Salón”-kanto pri la negroj de Eba, kiuj dum la batalo rifuĝis kaj perdis siajn pantalonojn, rikoltis tondran aplaŭdon. La tamtamo, la obtuza surdiga batado sur la tamburo, la ritma piedfrapado de l’ dancanta kaj kantanta, ekstaza negro entuziasmigis, vipis la publikon ĝis freneziĝo.

— Brave, kara Kola, vi ne nur estas nun esperantisto, sed ankaŭ bona artisto! Vi ĉie sukcesos! Ni estas fieraj pri nia nigra filo, — mi diris, kaj ni ĉiuj manpremis nian feliĉan “enfant terrible”, al kiu mi en tiu momento pardonis ĉiun ĉagrenon, kiun li kaŭzis al ni.

— Nu, nu… — diris grizhara profesoro post la parolado kaj balancis mirante la kapon, — se eĉ negroj parolas jam Esperanton?!..

— Mirindaj perspektivoj, karaj fratoj! — mi resumis la vesperon kaj kun kontentego lekis miajn lipojn, “kaj morgaŭ — ek al Varsovio!”

La sukceso en la pola ĉefurbo estis same granda — eble ankoraŭ pli granda rilate al la vasta propagando de Esperanto. Kola kantis kaj tamburis eĉ antaŭ la mikrofono de Pola Radio, kies ondoj portis lian famon tra la tuta lando. Aperis intervjuoj kun lia bildo en la gazetaro. Kaj jam atendis la nigran gaston Krakovo.

Eĉjo akompaninte al Varsovio nian afrikan “samideanon” (tian titolon li ja nun plene meritis) atendis lin sur la perono, por ekspedi lin en la Krakovan rapid-vagonaron. Nun estis la plej grava afero, ke la preleganto veturu laŭ preciza vojaĝplano. Ĉia malfruiĝo je fiksitaj datoj povus kaŭzi komplikaĵon.

Sed la rapid-vagonaro forveturis, kaj Eĉjo restis sur la perono. Kola ne venis! Kio okazis? Akcidento? Katastrofo?

Nervoza kaj kolera mia frato taksie veturis al la loĝejo de Varsovia samideano-profesoro, ĉe kiu Kola ekloĝis. La profesora edzino (cetere ne-esperantistino) malfermis la pordon kaj informis kun ĉarma rideto, ke la gasto el Afriko estas sana kaj troviĝas en sia ĉambro. Mirigite, nenion komprenante Eĉjo malfermis la pordon. Sur la sofo sidis Kola — malfeliĉa, malespera kaj havis larmojn en la okuloj.

— Kio okazis? Kial vi ne venis al la stacidomo? — demandis Eĉjo kun voĉo tremanta pro indigno, kaj liaj okuloj elsendis fulmojn.

Tiam la juna negro kvazaŭ senhelpa infano ricevanta maljustajn batojn ekploris: “La sinjorino forprenis mian valizon kaj kaŝis ĝin… ŝi ne permesis al mi forveturi… kaj mi ja ne povis sen smokingo kaj miaj aĵoj vojaĝi…”

Ho, granda Dio! Eĉjo furiozis, kiam li eksciis tion. Li vokis la sinjorinon, sed tiu kun ĉarma, senkulpa rideto deklaris: “Li estas tiel kara gasto por ni, ke mi simple ne permesis lin forveturi. Li ja estas tiel sim-pa-tia, kaj li apenaŭ vidis Varsovion…”

— Bonvolu tuj redoni lian valizon, alie mi vokas la policon! — minacis la frato.

La sinjorino kompreneble ektremis pro indigno, jes, ŝi estis profunde ofendita, ke oni tiamaniere piedfrapas kaj kotŝmiraĉas tradician polan gastamecon: “Gasto en hejmo — dio en hejmo!”

Eĉjo rezignis disputi kun la stultulino, prenis valizon kaj negron sub brakon kaj telegrafinte al Krakovo forekspedis la nigran “Wunderkind”[3].

Tiu ne-atendita okazaĵo plenigis nin kun iomaj zorgoj. Ni ne estis certaj, ĉu Kola povos estonte sola vojaĝi sen kontrolanto. Lia mola karaktero, lia facilanima naiveco estis danĝeraj kaj povis fuŝi nian tutan planon. Tuj ni sendis al ĉiuj grupoj ĉi rilatan informon petante pri tre energia kaj preciza zorgemo pri la persono de Ajayi flanke de la organizantoj…

La sekvantajn polajn urbojn li trapasis bone. La raportoj atingantaj nin estis kontentigaj. Kaj nun — jes, nun venis grava kaj granda etapo: Ĉeĥoslovakio!

Baldaŭ alvenis la unuaj telegramoj kaj leteroj el ĉeĥoslovakaj urboj: gratuloj pri grandaj sukcesoj, pri veraj triumfoj de nia negro! La organizo ĉe niaj ĉeĥaj najbaroj estis bonega. Jam nun oni petis rezervi datojn por dua rondvojaĝo, ĉar tro multaj urboj invitis! La gazetoj presis intervjuojn kun “profesoro” Ajayi. La pordego al mondkariero vaste malfermiĝis por nia nigra samideano. Ni tute ne mirus, se iutage universitato donus al li la titolon de “doctor honoris causa”. Eble la Esperanto-Akademio, se ĝi rajtus?

Kola Ajayi skribis tiam al ni: “Karaj blankaj patroj! Mi fartas tre bone kaj dankas al vi pro ĉio, kion vi faris por mi. Ĉie mi estas akceptata kun tiel grandaj honoroj, ke mi sentas min kiel reĝo! Salutas vin kore via nigra filo Kola”.

Ni vere estis kortuŝitaj, kiam ni legis lian leteron kaj samtempe fieraj pri nia kuraĝa ago. Tio estis la realiĝo de nia revo pri grandskala amasa propagando! Jes, tio estis vera sukceso, ĉar blankaj sinjoroj admiris la nigran reprezentanton de Afriko, kaj la virinoj? — la virinoj frenezis! Jes, antaŭen samideanoj! Blufu la naivan mondon kaj liberigu vin de ĉiuj skrupuloj, se temas pri nia afero!.. Kiam mi repensis pri tio, kiel komenciĝis tiu verda aventuro, mi devis rideti. Mi dankeme memoris la advokat-edzinon, kiu logis negron al nia urbo. Hoho — mi fantaziis — se trovus sin en Bydgoŝĉ nova belulino, kiu povus logi ĉinon aŭ japanon al nia urbo, ni ne hezitus etendi niajn ungojn por kapti novan viktimon por la bono de nia sankta afero!

Kaj la fino de tiu ĉi historio, vi demandas?

— Ho — nostra culpa! Nostra maxima culpa![4] — mi vekriis en la konferenco de nia triumvirato.

Sur la skribtablo sub la grandega stelo kuŝis leteroj kaj telegramoj el Jugoslavio. Plendoj, plendoj kaj riproĉoj! Ajayi facilanime malatentis la fiksitajn datojn. Salonegoj estis plenplenaj, la negro ne aperis… Io okazis en lia mistera animo — io, por kio ni vane serĉis klarigon. La blankaj patroj telegrafis, admonis, ordonis, minacis, furiozis — kaj fine kondamnis la nigran filon. Tio, pri kio ni antaŭsentis time post la Varsovia okazaĵo, nun ripetiĝis. Ni faris grandegan eraron, ke ni lasis lin sola vojaĝi. Tiu ĉi apenaŭ civilizita sovaĝulo bezonis blankan akompananton, kiu severe kontrolus ĉiun lian paŝon kaj tenus lin sub sia ordono. Neniam ni eksciis la verajn kaŭzojn de tiu katastrofa elreliĝo de Ajayi. Laŭdire li konatiĝis kun malbona homo, kiu volis elprofiti lian sukceson promesante al la naivulo oron kaj gloron.

En niaj kapoj susuris. Ni estis devigitaj returni la radojn de nia reklammaŝino, malmendi ĉiujn planitajn vojaĝojn, averti publike en la gazetaro kontraŭ Kola Ajayi, nia perdita filo. La grandioza projekto fiaskis. La kariero de Kola Ajayi finiĝis.

Nun li vagabondas ree sencele tra la mondo kaj manĝas la mizeran panon de nekonata, sensignifa artisto — li, iama “profesoro”, nigra Esperanto-reĝo, kiun blankaj homoj akceptadis kun entuziasmaj ovacioj. Nun li ree suferas la saman sorton, kian suferas milionoj da vegetantaj negroj-fratoj.

Jes, kiel li kutimis diri ĉiam? “Artist life is a dog life”…

SamideanojNotoj:

1. terura infano (fr.)
2. nekonata tero (lat.)
3. mirakla infano (germ.)
4. nia kulpo! Nia granda kulpo! (lat.)

Ĉi tiu novelo de Jean Forge aperis en la novelaro La verda raketo (Kopenhago, 1961); ni publikigas ĝin laŭ la teksto publikigita en la antologieto Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj esperantistoj (Kaliningrado, 2006, p. 28-37). La libro estas mendebla ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5847.

Legu pli pru Jean Forge en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 93-95.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/forge

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi