Jorge Camacho: Esperanto restos nobla kaj nenoca hobio

camachoJorge Camacho, unu el la plej brilaj (laŭ kelkaj, la plej brila) Esperantaj poetoj de la 21a jarcento, respondas al la demandoj de Paweł Fischer-Kotowski pri Esperanto, verkado, poezio, Beletra Almanako, Akademio, Civito, Bonalingvismo kaj aliaj temoj.

Kial vi ekverkis en Esperanto?
Kun kelkaj negravaj esceptoj hispanlingvaj, mi ekverkis en Esperanto kiam mi komencis verki entute, kiel adoleskanto. Kredeble la lingvo mem helpis al tio. Oni povas alproprigi al si Esperanton preskaŭ kiel lingvon gepatran, ĉefe junulo en gimnazia aĝo (iasence Zamenhof mem estis la unua ekzemplo de tio).

Vi verkas ankaŭ en la hispana. Kiel diferencas esti poeto Esperanta kaj hispana? Kio malsamas en la verkado, en la publikigado, en la publika percepto de la verkoj?
De la lastaj du-tri jaroj mi verkas preskaŭ ekskluzive en la hispana (la libromerkato, la publiko de Esperantujo tro etas por pliaj titoloj mianomaj). En Esperantujo tre facilas iĝi konata verkisto, eldonigi librojn, havi almenaŭ plurajn legantojn en malsamaj kaj disaj landoj, dum en la hispana en Hispanujo eldonado (eĉ de poemaroj) estas industrio, kun troabundo de verkistoj kaj kun eldonejoj malemaj ricevi manuskriptojn. Cetere, multajn poemojn mi verkis du-lingve, paralele en la hispana kaj Esperanto, kaj eĉ kiam mi verkas en nur unu el la du lingvoj la poemo restas relative facile tradukebla, do koncerne verkadon mi ne sentas grandan diferencon… krom tio ke manko de unueca literatura lingvo pli klare senteblas en Esperanto (kie ĉiu verkisto kultivas propran varianton) ol en la hispana.

camachoKiam kaj kiel vi verkas? Ĉu vi havas ritojn aŭ kutimojn? Ĉu, ekzemple, vi verkas tuj post vekiĝo aŭ antaŭ endormiĝo, ĉu en kafejo aŭ ĉe la propra labortablo?
Kiam kaj kie ajn. Antaŭe mi kutimis skribi notojn, versojn aŭ tutajn poemojn sur paperpecoj aŭ kajeretoj, nun mi uzas tiucele la notapon de mia aptelefono, ofte verkante rekte per ĝi. Mi ne kutimas postprilabori miajn poemojn, la unuan version mi emas rigardi definitiva, krom en okazo de nepra bezono korekti aŭ modifi. Ĉiel ajn al mi pli gravas unuavice poezio mem ol verkado de poezio konkrete en Esperanto.

Kvankam vi ne partoprenas regule en la UKoj, vi certe scias ke la kongreso ĉi-jare okazos en Lahtio. Ĉu tio eble instigos vin veni? Vi havas apartan rilaton al Finnlando. Fakte, kiom kaj kiel ĝiaj kulturo kaj literaturo influis vin?
Mi trovas UKojn tro grandaj kaj amasaj, prefere mi iras al renkontiĝoj kun kelkcent partoprenantoj. Krom tio, mi evitas kongresumi somere, pro la varmego (kvankam Finnujo klimatas pli agrable), kaj mi ne aparte emas pasigi tutan semajnon en bildingo kie la samaj homoj blablaas pri la temoj ĉiamaj, do kredeble mi ne venos. Ĉiel ajn mi plurfoje vizitis Finnujon, kaj mi pli ĝuos ĝin senkongrese, i.a. ĉar mi parolas la finnan. Mi pasigis tie tre gravan jaron en mia vivo, la studjaron 1989–1990, kaj poste vizitis ĝin en diversaj okazoj. Certe tre influis min ne tiom la literaturo sed ja la finna vivkulturo, la rilato kun silento kaj kun naturo – kaj la filmoj de Aki Kaurismäki. Sed iasence mi venos al la UK ĉar UEA petis ke mi sendu miajn finntemajn poemojn por la kongreslibro aŭ simile.

De via plumo venis La Majstro kaj Martinelli kaj La liturgio de l’ foiro, aldone pluraj unuopaj poemoj, blogeroj kaj komentoj en kiuj vi kritikas la Esperantan Civiton. Kial ĝi incitas vin? Kaj kial tiel forte?
Tiuj doktuloj rigardas kaj vartas nur sian propran umbilikon. Nenion vere valoran ili kontribuis al la originala literaturo en Esperanto, kaj la tuta libro Historio de la esperanta literaturo (la “verda briko”) estas nura blufo kiun neniu serioza eldonejo naci-lingva publikigus, kaj kiun tamen iuj konatoj de nia mondeto blinde kaj hontinde aplaŭdis kaj eĉ premiis, inter ili UEA kaj La Ondo. Sed mi ne plu incitiĝas; iliajn blufilojn mi ne legas, kaj la blufulojn laŭbezone blokis en Fejsbuko kaj aliloke. Nu, tiajn pseŭdointelektulojn mi oponas ankaŭ en naci-lingva medio. En Esperantujo ili krome prezentas la malon de la zamenhofaj idealoj, kaj ili eminente sukcesis turni al fatraso ĉion kion ili tuŝis, ĉefe la homajn rilatojn.

Vi estas eble la plej fekunda el la nuntempaj Esperanto-poetoj. Samtempe la plej kritika, vi kritikas ne nur la Civiton, sed ankaŭ la bonlingvismon. Ĉu vi ne opinias, ke tiu lingva sinteno per sia aktivado maltrafas la celon, ĉar ĝi spronas lingvan kreemon ĉe la kontraŭuloj, kiel ekzemple ĉe vi?
Estas tre arogante de ilia flanko ke ili nomas sian propran dialekton “la bona lingvo”, dum fakte temas pri nura kolekto de lingvaj kapricoj (ekzemple, ili ne rezignas je la vorto “universitato”, dum en la ĉina kaj la finna oni diras, multe pli “bone”, klare kaj facile, ion similan al “superlernejo”). Persone mi prefere nomas tiun lingvovarianton “bonsaja”. Fakte Corsetti malŝparas amason da tempo kaj energio per kompilado de longega listo de evit-esprimoj, kiun oni povas renvers-uzi ankaŭ kiel vortaron de neologismoj (mi jam trovis utilajn novajn vortojn en ĝi, ekzemple ”hibriso”, troa memfido aŭ fiero). Mi ĉiel ajn bedaŭras ilian malnoblan, inkvizician manieron ataki verkistojn nomante ilin detruantoj de la lingvo.

Kiel fartas la Ibera Skolo?
Pluraj anoj de la ibera grupo (mi preferas ĉi nomon, cetere sen majuskloj) daŭre verkas aŭ tradukas, sed ĉiu iras sian propran vojon. Kompreneble ni restas bonaj amikoj, kelkaj el ni foje renkontiĝas en kongresoj, aŭ tie ĉi en Madrido, tamen mi ne dirus ke ni vere aktivas nuntempe kiel grupo. Kaj mi sentas la mankon de pli juna generacio sekvanta niajn paŝojn, kvankam disaj unuopaj verkistoj ja troveblas ie-tie.

Kiel vi taksas la nuntempan rolon de la Akademio de Esperanto? Vi mem estis akademiano, elektita en 1992 kiel unu el la plej junaj en la historio, kaj forlasis ĝin en 2001. Ĉu la evoluo estas pozitiva, negativa?
Mi de longe havas la impreson ke la Akademio ne ekzistas. Ekzemple, ĝi faris nenion kontraŭ la lingvodetruan renomadon de nomoj de bestoj kaj plantoj fare de Roux en la nova (kaj reta) PIV. Nepras ke la Akademio deklaru tiun tutan misnomaron atenco kontraŭ la fundamenton (kaj la Fundamenton) de Esperanto. Kompare kun tio, ĉion ceteran mi opinias preskaŭ bagatela ‒ aŭ apenaŭ solvebla (ekzemple la masklisman strukturon de la lingvo mem).

Beletra AlmanakoBeletra Almanako, via infano, estas jam preskaŭ 12-jara kaj baldaŭ devus aperi la 34a numero. Vi ĉefredaktis kaj poste kunredaktis ĝin ĝis la fino de 2014, ankaŭ poste vi kontribuis. Ĉu en la komenco vi antaŭvidis la sukceson kiun nun ĝuas “boao”?
Mi ĝojas ke ĝi vivas post mia eliĝo el la redakta teamo. En Esperantujo projektoj kaj agadoj tro ofte dependas de unuopulo, dum ilin devus vivigi, male, teama kunlaborado. Ĉu mi antaŭvidis la sukceson? Mi ne memoras. Sed mi esperas ke tiu sukceso daŭros longe, se la bravega eldonisto Ulrich Becker, kun la valora laborhelpo de la teamanoj, plu tenos la torĉon.

Kiu estonteco por Esperanto, por la movado, por la literaturo?
Mi ne scias. Mi supozas ke la lingvo kaj fenomeno Esperanto restos nobla kaj nenoca hobio por nerdoj kaj aliaj burĝoj, tamen cetere neglektota de la “normala” mondo. Kiel surogato de ideologio ĝi probable vivetos (vegetos?) ankoraŭ jardekojn. Pri la movado mi pli pesimismas, konsiderante la krizan staton kaj evoluon de UEA kaj delirajn fenomenojn kiel la E-Civito kaj t. n. bonalingvismo. Cetere, pri ĉio ĉi mi verkis jam sufiĉe multajn poemojn… Laste mi havas la impreson ke la novaj generacioj ne plu kundividas la literaturan lingvon de Zamenhof, Kalocsay, Waringhien, Auld, Baldur Ragnarsson, Boulton, Nervi, Mao Zifu, Fernández, Neves, Montagut, Ruggiero, Moinhos… Kien evoluos la lingvo, kaj la E-beletro, tenata de homoj kiuj eklernis ĝin fulme sed ne ĝisfunde per Duolingo kaj simile? Sed eble temas nur pri miaj propraj antaŭjuĝoj…

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/07/camacho

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi