Lahtio: Charters prezidos en UEA


En sia unua kunsido, sabate en Lahtio la Komitato de UEA elektis la Estraron por la periodo 2019–2022. Por la posteno de prezidanto kandidatis du personoj – lastafoje tio okazis antaŭ 33 jaroj, en 1986. La komitato ne povis decidi inter la kandidatoj kaj devis ripeti la voĉdonon. Pri la nova prezidanto decidis unu voĉo.

Duncan Charters

Duncan Charters

La unua voĉdono ne estis decida: Duncan Charters ricevis 20 voĉojn, Fernando Maia Jr. – 21 voĉojn, aldone unu voĉo estis sindetena, kio signifas ke neniu el la du ricevis pli ol duonon de ĉiuj donitaj voĉoj, kion postulas la Elekta Regularo de UEA. La Komitato tuj ripetis sekretan voĉdonon kaj per 22 kontraŭ 21 voĉoj elektis kiel prezidanton Duncan Charters. La komitatanoj estis tre dividitaj, sed la nova prezidanto nomis la rezulton “la plej bona: – Ĝi diras al mi, ke mi kaj Fernando estos kunprezidantoj”.

Fernando Maia Jr. aŭtomate kandidatiĝis por la vicprezidanteco kaj li estis elektita por tiu posteno samtempe kun Huang Yinbao (Trezoro). Kiel ĝenerala sekretario daŭrigos Aleks Kadar. La kvar aliaj estraranoj estas novaj: Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel. Ĉi-lasta ekde la 1990aj jaroj estis jam parto de la Estraro dum tri oficperiodoj. Estas notinde, ke ĉiuj estraranoj estas viroj, kaj la sola neelektita kandidato estas Chen Ji – virino.

Paweł Fischer-Kotowski

Intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski kun Duncan Charters, aperinta en la junia eldono de La Ondo de Esperanto estas legebla ĉi tie: http://sezonoj.ru/2019/06/charters/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi