Zamenhof migras tra Litovio

LitovioPost Vilno, Kaŭno kaj Paneveĵo , pri kio jam aperis koncernaj artikoloj, la ampleksa kaj profesie farita ekspozicio dediĉita al Ludoviko Zamenhof migras plu tra diversaj urboj de Litovio. Intertempe ĝi jam funkciis en la regiona parko de Veisiejai (distrikto de Lazdijai), en la regiona muzeo de Lazdijai, en la akvoparko de Druskininkai, en la kulturcentro de Merkinė (distrikto de Varėna), en la kulturcentro de Šalčininkai, en la landesplora muzeo de Švenčionys, en la regiona muzeo de Ignalina, en la kulturcentro de Utena, en la publika biblioteko de Molėtai, kaj en la landesplora muzeo de Ukmergė.

Nun la ekspozico funkcias en la regiona muzeo de Jonava. En oktobro kaj novembro 2019 ĝi funkcios en la publika biblioteko de Širvintos. Poste ĝi iros al aliaj distriktoj de Litovio. Laŭplane ĝi estos ekspoziciata en ĉiuj grandaj urboj kaj distriktaj centroj de Litovio, do en pli ol 60 loĝlokoj. Kutime en ĉiu loko ĝi estas ekspoziciata dum unu aŭ du monatoj.

Menciindas, ke en ĉiu urbo la ekspozicion akompanas vasta informkampanjo pri Zamenhof kaj Esperanto. Ampleksaj artikoloj pri tio kutime aperas en urbaj municipaj retejoj, en retejoj de la institucioj, kie okazas la ekspozicio, en ĉiuj distriktaj paperaj ĵurnaloj kaj en ĉiuj retaj novaĵretejoj de la koncernaj urboj. Temas pri tre grava informkampanjo pri Esperanto tra la tuta Litovio. Post la ekspozicio kutime ekestas interesiĝo pri Esperanto.

La migrado de la ekspozicio daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/10/litovio-32

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi