Hobio, kiu iĝis profesio: Intervjuo kun Halina Gorecka

Okaze de la jubileo de Halina Gorecka, festita ĉi-monate, en la novembra numero de “La Ondo de Esperanto”, kiun ŝi eldonas, aperis ampleksa intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski kun ŝi.

GoreckaKiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto? Pro kio vi lernis ĝin?
Mi vidis grandan afiŝon pri kurso de Esperanto aŭtunkomence de 1979 en la universitata konstruaĵo en Sverdlovsk (nun Jekaterinburgo), kie mi studis matematikon. Ĉu mi jam sciis, kio estas Esperanto, mi ne plu memoras, sed mi iris al la kurso por havi eblecon korespondi kun eksterlando – certe tio estis menciita kiel unu el la aplikebloj. Kiel lernantino en Celinogrado (nun Nursultano) mi vizitis klubon de internacia amikeco en la urba pionirpalaco, korespondis kun hungara kaj bulgara knabinoj. Ankaŭ en la universitato mi vizitis tian klubon.

Kiu estis la unua libro en Esperanto kiun vi legis?
Vi havas maltrafan respondanton, kiu ne plu memoras pri multaj “unuaj/unuafojaj” aferoj. Tre bildece mi memoras la allogon de la novelaro Kain kaj Abel de Sándor Szathmári, kiun ni eĉ voĉe legis kaj citis iujn frazojn populariĝintajn en nia rondo. Kompostante tekstojn por Baza Literatura Krestomatio, mi plezure relegis Groton de Endre Tóth el lia kolekto Lappar, la antikristo, same tre ŝatata. Tiutempe Esperanta libromerkato en Sovetunio estis tre limigita, sed en Uralo formiĝis rondo de esperantistoj, kiujn interesis kulturaj valoroj de la lingvo, estis granda soifo al legado. Iel nature mi ekzorgis pri niaj biblioteko (KEB), libro-servo (ULS) kaj arkivo (UralEA).

Gorecka

Halina kun la freŝeldonita Katalogo de KEB, kiun ŝi kompilis, prelegas en festkunveno okaze de la malfermo de ĝia lokalo, kiun ŝi akiris en sia komunloĝejo (Sverdlovsk, oktobro 1986)

Kiuj estas viaj hobioj krom Esperanto – se oni entute povus diri ke Esperanto estas por vi “hobio”? Mi aŭdis, ke vi gajnis en konkurso pri diktado en la pola lingvo!
Jes, Esperanto estas mia iama hobio kiu iĝis profesio. Pri mia sukceso en la regiona olimpiko pri la pola lingvo ŝatas fanfaroni mia edzo. Dum kelka tempo mi frekventis kurson de la pola, mi ege ŝatis la junan instruistinon kaj la komunikadon en la grupo, legis pole, deklamis poemojn de Szymborska. Mi ŝatas pentroarton kaj vizitas muzeojn, precipe en Moskvo, se mi havas tie almenaŭ duonan tagon libera. Alia ŝato estis kaj plu restas – vojaĝoj – kiu kondukis (per Esperanto!) al duonprofesia turisma organizado en la 1990aj jaroj. Mi kunlaboris kun “Esperantotur”, organizis vojaĝojn de ĉefe Pollandaj grupoj en Ruslando (interalie, al Bajkalo) kaj Centra Azio, partoprenis en la foiroj de internacia turismo en Bydgoszcz kaj sendis grupojn de Uralo al Altaj Tatroj. Ankaŭ kongresa turismo estas en mia aktivo.

Via persona vivo estas forte interplektita kun la profesia. Kun via edzo jam de jaroj vi entreprenas verkajn kaj eldonajn projektojn en Esperanto. Unuflanke mi ŝatus demandi – simile kiel vian edzon pasintjare – ĉu tio foje ne malhelpas… Aliflanke, vi estas tre bonŝanca kundividi viajn interesojn kun la vivpartnero, pluraj esperantistoj certe povus envii vin.
Komunaj intereso kaj laboro estas plejparte pozitivaĵo. Foje dum semajnfina aŭ festa vespermanĝo amikino de nia filo, kiu kunestis, demandis, ĉu ankaŭ ĉe la tablo ni parolas nur pri la laboro. Nu, tiel okazas, ke ĉiu el ni silente sidas ĉe sia komputilo aŭ skribotablo kaj ne intervenas kun paroloj, kiuj povas malhelpi dum koncentriĝo pri verkado, redaktado aŭ tradukado. Priparoli ideojn kaj planojn ni kutimas dum promeno aŭ ĉe manĝotablo. Tiuj ne estas la solaj temoj, certe. Mi estas informata pri la lastaj eventoj en biatlono, futbalo kaj arta sketado.

Komence de 2017 ĉesis aperi la papera versio de La Ondo kaj la magazino transformiĝis en bitgazeton. Nun, antaŭ nelonge, ni eksciis ke eĉ tiu ĉi ne plu aperos. Kiel vi venis al tiu decido?
La decido ĉesigi la paperan eldonadon ne estis facila, ni antaŭvidis ĉagreniĝon de niaj multjaraj abonantoj, kiuj estis kvazaŭ nia familio, multajn ni konas persone, precipe en Pollando, Litovio, Ruslando kaj Germanio. Certan tempon mi sentis vakuon. Pri la kialoj de fermo ankaŭ de la elektronika gazeto estas detala klarigo en la oktobra eldono de LOdE, mi ne ripetos ĝin.

BET-40. Birstonas. 2004.

Vi estis eldonanto kaj administranto de La Ondo de Esperanto ekde ĝia reapero. Kiuj taskoj estis – estas – ligitaj al tiu laboro?
Mia ĉefa tasko estas administrado de abonoj, kontaktoj kun perantoj, kaj financaj rilatoj kun presejoj kaj poŝtejoj. Krome, mi estas provleganto. Foje ni kune decidas pri (ne)publikigo aŭ pri (ne)reago. Teorie, mi respondecas pri la revuo antaŭ la ŝtato, sed dum pli ol dudek jaroj la ŝtato tute neniel interesiĝis pri nia gazeto.

Kaj kiam La Ondo ne plu aperos, kiel vi uzos la gajnitan liberan tempon?

Ha, jen la demando! Ni ja daŭrigos eldoni librojn kaj registri podkastojn, ni intencas evoluigi nian retejon, kiu prenos la rolon de retgazeto. Mi esperas havi pli da tempo por mia socia aktivado, ja mi estas vicprezidanto de Nefro-Liga – Ruslanda neregistara organizaĵo de renmalsanuloj. Cetere, ĝuste mia organiza sperto en la Esperanto-movado helpas al mi evoluigi kaj promocii ĝin, krei novajn agaddirektojn kaj gvidi projektojn, ankaŭ mia eldon-redakta faksperto trovis aplikon – mi kompilas, verkas kaj redaktas informilojn kaj libr(et)ojn, prizorgas la retejon de nia asocio.

Gorecka

Halina en unu el la konferencoj de Nefro-Liga (Moskvo, 2018)

Ĉu estas iu situacio en la laboro pri la magazino, aŭ eble iu konkreta kajero, kiun vi rememoras aparte pozitive?
Memorinda por mi, sed ne el la enhava vidpunkto, estas la oktobra kajero de 2011, kiun mi provlegis kelkajn tagojn post la operacio, kaj nia filo Aleksej, veninta Moskven por helpi nin, pendolis inter la hospitalo kaj nia luata loĝejo, kie la edzo pretigis ĝin. Pasintjare, kontrolante la bibliografion de Aleksander, mi foliumis ĉiujn jarkolektojn de LOdE kaj fiere konstatis, kiom da elstaraj personoj kontribuis al ĝi, kaj kiom da bonegaj materialoj aperis, kies graveco kaj interesveko plu restas!

Vi jam menciis, ke iam vi havis Esperantajn taskojn ekster via familia entrepreno (biblioteko, libroservo ktp). Kiu(j)n el ili vi plenumis plej volonte
Tre agrabla tasko por mi estis la juĝado pri “Infanlibro de la jaro” en la Belartaj konkursoj de UEA.

GoreckaĈu vi povus malkaŝi kiujn novajn projektojn vi planas por la postOnda erao?
Se temas pri mi persone, mi ŝatus iam pretigi almenaŭ unu broŝuron surbaze de miaj artikoloj en LOdE, eble el la historio de Sukcena Lando. Mi daŭrigos kompostadon de recenzoj el la beletra almanako Sezonoj. Kion ni kune faros, mi menciis jam supre.

Verŝajne la ĉeso de La Ondo fermas gravan etapon en via vivo. Se iu magia tempomaŝino reportus vin en la jaron 1991, ĉu vi irus en la saman direkton
Prave, tio fermas la plej gravan etapon en la vivo de nia duopo. Sendube ni farus la saman elekton, ja tiam, en 1991, ni longe kaj funde pripensis tiun gravan paŝon.

Kiu estas via plej ŝatata libro en Esperanto?
Iam mi ne respondis al simila demando, sed pri tri libroj, de La Gazeto. Mi preferas respondi, kiun libron mi ŝatus, ke oni verku – temas pri mia ŝatata ĝenro tre malofta en Esperantujo – rememoroj de certa “centprocenta” esperantisto. Oni provu diveni kiu(j)n mi aludas.

Kaj revuo? Ni diru, sen mencii La Ondon, sed kompense ni enkalkulu ankaŭ tiujn Esperanto-revuojn, kiuj ne plu aperas.
Estas pli facile! Hungara Vivo kaj Literatura Foiro, nuntempe – Beletra Almanako. Sed estis tre agrable foliumadi paĝojn de El Popola Ĉinio kun belegaj fotoj!

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/11/gorecka-9

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.