Kazohinio aperos en la franca lingvo

ЛфящрштшщKomisiite de la Librofako de LF-koop, Marie-France Conde Rey provlegis la francigon de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári, kiun elesperantigis Ulrich Moser, apoganto de KCE. Hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando okazis la definitiva renkonto pri la revizio: laŭ Conde Rey la traduko estas elstara, tute digna por la eminenta romano.

Nia plej valora socia romano post la dua mondmilito estas la verko de eksterordinara viziulo: sufiĉas mencii la intuicion de Szathmári, laŭ kiu elegantuloj laŭmode surhavos pantalonojn ŝiritajn plurloke…

La dosiero transiras nun al Esperanta PEN-Centro, kiu okupiĝos pri kontaktoj en la PEN-medioj (hungara kaj franca) cele al la trovo de eldonisto.

Fonto: HeKo 740 1-B

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi