Speciala oferto de La Ondo: Tri jarkolektoj je la prezo de unu

Okaze de la apero de la jubilea (№300) numero de La Ondo de Esperanto, ĝia redakcio donis specialan oferton al tiuj, kiuj ankoraŭ ne abonas La Ondon, sed ŝatus legi ĝin: paginte la abonkotizon por 2019, oni ricevos ne nur la jarkolekton por la nuna jaro, sed ankaŭ ĉiujn numerojn por 2017 kaj 2018 inkluzive de la literaturaj suplementoj.

La Ondo de Esperanto, eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi