Ĉu nova estonto por Unesko-Kuriero?

Unesko-Kuriero UEA publikigis sian lastan, kunlabore kun Unesko, kvaran numeron de Unesko-Kuriero por oktobro-decembro 2019 en Esperanto, kiun produktis, traduke kaj redakte, la brava teamo de dekkelkaj volontuloj el kelkaj landoj. Laŭ la oficiala informo de GK de UEA, la iniciatinto de la projeko, ekinta en 2017, la tiama UEA-komitatano kaj nuna vicprezidanto de UEA, Trezoro Huáng Yínbǎo, estro de Ora Ponto, ne plu financas la eldonadon. Rezulte de certaj intertraktoj, la aferon transprenas El Popola Ĉinio. Andrej Peĉënkin, plejparton de la tri-jara periodo vicredaktore kunordiginta la laboron, tradukinte artikolojn kaj redaktinte la numerojn, rolis kiel ĉefredaktoro de la lasta numero.

Ĉefteme la numero honoras instruiston, “neeblan profesion”, laŭ Sigmund Freud, kies senlaca kaj ofte nekredeble malfacila en multaj aspektoj laboro estas la kolono de la agado de Unesko tra la mondo, kadre de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj ĝis 2030.

La kajero rakontas pri la klopodoj de edukistoj/instruistoj en “duaŝanca” lernejo en Kanado helpi al problemaj infanoj lerni kaj superi la ofte neimageblajn malfacilojn; pri improvizita lernejo “sub ponto” en Nov-Delhio por neprizorgataj infanoj; pri eksa infana Sieraleona soldato klopodanta lerni vivi kaj ion pli ol pafi; pri lernejo en Ĉilia prizono, kie oni revenigas la malliberigitojn al homaj digno kaj integreco; pri heroo, kiu portas esperon al fora monta vilaĝo en Ĉinio, kaj aliaj historioj.

Estas kapta malkovro de arĥivaj fotaĵoj pri alfabetiga kampanjo por adoltoj en Suda Italujo.

Krome, oni povas legi pri antikvaj spertoj en arĥitekturo kaj konstruado en diversaj anguloj de la mondo – en Eŭropo, Afriko, Mez-Oriento, Persa Golfo k. a., prenindaj solvoj por modernaj solvoj; pri jarcenta tradicio restaŭri pendantan ponton en Peruo kaj pri la sortoj de la lastaj sklavoj alportitaj el Afriko al Usono en la 19a jarcento.

La freŝan numeron en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, oni povas senpage preni ĉe la retejo de Unesko https://en.unesco.org/courier/2019-4, kiel ĉiujn aliajn numerojn facile troveblajn en la retpaĝoj de Unesko.

Mi elkore dankas al la sindediĉaj Teamanoj por la nesupertaksebla traduka kontribuado al ĉiuj numeroj (iliajn nomojn oni povas vidi sub la tekstoj) kaj al la heroa Trezoro Huáng Yínbǎo por lia malavara subtenado de kaj organiza kontribuado al la laboro!

Andrej Peĉënkin

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2020/01/unesko-16

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi