En sia unua kunsido dum la 104a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo. La nova Estraro ekoficis lundon, la 22an de julio, kadre de la tria Komitata kunsido en Lahtio. La taskodivido kundecidita de la Estraro dum sia merkreda kunsido estas la jena:
Prezidanto: Duncan CHARTERS – Kunordigo, Strategio, Instruado, Rilatoj kun ILEI
Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr – Centra Oficejo, Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO, Rilatoj kun Membro-Organizoj
Vicprezidanto: HUANG Yinbao (Trezoro) – Financoj, Unesko
Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR – Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto
Orlando E. RAOLA – Kulturo, Kongresoj, Biblioteko, Eldonado, Esploro kaj Dokumentado, Terminologio.
Jérémie SABIYUMVA – Afriko, Aktivula Maturigo.
SO Jinsu – Azio, Oceanio, Informado kaj Amikoj de Esperanto.
Amri WANDEL – Scienca kaj Faka Agado, Meza Oriento kaj Norda Afriko
Foto: So Jinsu