La dua LingvaFest’ en Slovakio

Bratislavo

Multaj gejunuloj en LingvaFest’ konatiĝis kun Esperanto. (Foto: Róbert Mihálik)

Vere granda, sukcesa, bunta aranĝo, dediĉita al lingvoj kaj kulturoj – tia estas lingva festivalo “LingvaFest’”, kiu okazis la 26-27an de septembro en Bratislavo, Slovakio. Ĝi allogis ĉirkaŭ 2500 partoprenantojn, okazis entute 107 programeroj, prezentiĝis 30 ekspoziciantoj. Kaj grava informo: ĝi estas organizita de Esperantistoj!

LingvaFest’ havis premieron pasintjare. Sub la gvido de E@I, kunlabore kun EUBA (Ekonomia Universitato de Bratislava) kaj SKEF (Slovakia Esperanta Federacio) ĝi ripetiĝis ankaŭ ĉi-jare – kun eĉ pli granda sukceso (la kvanto de vizitantoj preskaŭ duobliĝis). E@I jam havas riĉan sperton pri organizado de diversaj internaciaj aranĝoj (13 SESoj, 3 Polyglot Gathering, 1 UK…), tial iel nature naskiĝis la ideo okazigi en Slovakio la unuan lingvan festivalon.

Nia ĉefa celo estis promocii multlingvecon, prezenti la riĉecon de la mondaj lingvoj kaj kulturoj kaj diskutigi homojn pri lingvaj temoj, defioj, problemoj. Aldone ja ni sukcesis prezenti diversajn lingvometodojn, aplikaĵojn, lernolibrojn por pli efika lingvo-lernado. Kaj certe “flanka” celo estis videbligi Esperanton! Esperanto ja estis tre bone reprezentita en la festivalo – kompreneble, ĉar esperantistoj mem organizas la festivalon, ili ja povas signife influi ĝian enhavon. Funkciis Esperanto-budo (apud la ĉefa informejo), apud ĝi troviĝis vendejo de Espero kaj KAVA-PECH. Kaj kompreneble okazis rapid-kurso de Esperanto, eĉ trifoje. Ankaŭ la retejo de la festivalo havas Esperanto-version: www.lingvafest.sk/eo

Nia ĉefa partnero estis Reprezentejo de la Eŭropa Komisiono en Slovakio, kiu malavare finance subtenis la festivalon kaj mem havis sian budon en ĝi. Tial ni estas ege kontentaj kaj ĝojaj, ke ĝuste tiu ĉi institucio subtenis la aranĝon – ĝi ja estas la plej alta ebla instanco, kiun ni povus imagi kiel partneron por ĉi-speca aranĝo.

Pro la celo de LingvaFest’ ĝi estas planata ĉirkaŭ la “Eŭropa tago de lingvo”, kiu okazas ĉiujare la 26an de septembro. Tial ni ankaŭ okazigas lingvo-politikan diskuton; ĉi-jare temis pri “Lingva hegemonio – ĉu estas ŝanco ŝanĝi ĝin?”, kiu traktis la temon de la aktuala anglalingva dominado, sed parolis ankaŭ pri historiaj kaj diverstipaj nunaj lingvaj subpremadoj.

La festivalon gastigis la Ekonomia Universitato de Bratislava. Ĝia programo (entute 107 eroj!) estis dividita je kvar ĉefaj partoj: prelegoj, uzinoj (kreivaj metiejoj), rapidkursoj, kultura programo (koncertoj). Aldone pretis 30 ekspoziciantoj – multaj vere bone prepariĝis, kaj eblis, ekzemple, gajni librolegilon aŭ trisemajnan lingvo-kurson en Hispanio. Prezentiĝis pluraj famaj personoj: slovakaj verkistoj, kantistoj, sciencistoj… Sed ne mankis ankaŭ alilandaj partoprenantoj: ekzemple, la kroata poligloto-slavisto Anton Lisjak, la irlanda poligloto-esperantisto kaj diplomato Seán Ó Riain kaj aliaj.

E@I mem prezentis en sia budo diverstipajn lingvajn projektojn, kiujn ĝi realigas dum lastaj jaroj. Ne mankis viva prezento de la plej lasta: Vortoj – danctapiŝa komputila ludo, kiu kombinas lingvolernadon kun dancado-saltado (www.vortoj.net). La ludo iĝas pli kaj pli populara kaj jam estas unuaj lernejoj en Slovakio, kiuj aĉetis ĝin por uzado kun siaj studentoj.

La festivalo LingvaFest’ 2019 okazis sub aŭspicio de:
• 2019 – internacia jaro de indiĝenaj lingvoj
• Slovaka komisiono por Unesko
• Martina Lubyová, ministrino pri edukado, scienco, esplorado kaj sporto de la Slovaka respubliko
• Ferdinand Daňo, rektoro de la Ekonomika universitato en Bratislavo
• Juraj Droba, prezidanto de la bratislava memgvida regiono
• Matúš Vallo, urbestro de Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio
• Ľudovít Hajduk, direktoro de la Ŝtata pedagogia instituto

Tre grave: UN deklaris la jaron 2019 “La internacia jaro de la indiĝenaj lingvoj” kun la celo atentigi pri la lingva ekologio kaj minaco de formortado de lingvoj. Tiun temon sekve pritraktis ankaŭ nia LingvaFest. Konsiderante la kreskantan vizitantaron kaj intereson ankaŭ de pli kaj pli da instancoj pri la aranĝo kaj ties celoj, ni esperas povi ĝin organizi ankaŭ sekvajare! Ĝi ja estas plia tre bela pruvo, ke esperantistoj jes ja volas, povas kaj scipovas fari ion tre praktikan kaj utilan por protekti multlingvecon. Do, ĝis revido dum LingvaFest’2020!

Peter Baláž (Petro)
LingvaFest-organizanto
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/10/slovakio-31

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi