La 13an de decembro en maljunulejo de Hago mortis
Mila van der Horst-Kolińska (1927-2019)
Naskita la 26an de aprilo 1927 kiel Miłosława Izabela Kasprzak en Parafianów (nun Parafjanava en Belarusio), ŝi laboris en Pollando kiel lerneja instruistino kaj kooperativa oficistino. Ŝi lernis Esperanton en 1960 en Szczecin, poste komencis instrui Esperanton laŭ la metodo de la fratoj Sekel kaj aktivi en Instituto por Oficialigo de Esperanto. En 1975, edziniĝinte al la nederlanda esperantisto Gerard van der Horst (1923-2003), ŝi ekloĝis en Hago kaj dum pli ol dudek jaroj ĝis 1998 laboris en Internacia Esperanto-Instituto, precipe pri profesiigo de Cseh-metodaj instruistoj kaj modernigo de la Cseh-materialo. Danke al ŝia laboro IEI en 1995 eldonis la Esperantan version de la populara videokurso Mazi en Gondolando.
Ŝian agadon rekonis per la honora membreco ILEI (1999) kaj UEA (2001).
Antaŭ kelkaj jaroj ŝi verkis la unuan volumon de siaj rememoroj Pri la destino: Biografiaj notoj pri la celo kaj vojoj de mia vivo kun la kondiĉo de postmorta publikigo kaj konfidis la eldonon al edukado.net, kiu la 14an de decembro publikigis ĝin kiel bitlibron.
Ni funebras pro la forpaso de Mila, kun kiu ni konatiĝis en majo 1991 en Hago kaj daŭrigis aferajn kaj amikajn rilatojn dum pluraj jaroj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/12/nekrologo-42