Bita eldono de la albumo “Nenifar’” de Gijom’ Armide

NenifarLa 5an de novembro 2019 ĉe Vinilkosmo aperis la bitalbumo Nenifar’ de Gijom’ Armide, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn unuajn Esperantajn kantojn de Gijom’. Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj, antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom’, sed la plejparto estas originalaj Esperanto-verkoj. La tekstoj de Gijom’ temas pri sentoj, psiko, kaj socio. Ili ne estas verkitaj en la plej evidenta stilo, kaj vi des pli ĝuos ilin, ju pli atente vi aŭskultos ilin. Tamen la melodioj kaj pianaj aranĝoj rekte alparolos vian koron kaj vi des pli ĝuos ilin, ju pli vi lasos vin flosi sur iliaj ondoj.

En siaj verkoj Gijom’ esprimas sian emon al genra neŭtraleco en Esperanto per tri kantoj verkitaj pri kaj per la riisma Esperanto (“Ri liberas”, “Amu rin” kaj “La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo”). La albumo pritraktas ankaŭ sociajn temojn kiel feminismo (“La plej granda”), pluramo (“Amu rin”), nudemo (“Nuda”) kaj temojn pli personajn kiel sopiro al forestanto (“Mankas vi”), amrilatoj (“Amo kaj Asfalto”, “La postrompiĝa temp’”, “Eĉ se ne amen”) kaj la terura sento kiun ni ĉiuj spertis. kiam malaperis la belegaj harbukloj de amiko (“Viaj bukloj”)!

Gijom’ registris la albumon Nenifar’ en 2012 danke al mondonacoj de la esperantista komunumo, kaj memeldonis ĝin en 2015.

La bitalbumo Nenifar’ disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo je la sekva referenco:

Spektu la belan muzikvideon de la kanto “Nuda”

Bonan (re)malkovron!

Floréal Martorell
kaj la Vinilkosmo-teamo

Ĝi estas artikolo el la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/11/muziko-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi