La 105a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio

UKLa Montreala UK sukcesis kapti atenton de la kongresanoj en Lahtio: ĉ. 90 homoj – aŭ 10% de kongresanoj – jam aliĝis por la venontjara kongreso en Kanado. La averaĝa kvanto de aliĝintoj jam en la antaŭa UK estas ĉ. 60, do por Montrealo aliĝis jam 50% pli ol averaĝe.

“Ni estas tre feliĉaj pri la grandega intereso kaj tiom multaj aliĝoj”, diras Ĵenja Amis, la respondeculo pri informado. “La intereso pri Montrealo kaj Kanado estis enorma – pluraj centoj da kongresanoj venis al nia tablo kun granda scivolemo kaj multaj demandoj kaj la plejparto de la venintoj intencis partopreni”. “La urbo vendas sin mem”, notas Joel Amis, vic-prezidanto de LKK: “Ĝi estas riĉa je historio – 377-jara – unu el la plej malnovaj urboj en Nord-Ameriko. En Montrealo abundas vidindaĵoj, mondfamaj muzeoj kaj nokta vivo. Ĝi proponas riĉan kulturon kaj bonegan gastronomion. La urbo havas ĉ. 1.3 milionon da loĝantoj kaj estas sufiĉe granda por havi riĉegan kulturan vivon, sed sufiĉe malgranda, por sentiĝi hejmeca kaj senhasta”. Nicolas Viau, vicprezidanto de la LKK, ankaŭ notas, ke oni ofte demandis pri la lingvoj en Montrealo: “La ĉefa lingvo en Montrealo, kiel ĝenerale en Kebekio, estas la franca, sed en Montrealo oni ofte kapablas funkcii dulingve, kio estas alia interesa afero pri Montrealo, aparte por esperantistoj. Tamen, paŝante surstrate oni ofte aŭdas plurajn aliajn lingvojn, ĉar Montrealon riĉigis – lingve, kulture, gastronomie – multaj enmigrintoj”.

La teamo ankaŭ preparas multajn belajn ekskursojn dum-, antaŭ- kaj postkongresajn: “Ni multe ekskursos en Montrealo kaj montros la diversecon de nia urbo, multajn ĝiajn etnajn kvartalojn, ĝian arton, muzikon… Ni konatiĝos kun la fama montreala subtera urbo. Ni manĝos en tradicia kebekia sukerkabano (loko, kie oni produktas la faman kanadan acersiropon). Ni vizitos indiĝenajn rezervejojn. Estos ankaŭ eblo ekskurse bicikli tra la insulo de Montrealo”, diras Suzanne Roy, la respondeculo pri ekskursoj. “Antaŭkongrese ni iros orienten, tra la bela, pli ol 400-jara Kebekurbo, ĝis Tadusako, kie oni povas observi balenojn, kaj okcidenten, tra Otavo kaj Toronto, ĝis Niagaro, kie ni eĉ ŝipetos kaj alproksimiĝos al la famegaj akvofaloj – nepra kanada sperto”.

La montreala teamo promesas ankaŭ riĉegan kulturan programon dumkongrese: “Montrealo estas universo en si mem kaj dum la nacia vespero vi konatiĝos kun muziko kaj dancoj de diversaj popoloj, kiuj kreis Montrealon, kaj ankaŭ, kompreneble, kun la indiĝena arto”, diras Ĵenja Amis. “Vi ankaŭ feliĉos revidi konatajn Esperanto-artistojn kaj konatiĝi kun novaj steluloj de Esperantujo”.

La 105a Universala Kongreso en Montrealo okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2020 en la hotelo Sheraton, kiu situas urbocentre, ĉe du ĉefaj metrolinioj. “La situo de nia kongresejo estas vere perfekta”, notas Normand Fleury, la prezidanto de la LKK. “La urbo proponas diversajn loĝ-eblojn en la proksimeco. La kongresa hotelo estos havebla favorpreze kaj pro favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la montrealaj prezoj tre bone kompariĝas al la eŭropaj aŭ usonaj prezoj”.

La temo de la kongreso estos: “UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo” – tre bona temo por krei novajn strategiajn aliancojn kun politikistoj, funkciuloj kaj NRO-oj. Antaŭ UK okazos la 53a ILEI-kongreso, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto, en Kebekurbo, kun komuna busveturado al Montrealo. Tuj post UK okazos Nitobe-simpozio. Samtempe kun la UK en Montrealo okazos indiĝena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado.

Interesaj faktoj pri la familio Zamenhof kaj Montrealo: 1) dum sia vizito en Montrealo post la UK en Vaŝingtono en 1910, Ludoviko Zamenhof tranoktis en hotelo Windsor, kiu ĝuste troviĝas trans la strato de nia kongresa hotelo! 2) alia Ludoviko – Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la unua – dum kelka tempo dediĉis sin al konstruado de sportejoj kaj aparte fieras pri sia kontribuo al la olimpika stadiono en Montrealo (unu el montrealaj ikonaj konstruaĵoj, kiu ankaŭ aperas sur la logotipo).

Pli da informoj:

Esperanto2020.ca | facebook.com/Montrealo.kongreso | videa invito al la UK | Prezentaĵo | Gazetaraj reeĥoj

Aliĝilo: baldaŭ haveblos ĉe uea.org; oficiala kradvorto: #esperanto2020

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №817.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi