Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (2)

La Ondo de EsperantoAnkaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la jaro 2019, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de dek personoj, kiujn ni dankas pro la kontribuoj al nia “Ronda Tablo”.

La unua parto de la respondaro estas legebla en nia retejo. En la dua parto legu la respondojn de Vinko Markovo, Francesco Maurelli, Giorgio Silfer, Trezoro Huang Yinbao kaj “Ĝoja” Zhang Ping.

MarkovoVinko Markovo
(Francio)
Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Inter la pozitivaĵoj elstaras la SAT-kongreso en Barcelono, kun nombro de partoprenantoj duoble pli granda ol tio, kio fariĝis kutima dum la lastaj 20 jaroj. La entuziasmo de la lokaj organizantoj povis apogi sin sur historie forta loka Esperanto-movado, kiu daŭre tenas fortajn rilatojn kun la ĉirkaŭaj sociaj agantoj. Plie, la tiea aktiva partopreno de azianoj estas plia indiko pri kuraĝiga lastatempa tendenco en SAT. Inter aliaj projektoj, kiuj ampleksiĝis dum la ĵusa agadjaro, menciendas la bitarkivo (https://bitarkivo.org), kiu disponigas jam pli ol 7000 unuopajn numerojn el pli ol 70 malsamaj gazetoj.
Zorgigaj estas la malfacilaĵoj de UEA, kaj eble eĉ pli la sarkasmaj komentoj, kiujn vekas ĉe kelkaj tiu ĉi situacio. Alia temo, kiu tragike aperis en la tagordo de la pasinta SAT-kongreso, estas la plua morto de homoj pro cinikaj elektoj de iuj entreprenoj, kiuj preferas endanĝerigi homajn vivojn anstataŭ riski difektiĝon de multekostaj aparatoj dum akcidentoj.

Francesco Maurelli
(Italio)
Membro de la komisiono pri financo de UEA
fondinto kaj direktoro de Kosmo Strategio Ltd.
vicprezidinto de TEJO

La plej okulfrapa okazaĵo en 2019 estas sendube la reorganizado de la Centra Oficejo. Klare ĝi estas malĝojiga evoluo. Neniu maldungo aŭ temporedukto de laboristoj povas esti facilanime taksata, ankaŭ ĉar malantaŭ ‘posteno’ estas homoj, familioj, sentoj, rilatoj.
Aliflanke ĝi montras ke fine UEA konsciiĝis pri la nedaŭripoveco de la situacio, konsiderante monfluojn kaj atingojn. En tio eblas vidi pozitivan evoluon en la sinteno de la gvidantaro, kiu ekagis por stabiligi la financan situacion, celkonscie.
Aparte menciindas la forta agado en eksteraj rilatoj de TEJO kaj UEA. Dank’ al plurjara laboro de TEJO en IKRJO – Internacia KunordigRenkontiĝo de Junularaj Organizaĵoj, eblis proponi kaj akceptigi ĉefparolanton ĉe UN Ekosok Junulara Forumo, Rakoen Maertens, kiu havis sekve la ŝancon babili kun la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres.
Pludaŭras sukceso en subvencipetado ĉe TEJO kaj pluraj Esperanto-organizaĵoj, kvankam skandalas la profunda dormado de UEA en tiu tereno.
Fine, tre ĝojiga estas la 7a Afrika Kongreso de Esperanto, en Buĵumburo, Burundo. La kongreso estas ne nur elstare organizita, sed ĝi estas vera laboratorio por aktivuloj, kun la celo verdigi la kontinenton. La entuziasmo kaj laboremo de niaj samideanoj estas la plej bona certigo pri la estanteco kaj estonteco de nia movado.

SilferGiorgio Silfer
(Eŭropo)
Verkisto, eksa konsulo de la Esperanta Civito

La tri plej pozitivaj atingoj:
1) Du gravaj periodaĵoj plenumis la 50an, respektive la 40an jarkolekton: Literatura Foiro kaj Monato. La unua emfazas plian oran jubileon, tiun de literatura rondo La Patrolo, kaj fortan kreskon de la paĝaro.
2) Multe vigliĝis la muzika produktado; interalie, dum la sama jaro manifestiĝis tri novaj kantistinoj en unu lando (Italio), ĉiuj per propra disko: Kjara Raggi, Grazia Barboni kaj Federica D’Antonino (ĉi-lasta kun kantisto Gaetano Merone, produktado de LF-koop). Kaj daŭre aktualas la arto de Kim Henriksen kaj de du historiaj ensembloj: Amplifiki (Tute negravas) kaj Kajto. La indikitaj estas nur parto de la lastjara panoramo.
3) La Esperanta Civito soras organize kaj kapitale, bedaŭrinde je ritmo malpli rapida ol sobas aliaj subjektoj en Esperantio; bonvena la renovigo de la Senato kaj la elekto de la unua azia Konsulo (prezidanto). En la kunteksto tre ĝojigas la kresko de la prestiĝo de Esperantio en neesperantistaj tegmentaj internaciaj organizoj (de verkistoj, de naturamikoj, de lingvotestistoj ktp).

La tri plej negativaj eventoj:
4) Du rimarkindaj periodaĵoj ĉesis, post pli ol kvarono de jarcento da regula aperado: La Gazeto kaj La Ondo de Esperanto. La unua kuntrenas la finon de la historia lapennismo: malfondiĝis ankaŭ OSIEK (kune kun sia libropremio) kaj, ial sed ne tial, fondumo Ivo Lapenna. La dua signifas la silentiĝon de voĉtubo selekteme fidela al UEA.
5) Ĝuste UEA atingis plian etapon de sia krizo: Centra Oficejo duone likvidita, financoj plu misfartaj, Universala Kongreso malpli partoprenata, katastrofa stafeto inter la malnova kaj la nova estraroj.
6) La malklara konsisto de TEJO, kio stimulis la kampanjon de skandalisma retgazeto nordeŭropa kontraŭ ĝi: ambaŭ elementoj kune formas la negativan eventon, kiu arierigas la bonajn rezultojn de TEJO en la publikaj rilatoj.

TrezoroTrezoro Huang Yinbao
(Ĉinio)
Vicprezidanto de UEA
iniciatinto de Unesko-Kuriero en Esperanto

Pozitive:
UEA sukcesis en kelkaj gravaj eventoj de UN.
UEA kunlabore kun Ĉina Radio Internacia lanĉis projekton pri filmkonkurso “Mia Asocio, mia urbo”.
Unesko akceptis la Esperanto-sekcion de PEN Internacia (Esperanta PEN) kiel kunlaboran organizon por kontroli Esperantajn tradukaĵojn por Unesko.
Reprezentanto de UEA (François Lo Jacomo) nome de UEA faris prelegon kaj prezentis la Kurieron en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko.
Unesko sukcese konvinkite de UEA, subskribis kontrakton kun UEA por eldoni la libron De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko en Esperanto.
La nova Estraro de UEA sukcese trovis signifan sumon de eksteraj subvencioj.
Dennis Keefe funkciigis dumonatan plentempan kurson en aprilo kaj majo 2019.
Anna Löwenstein iniciatis la retejon uea.facila.org. Ĝi multe faciligas azianojn kaj komencantojn.
Universitato Zaozhuang akceptis 23 novajn studentojn en la Esperanto-fakultato. Ĝis nun ĝi havas 48 studentojn de Esperanto en Ĉinio.
Teamanta Esperantista Organizo, fondita dum la 104a UK tuj naskis “bebojn”, – landajn filiojn kun 111 individuaj membroj kaj 290 subtenantoj, kaj sukcese organizis mondan ekspozicion kun bildoj kaj videaĵoj el 31 landoj.
IKEF sukcese okazigis la 3-an komunan kunvenon en Mongolio. La landaj filioj rapide kreskis de 7 ĝis 18 en 2019.
La legkvanto de Esperanto-Reklama amaskomunikilo al neesperantistaro (socireta apo) funkciigita de UEA ĉe ĉina amaskomunikilo, rapide kreskis ĝis 82 milionoj ĝis la 22a de decembro 2019.

Negative:
Forpasis la periodo vivteni la asociojn de Esperanto nur per kotizo.
La baldaŭa malapero de La Ondo de Esperanto ege dolorigas min.

ĜojaZhang Ping – Ĝoja
(Ĉinio)
Ĵurnalisto de Ĉina Radio Internacia

La opero Sternenhoch de la ĉeĥa fama komponisto Ivan Acher estis prezentita plene en la lingvo Esperanto 15-foje sur la plej elstara scenejo en Ĉeĥa respubliko – en Nacia Teatro en Prago. Kaj unu fojon ĝi estis prezentita en la teatro en Ostrava kaj dum la Internacia festivalo de profesiaj teatroj en Nitro en Slovakio. Estas la verko de profesiuloj. Entute la operon spektis ĝis 8000 spektantoj en la teatro aŭ en interreto pli ol 5000 spektantoj sur la portalo OperaVision, kie vi povas spekti la tutan operon ekde la komenco ĝis la fino. Tiu ĉi portalo prezentas la plej interesajn operojn el la tuta mondo. Kaj opero en Esperanto troviĝas inter ili. Ĝis nun 99 procentoj de spektantoj estis ne esperantistoj – ĉefe junaj homoj. La Nacia Teatro operon vicigos al la nova programo por la du venontaj jaroj

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2020/01/2019-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi