Jubilea programo de Radio Esperanto

La 27an de oktobro aperis nova sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Ni ja hontas pro tio, ke ĝi enmondiĝis preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica sonprogramo. Jen eta jubileo.

En la jubilea programo:
1. Enkonduko
2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj vizoj por Kaliningrado
3. Esperanto-novaĵoj
4. La Ondo de Esperanto, oktobro 2019
5. Baza Literatura Krestomatio (AlKo rakontas, HaGo deklamas)
6. 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo
7. Surprizo jen: Kanto de Kjara

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Kjara (Chiara Raggi)
Daŭro: 38 minutoj

Bonan aŭskultadon!

La red.

Ĉi tiu kaj aliaj programoj de “Radio Esperanto” estas aŭskulteblaj kaj/aŭ elŝuteblaj en nia retejo http://radio.esperanto-ondo.ru/
Rekta ligo por elŝuti http://radio.esperanto-ondo.ru/podcast-download/295/50.mp3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

 

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi