Dimanĉa poezio: Kálmán Kalocsay

Baza Literatura KrestomatioDum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La oka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la hungara kuracisto kaj esperantisto (de 1911) Kálmán Kalocsay (1891–1976)

Kalocsay estis ĉefredaktoro de la Literatura Mondo.. Li kompilis Hungaran antologion (1933) kiu entenas plurajn liajn tradukojn, pretigis la kolektivajn poemarojn Dekdu poetoj (1934) kaj Naŭ poetoj (1938). La poezia antologio Eterna bukedo, tradukita de li el 22 lingvoj, iĝis kerno de la duvoluma Tutmonda sonoro (1981), kiu entenas tradukojn de Kalocsay el 30 lingvoj. Kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de Plena gramatiko de Esperanto kaj Parnasa gvidlibro.

Sed plej grave, li estis kaj estas la ĉefa figuro en la Esperanta poezio. Laŭ William Auld «Kalocsay … kvazaŭ mem ellaboris la tutan “tradician poezion” en Esperanto … Sonetoj ekzistis en Esperanto antaŭ Kalocsay, sed li konsekvence kaj konvinke montris la plenan eblecon de la formo; li enkondukis la rondelon kaj la baladon; li la unua montris la belon kaj virtuozecon de la terza rima. Dank’ al li, oni povas diri, ke jam en 1931 (Streĉita kordo kaj Rimportretoj) la esperanta poezio estis teĥnike egala al ĉiuj naci-lingvaj. Ĉio estis ne nur ebla, sed pruvite ebla».

Dum la vivo de Kalocsay aperis jenaj liaj originalaj poemaroj: Mondo kaj koro (1921), Rimportretoj (1931), Streĉita kordo (1931), Sekretaj sonetoj (1932), Arĝenta duopo (kun J. Baghy, 1937), Izolo (1939), Ora duopo (kun J. Baghy, 1966), Libro de amo (kun G. Waringhien, 1969).

Hodiaŭ ni proponas al vi (re)legi la kaloĉajan poemon En ĉi murdepoko.

EN ĈI MURDEPOKO

Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov’ de ĉi siroko.

La morto regas nun, la mort’ avida,
amasa mort’, vulgara kaj sordida,
sen ciprobranĉoj, sen solen’ majesta.

Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am’ aspektas same io besta:
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.

Ĉi tiu poemo de Kalosay aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 83), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu la biografion de Kálmán Kalocsay en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 150-153.

Legu pri la poezia kreado de Kalocsay en la artikolo de Javier Guerrero, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №3) kaj en nia novaĵretejo http://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208.

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Lasta kiso (BLK, p. 49-50)
7. Julio Baghy Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto (BLK, p. 60, 66-67)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/10/blk-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.