La pola bigoso

bigoso

Bigoso (pole: bigos) estas tre populara plado en Pollando. Plej ofte ĝi estas preparata kaj manĝata vintre. Ĝi estas deviga plado ĉe lignofajro dum vintraj sledaj amuzveturoj. Bigoso estas “peza” por la stomako, sed bongusta. Ĝia gusto pliboniĝas, se ĝi estas kelkfoje revarmigita.

Ĉiu dommastrino havas proprajn receptojn por bigoso. Do, la sama plado povas gusti iomete diverse depende de ingrediencoj kaj spicoj, kiujn oni uzas. Kiam mi preparas la pladon, ĉiujn ingrediencojn mi mezuras per miaj okuloj, kaj mia lango donas al mi informojn, kio mankas. Oni povas manĝi bigoson kun pano aŭ kun kuiritaj terpomoj.

Bigoso ne aspektas tiel interese kiel cepelinoj, priskribitaj en la marta Ondo, sed ĝia odoro, gusto… Mi esperas, ke bigoso laŭ mia recepto bongustos por vi.

Ingrediencoj

1 kg da acidbrasiko; 0,5 kg da freŝa blanka brasiko tranĉita vermiĉele; 1 karoto tranĉita je kubetoj; 1 cepo tranĉita je kubetoj; 300 g da porka viando sen ostoj tranĉita je pecetoj; 300 g da fumigita kolbaso tranĉita je pecetoj; 200 g da kruda fumigita ventrolardo tranĉita je kubetoj; 10 sekigitaj/fumigitaj prunoj; 50 g da tomata pureo; 125 ml da ruga vino; 3-5 sekigitaj fungoj (boletoj aŭ brunaj kserokomoj aŭ suiloj); salo; muelita pipro; sukero; dolĉa papriko (laŭ gusto); 2-3 laŭraj folioj, 5-6 juniperaj grajnoj; 5–6 grajnoj da pimento.

Preparado

1. Lavu en akvo acidbrasikon, se ĝi estas tre acida – lavu ĝin kelkfoje.

2. Kuiru ambaŭ brasikojn en apartaj potoj en malgranda kvanto da akvo. Se ĝi elvaporiĝos, aldonu po iomete plian akvon.

3. En pato fritu ventrolardon. Kiam la fritlarderoj estos helbrunaj, forprenu ilin kaj fritu de ĉiuj flankoj viandon. Sekve forprenu la viandon kaj fritu cepon ĝis “ora” koloro. Se ventrolardo estos ne tro grasa aldonu 3-4 kulerojn da kolza/sunflora oleo.

4. La fritlarderojn, viandon, cepon kun postfrita graso, karoton, fungojn kaj prunojn aldonu en poton, kie kuiriĝas freŝa brasiko.

5. Kiam brasikoj estos molaj miksu ilin en pli granda poto, aldonu kolbason, spicojn, tomatan pureon kaj vinon.

6. Kuiru dum ĉirkaŭ 10 minutoj, kelkfoje miksante, por ke ĝi ne karboniĝu.

Bonan apetiton!

Nina Pietuchowska

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/08/kuiri-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi