Nova eldono de Baza Literatura Krestomatio

BLKBaza Literatura Krestomatio / Komp., red. Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov; Enkond. Vilmos Benczik; Biografioj: Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. — 4a eld., kompl. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 p.; 500 ekz. — 27 eŭroj.

Baza Literatura Krestomatio (BLK) estis unue eldonita antaŭ kvardek jaroj, kiel, laŭ la klarigo de ĝia redaktoro Vilmos Benczik, “literatura minimumo en la esperantista kultura komunumo”. Ĝi entenis 134 prozajn kaj poeziajn tekstojn de 59 aŭtoroj. La tri eldonoj de BLK (1979, 1982, 1986) kun pli ol 8500 presitaj ekzempleroj delonge elĉerpiĝis. Kun afabla permeso de Vilmos Benczik la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio pretigis la kvaran eldonon. Danke al aldono de pluraj verkoj, aperintaj post 1979, la nuna eldono enhavas 199 tekstojn de 82 aŭtoroj.

La premiera prezentado de la nova eldono de BLK okazos la 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo (Litovio). Post la prezentado oni povos aĉeti ĝin kontraŭ la promocia unua-taga prezo. La nova krestomatio estos aĉetebla ankaŭ en la 104a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio (Finnlando), poste ĝi estos mendebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj Esperantaj libroservoj.

Pliaj informoj pri la ĵus eldonita libro estas en nia retejo http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm. La komencaj paĝoj (1-7), specimenaj paĝoj de kelkaj aŭtoroj, du biografiaj paĝoj kaj la ok lastaj paĝoj (361-368) estas libere elŝuteblaj kiel demonstra versio laŭ la normo pdf.

Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi