Komence de la pasinta semajno aperis la marta (printempa laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2024, №319). Sur ĝiaj 132 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol sesdek tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj.
En la 36-paĝa primovada sekcio “Eventoj” estas publikigitaj tri dekoj da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum la tri unuaj monatoj de la 2024a jaro, interalie, pri tri novjafestaj renkontiĝoj en Germanio (JES, NR kaj Luminesk’) kaj unu en Tajvano, pri la 14a Himalaja renkontiĝo en Nepalo kaj pri Kristana Esperanto-Seminario en Malagasio (grupfoto el Malagasio ornamas la martan kovropaĝon), pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj seminarioj esperantistaj en pluraj landoj, pri ekspozicioj en Barato kaj Litovio, pri universitata kurso en Pekino kaj lerneja kurso en Benino, pri partopreno de esperantistoj en la Monda Socia Forumo en Katmanduo, pri laborkunsido kun partopreno de Esperanto-aktivuloj kaj neesperantistaj fakuloj en Shenyang… Enestas ankaŭ informoj pri okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj.
Legi plu →
Vizitoj 229