Polyglot Gathering 2019 – la plej granda kaj riĉenhava

La renkontiĝo Polyglot Gathering (Plurlingvula Kunveno) allogis fine de majo al Bratislavo rekordan kvanton de plurlingvemuloj. Entute 654 personoj el 67 landoj partoprenis ĝin.

Jam la sesan fojon okazis ĉi tiu evento, kaj, kio estas ĝojiga, ĉiujare ĝi allogas pli kaj pli da homoj (ĉi-jare venis je 116 homoj pli multe ol pasint-jare). Poliglotoj (plurlingvemuloj) evidente komencas malkovri sin kiel komunumon, intereso-grupon, movadon. Eĉ sen firmaj movadaj kaj organizaj strukturoj, senteblas la emo renkontiĝadi kaj fari ion “utilan” kaj interesan por si mem kaj por aliaj poliglotoj. Tiel ja naskiĝis la Plurlingvula Kunveno, kiun efektive fondis tri esperantistoj kaj aliaj esperantistoj (ene de E@I) plu organizas ĝin.

Oni ne ŝokiĝu (estante ĝisosta esperantisto): la ĉefa komuniklingvo estas la angla! Sed… ĝi estas tie pro praktikaj kialoj – plej multaj poliglotoj nuntempe ja regas ĝin. Do por doni la gravajn anoncojn, aranĝi pagojn, sciigi pri manĝoj, programo, ekskursoj ktp oni uzas la anglan. Sed krome – ĉiuj poliglotoj venas al la renkontiĝo ĝuste por praktiki aliajn lingvojn! Ofte ili venas, ĉar ĉi tie ili trovas rarajn eblojn: a) renkonti “plurlingvemajn samideanojn”, kiuj samkiel ili ŝatas lerni diversajn (jes ja, eĉ tre ekzotikajn) lingvojn; b) aŭskulti prelegojn pri lingvo-rilataj temoj (ofte de famaj kaj prestiĝaj poliglotoj, profesoroj ktp.); c) praktiki siajn lingvojn; ĉ) pasigi tempon kune, renkonti malnovajn amikojn kaj/aŭ trovi novajn amikojn aŭ laborpartnerojn.

Jen do, estas multaj kialoj por veni al “Polyglot Gathering”! Ĝojigas la fakto, ke kutime ĉ. 20-25% da homoj parolas (ankaŭ) Esperanton! Do oni povas tie pasigi sian tempon tute trankvile ankaŭ uzante nian verdan lingvon.

Ĉi-jare ankaŭ okazis pluraj prelegoj aŭ pri aŭ en Esperanto, oni povis viziti Aligatorejon, Gufujon, kulinaran festivalon ktp. Eĉ la plej juna preleganto estis esperantisto: la 14-jaraĝa Petro Fedosov el Moskvo. Same (jam la sesan fojon) okazis t. n. “Lingva defio” (Language challenge) – ĉi-jare pri du malsamaj lingvoj: la hinda kaj Esperanto. (Oni devas eklerni la lingvon sesdek tagojn antaŭ la aranĝo kaj dum la evento oni faras teston, kie oni pritaksas la nivelon de la lernintoj).

“Polyglot Gathering” havas por ni esperantistoj ege interesan historion – eĉ se ankoraŭ mallongan. Kun la ideo venis esperantistoj Chuck Smith kaj Judith Meyer en Berlino en 2014, kiam simila evento (Polyglot Conference) devis okazi en Usono, kaj oni ne volis atendi ĝis 2015, kiam ĝi eble revenus al Eŭropo. Oni do decidis okazigi en Berlino novan poliglotan eventon kaj titolis ĝin “Polyglot Gathering”. La unuaj tri renkontiĝoj okazis en la ĉefurbo de Germanio.

Sed pro kio ĝuste tiu ĉi evento iĝis tiom alloga kaj ŝatata de la komunumo de plurlingvuloj? Eble tio estas granda merito de la tuta koncepto, kiun Chuck kun Judith prenis rekte de la Esperanto-eventoj kaj agordis ĝin por la plurglingvula grupo. Ili sukcese transprenis plurajn sukcesajn aferojn de Esperanto-aranĝoj kaj enprogramigis ilin al tiu ĉi evento. Evidentiĝis, ke tio estis ĝusta decido! Tiel oni dum Polyglot Gathering povas trovi Gufujon, Aligatorejon, Interkonan vesperon, Kulinaran festivalon, plurlingvan koncerton de jOmO aŭ de aliaj esperantistoj ktp. Jen do, pruvo, ke nia Esperanto-mondeto povas esti alloga ankaŭ por la cetera mondo!

Ekde 2017 la renkontiĝon ĉeforganizas E@I, kiu uzas en sia oficejo Esperanton kiel laborlingvon. Plua videbleco (kaj aŭdebleco) de Esperanto dum la aranĝo do estas garantiita. Krome ni devas alte taksi la rolon de la Esperanto-organizoj, pretaj subteni la aranĝon. Ĉi-jare UEA denove estis subtenanto (sponsoro) de la Plurlingvula Kunveno kaj tiel grave helpas videbligi Esperanton en ĝi.

Kio pri la estonteco? La aranĝo ja havas evidente kreskantan potencialon. kaj ni, kiel organizantoj, emus utiligi tion. Venontjare ĝi okazos la 26-30an de majo en Teresin, proksime de Varsovio. Ĝi okazos sub unu tegmento, laŭ la stilo de ordinaraj Esperanto-renkontiĝoj oni kongresumos kaj tranoktos en la sama konstruaĵo (tio tamen validos nur por unuaj 300 aliĝintoj, por la sekvaj ĉ. 400 estas aranĝitaj plurnivelaj hoteloj).

La renkontiĝo eble komencos “vagadi” tra la mondo (aŭ almenaŭ Eŭropo) kaj baldaŭ povos iĝi iaspeca “Universala Kongreso de Poliglotoj”. La potencialo estas, emo organizi ĝin same – do espereble ĝis revido kun vi, kara (plurlingvema) leganto, dum iu el la sekvaj Plurlingvemulaj kunvenoj!

Pli da informoj (angle): www.polyglotbratislava.com

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto,PG-organizanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/07/slovakio-27

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi