Premiitoj de la 70aj Belartaj Konkursoj de UEA

UEAOkazis ĉi-ĵaŭdon, la 25an de julio, en Salono Lapenna kadre de la 104a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, la premidisdono de la 70aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sub gvidado de Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, respektive prezidanto kaj sekretario de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj, ĉi-jara eldono rekordis pri la nombro de partoprenintaj literaturaj verkoj, kun entute 171 verkoj el kvin kontinentoj: Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

La rezulto estas jena:
BRANĈO PROZO: partoprenis 31 verkoj de 22 aŭtoroj el 15 landoj (3 el Azio, 2 el Ameriko, 10 el Eŭropo).
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Tria premio: en egaleco al la verkoj “Fanjo” de Ewa Grochowska el Francio kaj “La plej granda tragedio” de Ariel Bonkorpa el Britio.
Dua premio: al la verko “Venko de tempo” de Christopher Lewis el Britio.
Unua premio: al la verko “La blua arbaro” de Jesper Lykke Jacobsen el Francio.

SUBBRANĈO MIKRONOVELO: partoprenis 49 verkoj de 30 aŭtoroj el 19 landoj (2 el Oceanio, 6 el Azio, 16 el Ameriko, 25 el Eŭropo).
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Unua premio, premio Paula Adúriz: al la verko “Verŝajne” de Christian Rivière el Francio.
La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn: “Ŝafoj” de Edmund Grimley el Britio kaj “Teror-rakonto” de Paulo Sergio Viana el Brazilo.
Jen la premiita verko:

Verŝajne

Miaj gepatroj arigis en si ĉiujn homajn kvalitojn. Ili kvazaŭ simbioze kompletiĝis. Objektive, oni almenaŭ rekonu, ke la evidentan senzorgecon de mia patro kompensis la konata memfido kaj efektiva fidindo de mia patrino.
La someron antaŭ mia naskiĝjaro mia patro maltrafis la starton de alloga krozado, en kiu mia patrino estis pasaĝero. Kun sia valizo en mano kaj memriproĉoj en la okuloj li korŝire konstatis, ke la ŝipo jam nereteneble foriras al la oceano.
Kiel konfirmis poste miaj du pliaĝaj gefratoj, se nia patro ne havus tiun fuŝan inklinon maltrafi jen ŝipon, jen nokto-trajnon, jen aviadilon, n i  v e r ŝ a j n e  e s t u s  n a s k i t a j.

BRANĈO TEATRAĴO: patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.
Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone.
Tria premio: al la verko “Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn” de Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019 el Francio.
La dua premio kaj la unua premio ne estis aljuĝitaj.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO: partoprenis 6 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.
Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone.
Unua premio, premio María Cuevas: al la verko “Maldikigi vortaregojn!” de Roman Dobrzyński el Pollando.
La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn: “Konfeso de murdunto” de Asocio Esperanto-Grenoble el Francio kaj “La tuta mondo estas teatro” de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.

BRANĈO ESEO: partoprenis 9 verkoj de 7 aŭtoroj el 7 landoj.
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Dua premio: al la eseo “Stereotipaj komparoj en Esperanto” de Suso Moinhos el Hispanio.
Unua premio, premio Luigi Minnaja: al la eseo “Kodado en ‘La kato en la sako’ de Mason Stuttard” ankaŭ de Suso Moinhos el Hispanio.

INFANLIBRO DE LA JARO: partoprenis 5 infanlibroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton
La premio ne estis aljuĝita.

BRANĈO POEZIO: Partoprenis 67 verkoj de 35 aŭtoroj el 22 landoj (12 el Azio, 1 el Afriko, 17 el Ameriko, 34 el Eŭropo).
Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.
Honoraj mencioj: al la poemoj “Knabo dum rifuĝado” de Yida Wei (Vejdo) el Ĉinio kaj “Revoluciulo”, de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.
Tria premio: al la poemo “Tor fiŝkaptas” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
Dua premio: al la poemo “Terra Incognita” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La unua premio ne estis aljuĝita.

Kunordigis la disdonon Fernando Maia Jr., Sara Spanó kaj Michela Lipari.

UEA gratulas la premiitojn kaj ĉiujn partoprenintojn kaj kore dankas la Komisionon pri Belartaj Konkursoj kaj la juĝantojn pro la giganta laboro. Ĝis la 71a eldono!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №813.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi