Dimanĉa poezio: Ludoviko Zamenhof

BLKEkde hodiaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperos poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio.

La unua poeto en nia dimanĉa rubriko, nature, estas Ludoviko Zamenhof (1859-1917), kiu verkis la plej fruajn poemojn en Esperanto.

Du el ili estas ĉi-sube.

Agrablan legadon!

MIA PENSO

Zamenhof

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?”
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta
Post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
La junecon – mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras, –
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro –
Venu tuj al mi la morto,
En espero – sen doloro!

HO, MIA KOR’

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

Ĉi tiuj poemoj aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu pli pri la poezia kreado de Zamenhof en la artikolo de Gerrit Berveling, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207) kaj en nia novaĵretejo http://sezonoj.ru/2011/12/trezoro207/

Ĝis la sekva dimanĉo!

AlKo

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2019/09/zamenhof-23

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi