La 30an de decembro 2019 en Samarkando pro kormalsano forpasis
Bahodir Zabieviĉ Habibov (1955-2019)
ĉarma kaj helpema homo, fidela amiko kaj multjara Esperanto-aktivulo, farinta multon por la Esperanto-movado en Uzbekio. Mi ĉiam nomis lin la plej universala samarkanda esperantisto, kaj Bahodir vere estis tia: talenta diversterene! Lerta profesia fremdlingva instruisto, laŭreato de kelkaj regionaj kaj landaj fakaj konkursoj, kunaŭtoro de la unua uzbeklingva Esperanto-lernolibro (Esperanto xalqaro tili, 1998). Li instruis Esperanton, kungvidis la kulturklerigan projekton “Esperanto – la lingvo proksimiganta popolojn kaj kulturojn” (2018-19) en la regiona biblioteko.
Bahodir Habibov flue parolis ses lingvojn, tradukis en la uzbekan lingvon kelkajn Esperanto-poeziaĵojn (i.a. de Zamenhof kaj Júlia Sigmond) kaj aliajn tekstojn, partoprenis Esperanto-eventojn en Uzbekio, Ruslando, Pollando, Norvegio… Lia antaŭtempa forpaso estas ege granda perdo por niaregiona Esperanto-komunumo.
Ni funebras kaj kondolencas…
Nome de samarkandaj esperantistoj
Anatolij Ionesov
La portreton de Bahodir Habibov kreis Jusup Ŝakirov
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2020/01/nekrologo-43