Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2019

La Ondo de Esperanto5. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Georges Warnier (1884-1903-1953), franca komercisto kaj esperantisto; fondinto de Librejo de Esperanto (1906) kaj Domo de Esperanto (kun E. Archdeacon, 1928), prezidanto de la landa asocio UEF (1948-50), sekretario de la 10a UK (Parizo, 1914), prezidanto de LKK de la 24a kaj 35a UK (Parizo, 1932 kaj 1950); aŭtoro de kelkaj lerniloj, ofta partoprenanto de la Esperanto-kabaredo Tri koboldoj.

13. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Ignat Florian Bociort (1924-1969-2015), rumana lingvisto kaj esperantisto; fondinto kaj gvidanto de la kolektivo “Esperanto kaj interlingvistiko” ĉe Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj de Rumanio (1978-89); enkondukinto de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en la filologiajn fakultatojn de Rumanio (1978), la unua prezidanto de la landa asocio EAR (1990), aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj; honora membro de UEA (1998). — Legu pli en NDK, p. 37-38.

14. Antaŭ 40 jaroj mortis Milda Jakubcová (fraŭline: Pirksts, 1899-1924-1979), latva oficistino kaj esperantistino, post la edziniĝo kun F. Jakubec (1932) loĝinta en Ĉeĥoslovakio, Esperanto-instruistino kaj poetino (Elektitaj versaĵoj, 1969; Estrado de animaloj, 1970), tradukinta al Esperanto beletraĵojn el la latva, rusa, ĉeĥa kaj slovaka lingvoj.

26. Antaŭ 15 jaroj mortis Chen Yuan (1918-1931-2004), ĉina lingvisto, redaktoro, ŝtatoficisto (vicprezidanto de Ŝtata Skriblingva Reformkomisiono, vicprezidanto de Ĉina Eldonista Asocio, direktoro de Instituto pri Aplika Lingvistiko ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en Ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj) kaj esperantisto; redaktoro de la dummilitaj Esperanto-gazetoj Informilo el Ĉinio, Justeco, Al Nova Etapo, kunfondinto (1951) kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) antaŭ la Kultura Revolucio; vicprezidanto (1980-89), prezidanto (1989-95) kaj honora prezidanto (1995) de ĈEL, redaktoro de pluraj Esperanto-eldonaĵoj, vicprezidanto de LKK de la 71a UK (Pekino, 1986); membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1986). — Legu pli en NDK, p. 58-59.

26. Antaŭ 55 jaroj mortis Rudolf Hromada (1890-1907-1964), ĉeĥa bankoficisto kaj esperantisto; membro de Internacia Centra Komitato de Esperanto-Movado (1922-30), redaktoro de Ĉeĥoslovaka Gazeto, La Progreso kaj Esperantista, aŭtoro de kelkaj Esperanto-vortaroj, tradukinto de centoj da poemoj (parto de ili aperis en la antologio Intima Triptiko, 1978) kaj Riporto skribita en la pendumila maŝo (1979) de Julius Fučík; membro de Lingva Komitato (1921-48) kaj Akademio de Esperanto (1948-62); honora membro de UEA (1933).

31. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Ludwig Schödl (1909-1928-1997), germana metiisto, instruisto kaj esperantisto; aktivulo de la intermilita laborista Esperanto-movado (SAT, GLEA, IPE), pledanto por restarigo de Esperanto-movado en GDR, kunfondinto (1965) kaj vicprezidanto (1977-81) de Centra Laborrondo Esperanto ĉe Kulturligo de GDR, vicprezidanto de GDREA (1981); aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro en GDR (1967).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/10/oktobro-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi