Archive for Januaro, 2020

Urboj de Ruslando: Tjumeno, komforta parto de Siberio

Tjumeno

Malmultaj ekster Ruslando aŭdis la nomon de tiu ĉi urbo, kaj eĉ ruslandanoj ofte imagas ĝin kiel junan naftogasan urbeton, lokitan ie fore, malantaŭ la Urala montaro. Des pli grandas ĉies miro post ekscii ke Tjumeno (Тюмень) multe pli aĝas ol Sankt-Peterburgo, plejparto de la urbanoj neniam vidis naftominejon kaj lastjare ĝi estis agnoskita kiel la plej komforta urbo de Ruslando.
Continue reading ‘Urboj de Ruslando: Tjumeno, komforta parto de Siberio’

Konatiĝu: Uzbeka pilafo

pilafo

La plej ŝatata kaj tradicia plado de la uzbeka popolo estas pilafo (palov), farita el rizo en kombinaĵo kun viando, cepoj kaj karotoj. En la kaldronon oni metas grason plant- aŭ best-devenan, kutime ŝafan grason. Depende de la viando, kuirmetodo, kuirmaniero kaj spicaĵoj, la pilafo havas dekojn da specoj kaj nuancoj.

Continue reading ‘Konatiĝu: Uzbeka pilafo’

István Nemere: “Mi estas verkisto, tio estas unika metio”

NemereAntaŭ 75 jaroj, la 8an de novembro 1944 en Pécs naskiĝis István Nemere, kiu kun siaj 726 hungaraj libroj estas ne nur la plej fekunda aŭtoro en la historio de la hungara literaturo, sed ankaŭ la plej fekunda inter ĉiuj vivantaj aŭtoroj de la mondo. En ombro de ĉi tiu rekordo restas liaj 19 romanoj kaj tri novelaroj (re)verkitaj en Esperanto, sed ĉi tiu nombro sufiĉas, por ke li estu la plej fekunda Esperanto-prozverkisto. Pri la kvalito de liaj Esperantaj verkoj atestas tio, ke kvar el ili ricevis la premion “La Verko de la Jaro”. Malgraŭ sia giganta okupateco li afable konsentis respondi kelkajn niajn demandojn.

Kiel esperantistiĝas persono, kiu poste riĉigas la Esperanto-kulturon per pli ol 20 libroj?
Havante 18 jarojn, en la lasta jaro de gimnazio, mi eksciis, ke Esperanto jam ne estas malpermesita kaj oni organizas kursojn. Mi anoncis min – tiel ĉio komenciĝis.

Continue reading ‘István Nemere: “Mi estas verkisto, tio estas unika metio”’

Unesko-Kuriero en Esperanto plu aperos en Pekino

Unesko-Kuriero

La 7an de januaro 2020 en la domo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de H. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de ĈIEG, El Popola Ĉinio kaj Unesko-Kuriero.

Continue reading ‘Unesko-Kuriero en Esperanto plu aperos en Pekino’

Deutsche Welle: Ruslingve pri Esperanto

La Moskva studio de “Deutsche Welle” okaze de la 160a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ Zamenhof meze de decembro sendis la junan ĵurnalistinon Anna Savĉuk al la Esperanto-urbo Herzberg am Harz (Malsupra Saksio, Germanio).

Continue reading ‘Deutsche Welle: Ruslingve pri Esperanto’

Anna Löwenstein: “Mi ne helpas komencantojn, mi helpas UEA”

Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2019

Ekde pluraj jaroj vi dediĉas multan tempon kaj energion al komencantoj kaj lernantoj. Jam antaŭ kvardeko da jaroj vi kreis liston de “facilaj vortoj” por Kontakto kaj ekredaktis la rubrikon, en kiu aperis artikol(et)oj facile kompreneblaj eĉ por la komencantoj. Poste vi daŭrigis en tiu kampo, nun ekde unu jaro vi redaktas la retejon uea.facila. Kial vi opinias ke tio gravas?
Mi decidis krei retejon por novaj esperantistoj ne por helpi komencantojn sed por helpi UEA. Mi sciis, ke la membronombroj daŭre falas, ĝis tia grado ke la eĉa travivo de UEA estas ne plu certa. Sed kiel UEA povas esperi logi novulojn? La revuo estas tro malfacila por ili, kaj ĝi ne ofertas ion alian, kiu povus interesi nespertan esperantiston. Tial mia celo estis prezenti al novaj esperantistoj similspecan enhavon kiel la revuo Esperanto, kun novaĵoj pri la agadoj de UEA, informoj pri la Esperanto-movado, librorecenzoj, anoncoj kaj raportoj pri kongresoj, kaj simile. Tiel mi esperas, ke lernantoj komencos pli bone koni UEA, kaj kompreni kial ĝia pluvivado gravas por la Esperanto-movado. Tio necesas, antaŭ ol ili decidos pagi ne malgrandan kotizon por membriĝi en la asocio.

Continue reading ‘Anna Löwenstein: “Mi ne helpas komencantojn, mi helpas UEA”’

La sepa Esperanto-Semajno en la elementa lernejo Baiyangshujie

Inter la 16a kaj 20a de decembro okazis la 7a Esperanto-Semajno de la elementa lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi, norda Ĉinio. Temis pri “ĉina spirito, monda rigardo”. Dum unu semajno okazis diversaj eventoj pri Esperanto por pli ol 1 500 lernantoj, instruistoj kaj gepatroj.

Continue reading ‘La sepa Esperanto-Semajno en la elementa lernejo Baiyangshujie’

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (2)

La Ondo de EsperantoAnkaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la jaro 2019, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de dek personoj, kiujn ni dankas pro la kontribuoj al nia “Ronda Tablo”.

La unua parto de la respondaro estas legebla en nia retejo. En la dua parto legu la respondojn de Vinko Markovo, Francesco Maurelli, Giorgio Silfer, Trezoro Huang Yinbao kaj “Ĝoja” Zhang Ping.

Continue reading ‘Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (2)’

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (1)

La Ondo de EsperantoAnkaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la jaro 2019, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de dek personoj, kiujn ni dankas pro la kontribuoj al nia “Ronda Tablo”.

En la unua parto legu la respondojn de Peter Baláž, Renato Corsetti, Albert Stalin T. Garrido, Dennis Keefe kaj Anna Löwenstein.

Continue reading ‘Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (1)’

Ĉu nova estonto por Unesko-Kuriero?

Unesko-Kuriero UEA publikigis sian lastan, kunlabore kun Unesko, kvaran numeron de Unesko-Kuriero por oktobro-decembro 2019 en Esperanto, kiun produktis, traduke kaj redakte, la brava teamo de dekkelkaj volontuloj el kelkaj landoj. Laŭ la oficiala informo de GK de UEA, la iniciatinto de la projeko, ekinta en 2017, la tiama UEA-komitatano kaj nuna vicprezidanto de UEA, Trezoro Huáng Yínbǎo, estro de Ora Ponto, ne plu financas la eldonadon. Rezulte de certaj intertraktoj, la aferon transprenas El Popola Ĉinio. Andrej Peĉënkin, plejparton de la tri-jara periodo vicredaktore kunordiginta la laboron, tradukinte artikolojn kaj redaktinte la numerojn, rolis kiel ĉefredaktoro de la lasta numero.

Continue reading ‘Ĉu nova estonto por Unesko-Kuriero?’

Bahodir Habibov forpasis

La 30an de decembro 2019 en Samarkando pro kormalsano forpasis

Bahodir Zabieviĉ Habibov (1955-2019)

Continue reading ‘Bahodir Habibov forpasis’

E@I: Eventoj kaj agado por 2020

E@IOkaze de la lasta numero de La Ondo de Esperanto mi unue esprimas grandan admiron kaj dankon al la redakcio de ĉi tiu gazeto! Mi tre bedaŭras, ke ĝi ĉesas esti eldonata – ĝi longe estis tre bonkvalita, profesia kaj samtempe bunta novaĵejo, mapanta tutmondan agadon pri Esperanto. Ĝi certe mankos al ni ĉiuj. Samtempe mi deziras al ĝiaj ĉefmotoroj firman sanon kaj multajn poresperantajn aktivecojn!

Nun mi volus ĉefe paroli pri nia proksima estonteco, nome, pri agado de E@I dum la jaro 2020. Tiu jaro estos plena je edukaj eventoj sub nia gvido. Jen la listo laŭ kalendara ordo
Continue reading ‘E@I: Eventoj kaj agado por 2020’

Kongresa rezolucio de la 7a Afrika Kongreso de Esperanto

AfrikoDe la 21a ĝis la 27a de decembro 2019 okazis en Bujumbura, Burundo, la 7a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA (AKE) en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el naŭ landoj (Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio, Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: “Verdigo de la kontinento Afriko”. Post diskutoj, ni alvenas al la jena rezolucio:

Continue reading ‘Kongresa rezolucio de la 7a Afrika Kongreso de Esperanto’

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2020

La Ondo de Esperanto1. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Isaj Dratwer (1905-1918-1985), juda bakteriologo kaj esperantisto, loĝinta en Ruslando, Pollando kaj Israelo; fondinto (1933) kaj senŝanĝa prezidanto de Varsovia Esperanto-Societo ĝis la invado de Germanio (1939), ĝenerala sekretario de PEA (1947-58), komitatano de UEA (1948-51, 1956-58, 1961-67), prezidanto de ELI (1961-67); aŭtoro de kelkaj lerniloj kaj de libro pri Lidia Zamenhof (1980), kompilinto de la kolekto Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj (1970). — Legu pli en NDK, p. 75-76.

Continue reading ‘Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2020’