Cepelinoj: Litova bongustaĵo

cepelinoj

Cepelinoj (terpomkneloj) estas la plej populara tradicia, tre satiga litova bongustaĵo origine pretigata el raspita terpomo, farĉo, rostitaj lardpecetoj kaj acidkremo. Oni asertas, ke “pracepelinoj” unue aperis en Germanio kaj venis al Litovio nur antaŭ 100-150 jaroj. La nordgermana manĝaĵo Kartoffelklöße estas parenco de la litovaj cepelinoj. Litovoj modifis la konsiston de ingrediencoj (ekuzinte porkaĵan farĉon kaj rostitajn lardpecetojn) kaj aldonis al la terpomkneloj la formon de zepelino (litove: cepelinas).

Komence cepelinoj estis nur festa manĝaĵo, ankaŭ plado de apudvojaj tavernoj. Cepelinoj tre populariĝis en Litovio dum la postmilita soveta jararo, kiam mankis multaj manĝovaroj, sed terpomoj sufiĉis, kaj ne estis grandaj problemoj pri akiro de porka farĉo. Tiutempe aperis ankaŭ cepelinoj kun kazea kaj kun funga farĉo.

Oni asertas, ke pluraj eksterlandanoj konsideras la teknologion de la cepelina preparado iom komplika. Ankaŭ ne ĉiuj litovaj mastrinoj povas fieri kuiri vere bongustajn cepelinojn. Tamen provu kaj sukcesu! Jen unu el multaj receptoj (por 4-6 personoj):

INGREDIENCOJ

Terpomoj – 4 kg, lardo – 200 g, farĉo – 1 kg, cepoj – 2, salo – preskaŭ du kuleroj, nigra pipro – iom da, acidkremo – 200 g, faruno – 1 kulero, aneto – iom da.

PREPARADO

1. Unu kilogramon da terpomoj bone lavu, kuiru kunŝele, malvarmigu kaj diseretigu per viandmuelilo por fari pureon. La ceteran parton de la terpomoj senŝeligu kaj raspu subtile. El la raspaĵo per premo tra gaza teksaĵo ekstraktu la sukon. La suko devas resti stari ĝis la sinko de amelo. Post tio la sukon verŝu en la akvon, en kiu kuiriĝos cepelinoj. La sekan raspaĵon bone miksu kun la pureo kaj amelo kaj salu la terpoman knedaĵon.

2. En porkan farĉon metu etpece distranĉitajn kaj iom rostitajn cepojn, iom da salo, pipron. Ĉion bone intermiksu kaj formu oblongajn pecojn da farĉaĵo. Prenu ĉirkaŭ 80-graman terpoman knedaĵon kaj platigu ĝin surpolme. Surmetu la farĉaĵon kaj ĉirkaŭpremu ĝin per la knedaĵo. El tio ĉi per turnado inter la polmoj formu oblongajn cepelinojn.

3. La cepelinojn metu en grandkvantan bolantan kaj salitan (1 kulero) akvon kaj kuiru (por 15 cepelinoj – uzu 10-litran poton). Post kiam la cepelinoj emerĝos, daŭrigu la kuiradon dum ankoraŭ 15-20 minutoj. Foj-foje kirlu ĉion. Gravas, ke cepelinoj ne estu dense lokitaj, por ke ili ne kungluiĝu.

CEPELINA SAŬCO

Lardon distranĉu etpece kaj iom rostu, poste metu etpece distranĉitan cepon, farunon kaj ankoraŭ iom rostu. Poste verŝu iom da bolanta akvo kaj boligu ĉion dum 1-2 minutoj. Fine, enmetu la acidkremon kaj diskirlu ĉion.

Fino de la preparado!

La elprenitajn cepelinojn metu en duonprofundan teleron, surverŝu la saŭcon, superŝutu aneton. Bonan apetiton!

cepelinoj

Vytautas Šilas

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/08/kuiri-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi