20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Ni elkore invitas ĉiujn festi kun ni la 160an naskiĝtagon de Ludoviko dum la 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos la 13-15an de decembro 2019 en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. En la programo troviĝas kelkaj koncertoj, ekspozicioj, prelegoj, prezentado de novaj eldonaĵoj, renkontiĝoj kun interesaj gastoj kaj, tradicie, naskiĝtaga kuko.

La partopreno estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso (Tykocin). La tutan programon kaj la aliĝilon vi trovos ĉe nia retejo: https://espero.bialystok.pl/eo/20aj-bjalistokaj-zamenhof-tagoj/

Przemysław Wierzbowski

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi