450 aliĝintoj al BET-55

BETAl la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazintaj la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys (Litovio), aliĝis 450 personoj el 37 landoj – rekorda partoprenantaro en BET post la disfalo de Sovetunio en la 1991a jaro. La antaŭa rekordo estis 334 personoj en BET-52, la antaŭa Litovia BET, okazinta antaŭ tri jaroj en Birštonas.

La plej multaj aliĝintoj estis el la kongreslando Litovio – 142 personoj (31,5% de la BETanaro); sekvas Pollando 69, Koreio 39, Latvio kaj Ruslando 26, Francio 22, Germanio 16, Belgio 11, Hungario kaj Ukrainio 9, Estonio 8, Finnlando kaj Svedio 6, Ĉeĥio, Hispanio, Luksemburgio, Nepalo 5, Belarusio kaj Ĉinio 4, Israelo, Pakistano, Usono, Uzbekistano 3, Aŭstrio, Bulgario, Danlando, Japanio, Kanado, Norvegio, Svislando 2, Italio, Kazaĥstano, Kubo, Nederlando, Niĝerio, Slovakio, Togolando 1.

Povilas Jegorovas

Informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/09/bet-94

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi