Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj

UEAUniversala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9a de aŭgusto 2019.

Inter la fundamentaj celoj de nia Asocio estas la konservado kaj protektado de lingva diverseco – demando aparte notinda en tiu ĉi Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Ni kredas je la graveco de lingva egaleco kaj la rekono de la homaj rajtoj ligitaj al tia egaleco.

La temo de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto (20-27 julio 2019), kiu kunvenis en Lahtio, Finnlando, kun partopreno de preskaŭ mil kongresanoj el pli ol
kvindek landoj, estis “Vivanta naturo, floranta kulturo”. En sia fina rezolucio la Kongreso substrekis la rilaton inter daŭripova natura medio unuflanke kaj daŭripova kultura diverseco aliflanke. Ĝi atentigis ankaŭ pri la fakto, ke la urbo Lahtio estis nomita la Verda Ĉefurbo de Eŭropo en la jaro 2021.

La Kongreso dediĉis apartan atenton al la laboro de la nordiaj nacioj en konservado de kultura kaj lingva diverseco inter siaj indiĝenaj popoloj kaj al la aparta agado de Finnlando tiurilate, proponante ĝin kiel modelon en la klopodoj konservi lingvan kaj kulturan pluralismon.

Universala Esperanto-Asocio fieras pri sia laboro en tiu ĉi Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj kaj alvokas al ĉiuj landoj de la mondo flegi diversecon de kulturoj kaj lingvoj. Ĝi laŭdas la agadon de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko ĉi-kampe kaj promesas sian subtenon kaj kunlaboron.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №818.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi