Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila

KonfusilojWierzbowski, Przemysław. Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. – [Partizánske]: Espero, 2017. – 152 p.

KONFUZILOJ? Pri kio eblas konfuzi? La subtitolo klarigas: vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila.

Fakte temas pri paroj aŭ trioj, malofte kvaroj da vortoj pri kies signifo aŭ uzo eblas erari.

Ekzemple: astro, astero, asterio, asterisko.

Ĉiuj estas klarigitaj per belaj desegnoj kaj difinoj bazitaj ĉefe sur nia Plena Ilustrita Vortaro.

Dedukteblas, ke la malfacilaĵoj koncernas parolantojn el tre diversaj naskiĝlingvoj ĉar retroveblas multe da vortoj prezentitaj en la ludo “Risko” ĉe edukado.net:
Pizo, pico, piceo.
Polvo, pulvo, pulvoro, pudro.

Kompreneble la elekto ne povas esti kompleta, sed ĝi estas trafa, tamen mi dubas ĉu iu povas misuzi la vortojn akcidento kaj okcidento.

La verkisto rekonas ŝuldon al Marinko Ĝivoje, kies Esperantonimoj estas fakte orminejo, kaj li kolektis malfacilaĵojn siajn kaj tiujn de interesitaj korespondantoj.

La prezento estas perfekta (tiklis min nur “arda dezio” por pasio), bela, bindita per spiralaĵo, la duobla kovrilpaĝo prezentas la majstron en nekutima maniero.

Jen tre utila, belaspekta memorigilo.

Anne Jausions

Ĉi tiu recenzoo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/10/recenzo-107

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi