Dimanĉa poezio: Julio Baghy

Baza Literatura KrestomatioDum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sepa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Gyula Baghy (1891-1967), konata en Esperantujo kiel Julio Baghy.

Julio Baghy, hungara aktoro kaj esperantisto (de 1911), aktiviĝis por la lingvo dum la Unua Mondmilito kiel militkaptito en Siberio. Post la milito Baghy dediĉis sin preskaŭ tute al Esperanto: li gvidis kursojn, fondis klubojn, vojaĝis kiel Cseh-instruisto, kunredaktis Literaturan Mondon kaj verkis multajn poemojn, novelojn, romanojn kaj lernilojn.

Dum la vivo de Baghy aperis jenaj liaj poemaroj: Bukedo (1922), Preter la vivo (1923), Pilgrimo (1926), Migranta plumo (noveloj kaj poemoj, 1929), La vagabondo kantas (1933), Arĝenta duopo (kun K. Kalocsay; 1937), Sonĝe sub pomarbo (versdramo, 1958), Ĉielarko (1966), Ora duopo (kun K. Kalocsay; 1966).

Kvankam ne ĉiuj poemoj de Baghy havas altan literaturan valoron, pluraj el ili ankaŭ nun estas legataj kaj recitataj, ekzemple, Ĉe samovaro kaj Estas mi esperantisto, kiujn hodiaŭ ni proponas al vi.

ĈE SAMOVARO

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:

“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan…
Ĉu vi konas pli kruelan?”

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan…”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

(1926)

ESTAS MI ESPERANTISTO

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
“Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros “rondo familia”,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

(1933)

Ĉi tiuj poemoj de Julio Baghy aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 60, 66-67), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu la biografion de Baghy en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 19-20.

Legu pri la poezia kreado de Baghy en la artikolo de Carlo Minnaja, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №2) kaj en nia novaĵretejo http://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208.

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Jam superfluas vortoj – transiru ni al agoj… (BLK, p. 49-50)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2019/10/blk-5

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi