Trankvila Kongreso inter lagoj kaj arbaroj

La 80a Universala Kongreso de Esperanto
Tampereo (Finnlando), 22–29 julio 1995

TampereoPost kelkaj semajnoj en Lahtio komenciĝos la 104a Universala Kongreso de Esperanto, la kvara UK en Finnlando. La antaŭa, 80a mondkongreso esperantista en Finnlando okazis en julio 1995 en Tampereo. Pri ĉi tiu kongreso antaŭ 24 jaroj artikolis Halina Gorecka en Ruslanda Esperantisto.

Rekorda kvanto por Nordio

Estis sciate, ke la 80a Universala Kongreso pasos senstumble kaj trankvile. Ja malkiel en Valencio (1993) kaj Seulo (1994) en Tampereo mankis timo pri subita malstabiliĝo, krome la laboremo kaj akuratemo de l’ finnlandanoj jam delonge proverbiĝis. Do, neniun mirigis, ke kongresaniĝis ĉ. 2500 personoj el pli ol 60 landoj — rekorda kvanto por Nordio, kie ĝis nun okazis 11 UKoj. Inter la partoprenantoj estis cento da ruslandanoj, plejparte venintaj en la dubusa karavaneto de Samiko.

UEA havas novan prezidanton

Tri jubileoj markis la kongreson: la 90a datreveno de la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro (1905), la 80a UK entute, kaj la 50-jara jubileo de UN, al kiu estis formale dediĉita la kongresa temo “Ni la popoloj” — unu mondo aŭ disaj eroj.

Tamen la kongreso estis pli labora ol supozigus la jubileoj. Ja 1995 estas la elektojaro por UEA.

La findeĵoranta Estraro de UEA kun nemulta sukceso penis kontraŭbatali la krizon kaj stagnadon en la asocio, tial estis klare, ke ĝi cedos la lokon al la nova teamo. Tiel okazis. Prof. d-ro Lee Chong-Yeong el Koreio fariĝis la dua azia prezidanto en la historio de UEA. Krome estis elektitaj pliaj ses estraranoj: Mark Fettes (Kanado), Amri Wandel (Israelo), Renée Triolle (Francio), Michela Lipari (Italio), Fred de Geus (Nederlando), Povilas Jegorovas (Litovio).

Precipe agrabla por ni, ruslandanoj, estas la prezidantiĝo de profesoro Lee, kies kompetentecon, erudicion kaj afablecon bonege memoras la partoprenintoj de la unua Eŭropo-Azio (Sverdlovsk, 1991), al kiu li elstare kontribuis.

Sukceson al la nova Estraro!

La rutina kongreso

Tradicie multajn aranĝojn ofertis la kongresa programo, kies kompleta listigo okupus la tutan artikolo-spacon, sed nur nemultaj el ili altiris pli ol 100 interesitojn. Jen kelkaj pli gravaj: internaciaj ekzamenoj de UEA kaj ILEI, seminario pri optimumaj strategioj por entreprenoj kaj individuoj, lanĉo de la video-kurso Mazi en Gondolando, tago de la libro, modela asembleo de UN (en la ekskursotago!), esperantologia konferenco pri lingvopolitiko, kursoj de AIS pri astronomio kaj komputiko, kongresa universitato (rektoro Jouko Lindstedt) k.m.a.

Al la sukcesigo de la labor-programo multe kontribuis la kongresejo Tampere-Halo, kiu estas la plej granda kaj la plej moderna kongresejo en Nordio.

Tamen eĉ pli modernaj ejoj kaj teknikiloj ne povus sukcesigi la artan programon. Ĝin konsistigis plejparte amatorecaj prezentoj. Tamen la verda publiko indulgeme kuraĝigis ĉiujn per aplaŭdoj (apenaŭ forgeseblas la aplaŭda regalo por la scen-laboristoj, kiuj venis por formovi pianon — pluraj spektantoj kredis tion interesa programero). Sed por esti justa, necesas mencii, ke sur la ĝenerale griza fono preskaŭ perlis Ĵak le Puil, Asorti kaj familio de Castro. Nu, mi jam delonge konstatis, ke estas ĝuste la arto, kiu tiel malmultas en la grandiozeco de la UKoj…

Premio por la prezidento de Finnlando

La kongreso estis atentita en Finnlando. Aperis pluraj materialoj en la amas-komunikiloj, ankaŭ pri nedisponigo de vizoj al afrikanoj. En Tampereo rimarkeblis prikongresaj slogan-rubandoj, la urba turisma oficejo havis en la kongresejo giĉeton kun esperante parolanta informisto, kelkaj urbaj ĉiĉeronoj speciale lernis Esperanton okaze de la kongreso. Membroj de TEĴA vizitis la ĵurnalisman departementon de la urba universitato kaj la regionan tagĵurnalon de Tampereo.

Sed eble la plej grava estis la akcepto de kvar-persona kongresa delegacio fare de la prezidento de Finnlando Martti Ahtisaari, kiu ĉi-jare ricevis la premion Zamenhof pro la longa kariero en UN.

Io por ĉiu

Efektive, en la kongresa programo estis io por ĉiu. Sed dum la movadestroj politikumis, dum la fakuloj kunsidis, kaj dum la sciencistoj prelegis, la ordinaraj kongresanoj promenis tra la urbo, kiu por unu semajno fariĝis la metropolo de Esperantujo. Efektive, la negranda urbo, troviĝanta inter lagoj kaj arbaroj, prezentis surprize multajn eblojn por feriado.

La belega parko Särkänniemi kun planedejo, delfenejo kaj belvidejo egale plaĉis al la infanoj kaj gepatroj, samkiel la proksima akvoparko Eden, kien Samiko organizis eksterplanan ekskurson. Ni estis ankaŭ en Helsinko, Rauma kaj Turku, vizitis la ĉarman muzeon de Muminvalo, multe butikumis kaj bierumis (malgraŭ la finnaj prezoj por biero) — do, ni bone ripozis, renkontiĝis kun malnovaj amikoj kaj trovis la novajn. Ĉu tio estas malmulta por ni, “unu mondo” aŭ “disaj eroj”?

Kaj certe, eĉ pli multaj venos sekvontjare al la Ora Prago.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta numero de Ruslanda Esperantisto (1995).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: Ruslanda Esperantisto, 1995, №8.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/06/uk-20

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi