Beletra Almanako, 2019, №34

Beletra AlmanakoPro malbona funkciado de (kies?) poŝto, ni fine elektis ricevadi la Beletran Almanakon ĉe la adreso de Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno. Ni sciis, ke la februara almanako ne aperis ĝustatempe, kaj ĝia apero estis anoncita komence de somero. Dum la septembra unutaga vizito al Kaŭno ĝi ankoraŭ mankis… Ve, ni pensis, la sekva vizito planatas nur por decembro je la Zamenhofa Tago. Tamen, bonŝance ni plu vojaĝis al Poznano por partopreni en la sesio ĉe UAM kaj en ARKONES, kie aperis ankaŭ unu el la almanakaj redaktantoj, István Ertl. Plia bonŝanco, ke li kunhavis ekzempleron, kiun mi povis preni, foliumi, leg(et)i kaj prezenti al vi. Mi esperas, ke antaŭ la Zamenhofa Tago aperos kaj atingos nin la junia almanako por esti prezentita lastafoje en La Ondo de Esperanto.

En sia enkonduka prezento Anina Stecay provas klarigi la nesukceson akuratigi la aperritmon, kiu rompiĝis en 2018, interalie, per ekspliko de diferenco inter akurata kaj ĝustatempa. Nu, almanako beletra ne estas tiom strikte ligita kun la jara kalendaro kiom, ekzemple, almanako agrikultura aŭ porinstruista.

La almanakon malfermas nekrologoj, kiuj ne enhavas kutimajn informojn pri la vivo, kariero profesia kaj Esperanta, sed prezentas la forpasintojn el ilia verka kaj/aŭ traduka agado. Aparte atentokapta estas la personeca rakonto de Giulio Cappa pri la kanzonisto Gianfranco Molle (1950-2018). Baldur Ragnarsson estas omaĝita per dediĉaj poemoj de Jorge Camacho kaj kontribuaĵo proza kaj poezia de Miguel Fernández.

Originala prozo ĉeestas per la rakonto Korespondado de Mamija Midori kaj daŭrigo de Lecionoj por viro de Mikaelo Bronŝtejn. (Kurioze, titoloj de la ĉapitroj jen havas finan punkton, jen – ne.)

Originala poezio prezentiĝas per verkoj de Benoît Philippe, István Ertl kaj Jesper Lykke Jacobsen. Miguel Fernández raportas pri la brila apero de la Ibera Skolo ekster Esperantujo. Temas pri la kontribuo de hispanaj Esperanto-poetoj al la antologio omaĝe al Eugénio de Andrade (unu el la plej universalaj portugalaj poetoj), kie iliaj poemoj aperas en Esperanto kaj la portugala traduko. La iberiskolanajn kontribuojn oni povas legi en la almanako. Estas pliaj ekzemploj de la Esperanta kontribuo al la kultura vivo en Hispanio.

La portugalan poeton mem kaj lian poezion per siaj tradukoj prezentas Miguel Fernández en la tradukpoezia sekcio de la almanako. Ĉi tie oni trovas ankaŭ la poemon Por ke konstruiĝu templo nova de Alokeranjan Dasgupta, kiun el la bengala tradukis Probal Dasgupta.

Prepare al la venontjara Universala kongreso en Montrealo, estas publikigita indiana legendo pri du fratinoj, kiuj por la ceremonio de pliaĝiĝo petas la patron, kiu estas tribestro, inviti la malamikojn. La legendo venas de la libro, kiun kompilis Pauline Johnson, kanada verkistino herede indiana. Ŝi aŭskultis kaj registris legendojn, turneis en Kanado kun deklam-spektakloj, verkis poezion. Krišs Smilga (1910-95), latvo, post la Dua Mondmilito migrinta al Kanado, kie li movadumis kaj redaktis la organon de la landa asocio Lumo, estas la tradukinto.

Kvar mallongaj rakontoj de Álvaro Cunqueiro el La aliaj foiranoj prezentas kvar rolulojn, kiuj estas eksterordinaraj en sia maniero. La tradukinto (el la galega) Suso Moinhos, jene karakretizas: ”Temas pri historioj, en kiuj humuro kaj fantazio, kiel ofte okazas en la verkoj de Cunqueiro, montriĝas esencaj por priskribi la vivon de aliaj partoprenantoj de la plej granda foiro: la mondo”.

Militrakonto estas esplorprojekto pri la rilato inter Esperanto kaj la Dua Mondmilito. Inter ĝiaj ĉefaj aktivuloj troviĝas Javier Alcalde kaj Pascal Dubourg Glatigny, kiuj intervjuis Carlon Minnaja. La interparolo Esperantista infaneco en la faŝisma Italio prezentas al la leganto pripensindajn faktojn pri la ĉiutaga vivo de esperantlingva familio en Romo, pri la tiama Esperanto-movado kaj ĝia rilato kun la faŝisma reĝimo.

Suso Moinhos faris esploron pri la vivo kaj verkoj de Vesna Skaljer-Race, jugoslavia Esperanto-verkistino, kiu, malgraŭ oftaj premioj en Belartaj Konkursoj de UEA, ne estas multe konata. La unuan parton de lia artikolo garnas multaj fotoj.

Tre bedaŭrinda estas la lastatempa ŝrumpo de la recenza fako, pro kiu BA elstaris antaŭe. Ĉu estas nesufiĉa libroproduktado en Esperantujo? Ĉu mankas recenzantoj? Ĉu eldonejoj ne disponigas recenzoekzemplerojn? Do, en la 34a Boao Fernando Pita recenzas la romanon de Julian Modest La viro el la pasinteco, kaj li aŭguras, ke la verkisto “sufiĉe maturiĝis kaj pretas verki grandan, longspiran romanon…”. Psikologian grafikan romanon (tia subtitolo aperas rande de la kovropaĝo), do, komikson, Cerba fetiĉo de la polino Kinga Korska prikonsideras Jorge Camacho el la lingva, grafika kaj enhava vidpunktoj. La dulingvan lorenan fabelaron de Benoît Phillippe (kun ilustraĵoj de Pavel Rak) recenzas Anina Stecay.

La kovropaĝo de la februara almanako prezentas brikmuron kun kontraŭfaŝisma afiŝo, kaj eĉ la listoj de la kontribuintoj kaj redaktintoj aspektas afiŝece. Sed ĉagrenis min la preskvalito de la fotoj, kiuj aspektas iel malpure grizaj; ĉu kulpas la presejo?

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/ba-3/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi