La unua IJK en Slovakio


Ĉi-jare mi partoprenis mian unuan Internacian Junularan Kongreson (IJK). Ĝi okazis de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto en Liptovský Hrádok (Slovakio) kun 291 aliĝintoj el 46 landoj (reale venis 231 el 35 landoj). Liptovský Hrádok estas ĉarma urbeto kiu troviĝas en montara brakumo, same kiel ĝia iom pli granda najbaro Liptovský Mikuláš, al kiu la kongresa programo vojaĝigis nin.

La tuta densprograma semajno komenciĝis dimanĉe, kiam venis plejparto de la partoprenantoj. La tago estis plena je hastmomentoj, kiam venis grupoj, kaj meritita ripozo, dum kiu ni atendis sekvan grupon. Ĉiu kongresano ricevis praktikan kongresan dorsosakon en kiu estis, ekzemple, metala trinkbotelo kiu utilis ĉefe dum la ekskursa tago, sed ankaŭ kajero, kiun mi persone eluzis dum Esperanto-kurso. Por plifaciligi komunikadon inter esperantistoj el pli ol tridek landoj kaj lokaj kelneroj, en la manĝejo la organizantoj elpensis sistemon de koloraj braceletoj kun folklora motivo. Ĉar mia tasko estis disdoni kaj fiksi la braceletojn ĉe manoj de partoprenantoj, mi povas diri ke multaj ilin vere ŝatis. Mi taksas ĉi tiun ideon ege valora flanke de SKEJ – Slovakia Esperanto-Junularo.

Ĉiutage okazis bunta programo. La temo de la kongreso estis “Batalo kontraŭ antaŭjuĝoj”, kaj kadre de la temo oni povis spekti temajn filmojn kun Esperantaj subtekstoj, partopreni multajn prelegojn kaj diskutojn. Krom tio okazis ankaŭ Esperanto-kursoj, diverstemaj prelegoj (pri klasika muziko, slovaka folkloro, vivo de arboj ktp), danckursoj kaj kreivaj manlaboroj. Kiam mi ĉeestis prelegojn, emo partopreni estis ĉiam granda kaj la programĉambroj plenaj. Mi ĝojis pri bunta interesiĝintaro pri manlaboroj, kiujn mi gvidis, kaj kiuj malgraŭ mia antaŭtimo iris sukcese.

La menciitaj programeroj estis akompanataj per duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj. Bone elpensitaj, bone realigitaj. Esperantistoj povis viziti kastelojn, grotojn, preĝejojn, naturon. Mi aliĝis al ekskurso “Goralaj juveloj”, dum kiu mi vidis esperantistojn en lokaj tradiciaj geedziĝfestaj popolkostumoj, ni vizitis la ĉaskasteleton Hohenlohe, pri kiu mi eĉ ne sciis antaŭe, kaj ni promenis sur arbokrona vojeto en Baĥleda valo, kiun mi delonge volis viziti. Kvankam la vetero ŝanĝiĝis ofte dum la semajno kaj pluvis ofte, ĵaŭde fine de la tago, kiam ni estis en Baĥleda valo, la suno kompatis nin kaj ĝoje lumis. Bona vetero daŭris ĝis la vespera pikniko apud kongresurba kastelo, kie ni povis ĝui esperantistaron, bongustan fruktan salaton kaj koncerton de Noa kaj Martí.

Ankaŭ aliaj koncertoj estis akompanitaj per feliĉa aplaŭdo de la kongresanoj. Se temis pri ĉeĥaj kaj slovakaj kantistinoj Barbora Hazuchová kaj Adela Kvítová, slovaka akordeonisto kaj loka dancgrupo Jessy aŭ pri Esperantaj artistoj kiel Johny M, Tim Gallego, Kimo kaj Garo, Emerson, la etoso estis ĉiam bonega kaj la spektantaro dancema. Mi persone ne diskejumis multe dum la semajno, sed laŭdire estis diskejo, drinkejo kaj gufujo popularaj ekde la vespero ĝis la nokto-nokto-fin’.

Mi ne povas kompari ĉi tiun IJKon kun aliaj, ĉar mi neniun alian partoprenis, sed mi pasigis ege agrablan semajnon. Dominis malstreĉa kaj amikeca etoso, pli ripoziga ol tiu, kiun mi memoras de la 101a UK en Nitra (2016). Dum la oficiala fermo organizantoj transdonis la flagon de IJK al la organiza teamo de la 76a IJK en Nederlando.

Mi deziras al ili sukcesan organizadon, kaj ke partoprenontoj de la onta IJK denove spertu semajnon plenan je bonaj travivaĵoj.

Emília Štecová

Foto: Ariel Palmer

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/08/slovakio-28

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi