La 35a Arkones

ARKONESARtaj KONfrontoj en ESperanto ĉi-jare pasis la 20-22an de septembro, do kiel kutime fine de la unua aŭtuna monato. Kaj kiel kutime en la ĉarma okcident-pollanda urbo Poznano. Mi ŝatas la urbon en tiu ĉi tempo. Estas agrable varme, kaj por mi estas granda plezuro promeni tra la urbo, lante kaj lace rigardante la lokan arkitekturon.

Por mi, kiu estas studento de la Interlingvistikaj studoj en Poznano, Arkones estas bona loko por malstreĉiĝi post la sesia semajno, dum kiu mi havas ekzamenojn kaj multajn lecionojn. La etoso de la aranĝo ĉiam estas varma, paroliga, vigla kaj samtempe trankvila. Vi havas diversajn eblojn por pasigi tempon dum la aranĝo. En la malnova kulturdomo estas multaj lokoj, kie homoj povas grupiĝi kaj interbabili, trinkante teon, kafon, bieron. Laŭ via plaĉo vi povas elekti tian malrapidan babiladon inter samideanoj aŭ vi povas iri al iu prelego, kiuj kutime abundas. Sed ĉi-jare, laŭ mia opinio, kvanto de la prelegoj iom ŝrumpis.

Kiel ĉiam estis bona vespera programo kun koncertoj de Saŝa Pilipoviĉ, Anjo Amika, Zuzanna Kornicka, ĴeLe kaj aliaj. Varme pasis la Miela Vespero – tradicia festa vespero dum Arkones. Funkciis libroservo; bedaŭrinde por mi, ĝi ne havas multe da bonaj libroj, tamen mi sukcesis aĉeti kelkajn interesaĵojn, ekzemple, la novan eldonon de la senmorta epopeo de Adam Mickiewicz Sinjoro Tadeo en la senmorta traduko de Antoni Grabowski.

Ĉi-foje mi estis partoprenanto de kelkaj interesaj programeroj. Mi vizitis prezentadon de la nova Baza Literatura Krestomatio. La prezentadon gvidis Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka, kiuj rakontis pri “granda biblioteko en unu volumo”. Por mi la libro estas aparte interesa, ĉar mi kiel studanto de Esperanta literaturo nepre devas konatiĝi kun la plej ĉefaj verkoj en la lingvo Internacia.

Post la prezentado okazis literatura kvizo, kiun ankaŭ gvidis Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka kun helpo de Russ Williams. Aleksander voĉlegis unuajn strofojn de perloj de Esperantaj poemoj kaj unuajn frazojn el originala kaj tradukita prozo, kaj la partoprenantoj provis kiel eble plej rapide rekoni la legatan fragmenton, levi la manon kaj diri la nomon de la aŭtoro kaj, se estas necese, ankaŭ la nomon de la tradukinto. En la konkurso gajnis la aŭtoro de tiu ĉi artikolo, kio ebligis al mi ricevi la libron Nia diligenta kolegaro, kiun nun mi diligente legas. Dankon al Aleksander kaj Halina.

Arkones

Ilja Gnusarjov ricevas la enciklopedion NDK; apude staras Russ Williams kaj Aleksander Korĵenkov. (Foto: Halina Gorecka)

Min impresis prelego de mia profesoro Ilona Koutny “De lingvoplano de Zamenhof ĝis nature disvolviĝanta lingvo”, dum kiu ŝi skize prezentis la evoluon de la lingvo. Menciindas prelego de Giorgio Silfer “1993-2020: ĉu fermita periodo en la historio de la esperanta literaturo?”, kie li montris diversajn periodojn de nia literaturo kaj de la lingva situacio en la mondo. Pro la aĉeto de Sinjoro Tadeo mi vizitis prelegon de Zbigniew Kornicki “Sinjoro Tadeo, ĉu plue aktuala?”, kie li rakontis historion de la Esperantaj eldonoj de la libro kaj starigis demandon: multaj homoj aĉetas la libron, sed ĉu ili vere legas ĝin? Ĉu la verko de Mickiewicz nun estas same aktuala kaj leginda? Mi pensas, ke jes. Certe por ni, esperantistoj, ja la traduko de Grabowski forte influis la Esperantan poezion kaj la lingvon mem. Por havi pli detalan imagon pri la programo venu al la retejo de Arkones. Kaj venu la sekvan jaron, por ĝui la aranĝon kaj konatiĝi kun mi kaj aliaj interesaj homoj.

Ilja Gnusarjov

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/10/pollando-19

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi