La postkongresa Ondo aperis

La Ondo de EsperantoLa 2an de septembro, lunde aperis la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto. Pli ol duonon de ĝi plenigas riĉe ilustritaj rakontoj pri la vigla Kongresa Sezono en Esperantujo. Temas interalie pri la 104a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Slovakio, kongresoj aŭ konferencoj de ILEI, SAT, OSIEK, 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio, someraj lernejoj NASK en Usono kaj SES en Slovakio, kaj multaj aliaj kongresoj, konferencoj kaj renkontiĝoj esperantistaj.

Kvankam la primovadaj artikoloj okupas la 42 komencajn paĝojn de la 75-paĝa aŭgusta-septembra Ondo, en ĝi oni povas legi ankaŭ pri la cenjariĝo de Litova Esperanto-Asocio, problemoj de la kristanaj kalendaroj, homaj parencorilatoj, Samarkanda pilafo kaj aliaj temoj. Vidu la suban enhavtabelon.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo (Foto: Ariel Palmer)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Russ Williams. La kvara UK en Finnlando
12 Rezolucio de la 104a Universala Kongreso de Esperanto
13 Paweł Fischer-Kotowski. La komitato de UEA en Lahtio

16 Eventoj
17 Halina Gorecka. BET-55, rekorda kvante kaj kvalite
19 Povilas Jegorovas. 450 aliĝintoj al BET-55
20 Amri Wandel. Unuafoje universitata AIS-sesio dum BET
22 Emília Štecová. La unua IJK en Slovakio
23 Nova estraro de TEJO
24 Peter Baláž. Nitro denove gastigis esperantistojn
25 Kryštof Klestil. SEP, la unua Esperanta kodum-maratono
28 Mireille Grosjean. La 70-jara ILEI kongresis en Serbio
29 Horst Vogt. Neforgesebla IEK pri hungara kulturo
31 Gary Mickle. SAT-kongreso 2019: la “fajra rozo” eksterkutime logis
33 Enrique Haro Márquez. La ora jubileo de NASK
35 Fritz Wollenberg. Zamenhofparko en Berlino jam dekjara
37 Lars Sözüer. Esperante sur du radoj
39 Ariel Palmer. Fieru!
39 Ihor Glagolevsjkyj. La Odesa tendaro: malgraŭ ĉio
40 Pavel Veselov. Esperanto sonas en Kamĉatko
40 Arkonaŭtoj kunvenos en Poznano por la 35a fojo!
41 Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
42 Koncize (10 informoj)

43 Tribuno
44 Edmund Grimley Evans. Parencoj
47 UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado
48 Unesko unuafoje uzos Esperanton en festivalo
48 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj

49 Arkivo
50 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto-septembro
51 Vytautas Šilas. LEA 100-jara jam!

54 Kulturo
55 Aleksander Korĵenkov. Prezentado de la nova eldono de BLK en Paneveĵo
57 La aŭtoroj de NDK ricevis la lastan premion de OSIEK
58 Laŭreatoj de la premio de OSIEK
59 Sergio Pokrovskij. Civilizaciaj diferencoj (Recenzo: Fössmeier R., Maitzen H. M. La gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj)
66 Paŭlo Moĵajevo. Plaĉa disko, sed sen la kaptivo (Recenzo: Vojaĝo. Planedo nia)
67 Flo! La oka albumo de Kajto
68 Rok-gazet’ disponeblas en la reto
68 Ricevitaj gazetoj

69 Mozaiko
70 Natalija Ĥodunova. Konatiĝu: uzbeka pilafo
72 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

73 Kiel aboni La Ondon
75 Reklamo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi