Zamenhofa Matentagmanĝo en Berlino

Tradicie meze de decembro oni organizas Zamenhof-feston – en Berlino ekde dek jaroj aldone ekzistas la Zamenhofa Matentagmanĝo. La kaŭzo estas simpla: Preskaŭ ĉiam en la Zamenhof-festoj la programo estas tiel plenŝtopita, ke apenaŭ restas tempo por interparoli private. Sed homoj ja kunvenas ne nur por daŭre rigardi kaj aŭskulti ion sur la scenejo, ili volas ankaŭ flegi siajn privatajn kontaktojn, babili kun homoj, kiujn ili eble ne vidis dum tuta jaro aŭ pli longe. Ankaŭ ĉi-jare mi denove aŭdis plendojn post la Zamenhof-festo, ke ne restis tempo por babili. El alia urbo mi aŭdis de homo, kiu same kiel mi ne entuziasmas pri tedaj paroladoj, tro da muziko aŭ poemdeklamado – do ŝi ne plu iras al la Zamenhof-festoj de sia urbo.

Antaŭ dek jaroj mi iniciatis alispecan kunvenon okaze de la naskiĝtago de Zamenhof, nome matentagmanĝon aŭ mallonge matenmanĝon; ĝi daŭras de la deka horo matene almenaŭ ĝis la tria posttagmeze. Ĉi-foje mi iris hejmen post la oka horo vespere – estis por mi tre bela kaj plaĉa Zamenhoftago.

La aranĝo ĉiam okazas en dimanĉo, ĉar tiam en Berlino multaj restoracioj ofertas manĝobufedon. Ne ekzistas oficiala programo de la kunveno. Oni kunvenas en la restoracio, prenas manĝon ĉe la bufedo, sidiĝas ĉe unu el la malgrandaj tabloj kaj ĝuas sian manĝon kaj la duman babiladon.

Jam de pluraj jaroj ni kunvenas en restoracio-kafejo kun iom arabstila bufedo. Ili ofertas multajn bongustaĵojn el diversaj kulturoj – araban panon, humuson, melongenojn, kikerojn, artiŝokojn, dolmojn k. s., sed ankaŭ tre kutimajn germanajn manĝaĵojn kiel muslion, marmeladon kaj diversajn kukojn. Tre multaj manĝoj estas vegetaraj aŭ eĉ veganaj, kio bone kongruas kun la deziroj de pli kaj pli da homoj.

Partoprenis ĉi-jare 22 homoj, inter ili kelkaj eksterlandanoj, kiuj loĝas en Berlino. Estis iom malmulte, mi neglektis la varbadon; en antaŭaj jaroj estis kutime trideko da homoj, kelkfoje eĉ kvardek; ne ĉiuj parolas Esperanton, kunvenas ankaŭ kelkaj partneroj kaj infanoj de Esperanto-parolantoj – do unu el la tabloj ofte estas germanlingva. Multaj el la partoprenantoj estas sub 50 jaroj, generacio, kiu ĉe pli oficialaj aranĝoj estas apenaŭ videbla.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/12/germanio-12

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi