SAT-kongreso 2019: la “fajra rozo” eksterkutime logis

SAT

Multaj kunsidoj okazis en la ĝardeno de la kongresejo Martí Codolar (Foto: Gary Mickle)

La ĉi-jara SAT-kongreso en Barcelono disvolviĝis la 4-11an de aŭgusto, kaj kiel ofte okazas, en somermeza varmego. La OKK, t. e. la lokaj kongresorganizantoj Saioa Escobar kaj Xavi Alcalde, havis bonegan ideon, de kiu multaj kongresanoj ĉerpis utilon precipe dumkunvene: ili disponigis inter la kongresmaterialoj kunfaldeblajn ventumilojn. La kongreso elstaris per pli ol kutime multnombraj 220 partoprenantoj, dum ofte estis ĉirkaŭ 100 ĉe antaŭaj kongresoj. Inter ili multaj ne-SAT-anoj, kaj precipe por ili oni aranĝis specialan enkondukan kunvenon por unuafojaj kongresanoj. Por tiuj, kiuj bezonis, okazis lingvokursoj.

Kiom la kongresurbo estis ĉi-foje speciale alloga, tiom ankaŭ la programo riĉa. La SAT-specifaj ĝeneralaj laborkunsidoj, kunsidoj de la LEA-komitato, Poresperanta Fako, Eldona Fako Kooperativa, frakcioj (liberecana, komunista, sennaciista, Vegetara Sekcio) disvolviĝis laŭ la kutima maniero kaj sen skuantaj decidoj – krom se nomi tia la malaltigon de la membrokotizoj ebligatan de la financa stabiliĝo, salutinda post malfacilaj jaroj de monmanko en ne tre fora pasinteco. Ĝuste la prelega kaj kultura programoj estis pli ol kutime riĉaj. En la sociaj forumoj okazis debatoprezentoj pri Katalunio, Koreioj, anarkiismo/socialismo/komunismo, la rolo de Esperanto en alternativaj eldonprojektoj, ĉifrovalutoj, “Niaj sentoj pri ebleco de disfalego de nia vivmaniero”, sinliberigo de la GAFAM (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft). Krome troviĝis pli originalformaj programeroj kiel peĉakuĉoj (bildoprezentoj kun klarigoj daŭrantaj po ses minutoj kaj kvardek sekundoj pri tre diversaj temoj, ekz. pri rifuĝintoj en Samoso kaj en Francio, historio de la kongresejo, naturkuracado, mondmapoj, bitarkivo, Klara Zamenhof, memfarita libroskanilo ktp.). Novaj libroj estis prezentitaj, inter kiuj nova eldono de la SAT-furoraĵo PIV kaj pluraj dulingvaj verkoj de eldonejo La Calúmnia. Spektitaj estis filmoj Esperante subtekstitaj, notinde la fama Tero kaj Libero de Ken Loach, Empatio de Ed Antoja, La bruligita urbo (katalune: La ciutat cremada) de Antoni Ribas, kaj pluraj pliaj. Kongreskonklude estis fotokonkurso kaj jam tradiciiĝinta aŭkcio.

Ĉiuvespere oni ĝuis artajn spektaklojn. Eksterordinara estis la koncerto Mia liriko kaj muziko de Miguel Fernández. Franjo Martin gvidis kant-atelieron Ni kantu la Revolucion kun gitar-akompano de Xavier Rodon. La partoprenantoj ĉe la fino prezentis aron da revoluciaj kantoj. Miguel Fernández prezentis sian tradukon Ha, Karmela kaj sian poemaron Rev-ene. Franciska Toubale emociplene deklamis la poemon Ankaŭ mi estas homo. Entuziasmon atingis koncerto de JoMo, kiu post kelkaj revoluciaj kanzonoj dancigis la publikon tiel fervore, ke ĉe la lasta kanto rompiĝis al lia gitaro du kordoj. Saŝa Pilipoviĉ krom la teatraĵo Vivo de Galileo prezentis Universalan Kabaredon kaj kantis ciganajn kantojn. Eŭskajn kantojn kun gitarakompano prezentis juna knabo Porrumentzio. La lastan vesperon koncertis la fama kataluna grupo Kaj Tiel Plu en unu ĝardena angulo. La intereson de la publiko vekis pupteatraĵo La sorĉistino kaj s-ro Kristoforo prezentata de profesia kompanio Títeres Desde Abajo (Desubaj pupoj), kiuj originale enmetis iom da Esperanto en sian verkon. Pro tiu teatraĵo ili estis antaŭ tri jaroj enkarcerigitaj dum kvin tagoj, atence al la liberesprima rajto, pri kio ja ankaŭ temis en la teatraĵo.

La plej multjara SAT-membro Eduardo Vivancos loĝas en Kanado, sed originas de Barcelono. Pro sia alta aĝo li ne povis ĉeesti la kongreson. Lia fratino Juliette Ternant transdonis salutmesaĝon de li kaj kongresanoj partoprenigis lin en la kongreso per surpriza rekta telefona kontaktiĝo.

Pro la abunda partopreno de lokanoj plejparte neSAT-anoj, la kongresanoj havis multe da neformalaj diskutokazoj kaj unu organizitan socian forumon pri la politika situacio en Katalunio, atentata de homoj ĉirkaŭ la mondo en la lastaj jaroj. Ankaŭ eksterkongrese ĝi ne pretervideblis pro la multaj afiŝoj, mursurskriboj kaj precipe katalunaj flagoj pendantaj el fenestroj kaj aliloke. Kiel atendeble, formiĝis komuna starpunkto nek por nek kontraŭ la sendependiĝo de Katalunio, sed en la kongresa Deklaracio formuliĝis pli singarde esprimita akordo pri tio, ke “konsiderante la situacion en Katalunio dum la lastaj jaroj, [la kongreso] esprimas sian zorgon pri la fakto, ke batalo inter du naciismoj povas damaĝi la bazajn homajn rajtojn, kiuj devas esti respektataj de ĉiuj, kaj alvokas la popolojn kaj registarojn al klopodo solvi la politikajn kaj sociajn problemojn pere de pacaj, liberesprimaj kaj demokratiaj solvoj, kaj tiucele postulas la liberigon de la politikaj malliberuloj”.

SAT ne bezonas ĝeniĝi, ke la turisma programo estis unu el la ĉefaspektoj de ĉi tiu kongreso. La urbo kaj regiono estas plenaj de vidindaĵoj kaj la kongreso unika okazo por viziti ilin je modera prezo – malgraŭ, ke somere la urbon sieĝas turistoj. La kongresejo mem estis unike bela domo de la katolika ordeno de salesianoj en trankvila periferia apudmontara kvartalo. Kongresanoj en la malmultaj liberaj momentoj povis promeni tra kreskaĵoriĉaj, malnovaj, intense flegataj ĝardenoj kun fontanoj, statuoj kaj palmoj. Ĝuste tie, subĉiele, disvolviĝis pluraj programeroj.

Duontaga ekskurso al Can Masdeu montris alternativan vivmanieron de malgranda komunumo de 30 personoj en memmastrumata socia centro, estiĝinta en 2001 per okupo de forlasita eksa lepromalsanulejo rande de Barcelono. La ĉeestantoj povis elekti inter du tuttagaj ekskursoj. La unua malkovris al ili la ĉirkaŭaĵon de Subirats, historie grava kiel la lasta defendlinio de Barcelono dum la Hispana milito, kaj ankaŭ situo de muzeo de Esperanto fondita en 1968 de Luis Hernández Yzal. En la dua ekskurso, kies celo estis la surmonta monaĥejo Montserrat, oni vizitis ankaŭ la Esperanto-bibliotekon Ramon Molera en la urbeto Moià, gvidatan nun de lia filino Anna Maria Molera. Dum ambaŭ ekskursoj oni bone tagmanĝis kaj trinkis bongustajn regionajn vinojn.

Przemek Wierzbowski el Bjalistoko prezentis sian urbon al la kongresanaro, kiu decidis okazigi en tiu urbo la venontjaran SAT-kongreson.

Pli detalaj informoj: https://eo.wikipedia.org/wiki/92-a_SAT-Kongreso_2019

Filmoj pri kulturaj kongreseroj spekteblas en la jutuba kanalo de SATeH: https://www.youtube.com/user/SATeHejo

Gary Mickle
+ laborgrupo komisiita de la Poresperanta Fako

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/09/sat-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Multaj kunsidoj okazis en la ĝardeno de la kongresejo Martí Codolar (Foto: Gary Mickle)

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.