Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton

Unesko-kurieroLa julia-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23an de septembro 2019) kaj de la 25a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000370032_epo

La Speciala Raporto pri tutmonda varmiĝo por la jaro 2018 de la Interregistara Grupo de Fakuloj pri la Klimatŝanĝo [Intergovernmental Panel on Climate Change (IPCC)] kaŭzis intereson kaj fluigis multe da inko. Por evitigi katastrofajn postefikojn, klimata varmiĝo limiĝu al la altiĝo je 1,5°C averaĝe jare kompare kun la praindustriaj niveloj, avertis la raporto. Sed, kiel ni scias, ni neniel proksimiĝas al tiu celo. Por venki tiun defion de la jarcento, sciencistoj rekomendas radikalan ŝanĝon de niaj agmanieroj, kio ne atingeblas sen profunda ŝanĝo de niaj sintenoj.

“Ŝanĝi la mensojn, ne la klimaton” estas la slogano de la kampanjo por konsciigi la publikon, kampanjo, kiu fariĝis parto de la Agad-strategio de Unesko dum 2018-2021 por trakti klimat¬ŝanĝon kaj akordas kun la Pariza Interkonsento de 2015 (COP21) kaj la Celaro 2030 de Unuiĝintaj Nacioj.

Per ĉi tiu numero Unesko-Kuriero celas malfermi debaton pri ĉi tiuj malpli konataj aspektoj de la plej granda defio tutmonda de niaj tempoj. Ĉar paralele kun la sciencaj problemoj, kiuj dominas la amaskomunikilajn informojn, la problemoj pri justeco kaj egaleco, respekto por homaj rajtoj, pri solidareco kaj scienca kaj politika integreco, same kiel la individua kaj kolektiva respondecoj, devas esti la ĉefaj bazanguloj de nia agado tutmondskale.

Ĉi tiu numero estas laste subvenciita de ĝia iniciatinto kaj ĉefredaktoro Trezoro Huang Yinbao per propra mono. Ĉar jam en aŭgusto UEA akceptis la peton de El Popola Ĉinio, kiu proponis kiel kuneldonanto plenumi la eldonan taskon fare de Trezoro Huang Yinbao. La mono venos de la ĉina registaro kaj UEA bonŝance ne plu zorgos pri la kosto.

UEA daŭre invitas kandidatiĝojn de sponsoraj organizoj, kiuj deziras ligi sian nomon al la Kuriero, kontribui al ĝia disvastigo kaj samtempe helpi plibonigi la financan situacion de UEA. Temus pri regula jara subvencio por plurjara periodo. La elektita sponsoro rajtos aperigi sian nomon en la kolofono de la Kuriero, ĉeesti la kunlaborajn kunsidojn kaj forumojn de la Kuriero organizatajn de Unesko kaj UEA kaj eĉ mem okazigi seminariojn pri la Esperanta versio de Unesko-Kuriero en rilato kun sia propra laborkampo; ĝi rajtos senpage ricevi paperajn ekzemplerojn de la Kuriero. Ĝi povus krome uzi la titolon “organiza partnero de Unesko-Kuriero en Esperanto” en siaj komunikiloj kun reklama celo. La sponsora organizo ne havos la devon fizike prizorgi la eldonadon de la Kuriero, nek okupiĝi pri ĝia redaktado. Interesatoj bonvolu skribu al la Vicprezidanto de UEA Trezoro Huang Yinbao trezoro@qq.com kaj la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer direktoro@co.uea.org.

Bonan legadon kaj daŭran subtenon per via traduko kaj abonado!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №832.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi