Dimanĉa poezio: Stanislav Schulhof

Baza Literatura KrestomatioEn la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La tria poeto en nia dimanĉa poezia rubriko estas la Bohemia juda dentkuracisto, ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro Stanislav Schulhof (1864–1919).

Schulhof estas aŭtoro de tri originalaj poemaroj (Per espero al despero, 1911; Kion la vivo alportis, 1911; Aŭtunaj floroj, 1912). Posteume aperis lia antologieto Bohemaj grenatoj (1920) kun 30 poemoj de pluraj ĉeĥaj aŭtoroj. Oni ofte konsideras lin la unua individutona lirikisto en la Esperanta poezio.

Ni proponas al vi legi lian poemon Desperanto.

Agrablan legadon!

Schulhof

DESPERANTO

Dolĉe sonas via nova nomo,
ho Espero! nia bela vorto!
En la nokto plena je sopiro
vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.

Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,
kiel kontraŭ superakvo muro,
sed vi estas sabla bariero,
ĉiam disfalanta en aero,
sed ni kredas je vi sen murmuro.

Tre agrabla vere estas sonĝo,
ankaŭ sonĝo pri la estonteco,
pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
– sukeraĵo por la infaneco.

Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.

Eĉ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo –
ankaŭ kun la stelo sur standardo.

(1911)

Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 43), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu pli pri Schulhof en la Esperanta Vikipedio, de kie estas prenita lia portreto.

Ĝis la sekva dimanĉo!

AlKo

Pli frue aperis:

Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2019/09/blk-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi