Du demisioj kaj tri laborreduktoj en Roterdamo

UEA
La 28an de junio la prezidanto de UEA Mark Fettes komitatanoj mesaĝon, kiun ni reproduktas ĉi-sube.

Pasis longeta tempo de kiam mi laste raportis al vi pri la situacio rilate al la laborkontraktoj en la Centra Oficejo. Vi verŝajne memoras, ke fine de marto mi skribis al vi pri nia decido ekigi proceduron por redukti la kostojn de la salajroj, kiuj kune konsistigas du trionojn de niaj elspezoj. Mi nun povas doni al vi pli da informoj pri la posta evoluo.

En la unua fazo de la proceduro, ni provis atingi libervolan interkonsenton kun la koncernaj oficistoj (entute kvin personoj). Du el ili akceptis nian oferton. En tiuj du kazoj, temis pri plena ĉesigo de la laborrilato. Sekve la sekretario, Kasia Marciniak, kaj la purigistino, Linda Silva Miranda, ne plu laboras en la CO. Ni elkore dankas ilin ambaŭ pro iliaj valoraj kontribuoj, kaj deziras al ili sukcesan plulaboron ĉe aliaj asocioj aŭ entreprenoj.

Tri aliaj oficistoj (Ionel Oneţ, Ralph Schmeits, Stanka Starčević) tamen ne volis akcepti kion ni proponis, eĉ kun diversaj kompensoj, krompagoj k. s. Ĉar la atingitaj ŝparoj estis ankoraŭ nesufiĉaj, ni iris en la duan fazon de la proceduro, por kiu necesas la aprobo de la laboroficejo. Ni prezentis la argumentojn kaj ciferojn por pravigi la redukton en salajrokostoj. Kompreneble la tri oficistoj povis ankaŭ prezenti siajn kontraŭajn argumentojn. Tiu procedo daŭris kelkajn semajnojn.

La 26an de junio, post pesado de la argumentoj, la laboroficejo konkludis favore al la labordonanto, t. e. al la proponita redukto de laborhoroj pro financaj konsideroj.

Ni do antaŭeniras laŭ la plano anoncita en marto. Leteroj estas jam transdonitaj al la koncernaj oficistoj. Se ili nun akceptos la novajn kontraktojn, ili ĉiuj plulaboros ĉe UEA, kvankam malpli ol plentempe. Kompreneble ĉiu el ili rajtas ne akcepti la proponitan kontrakton kaj ekserĉi laboron aliloke. En ĉiu okazo, mi volas esprimi grandan dankon al ili pro iliaj kontribuoj al la Asocio, kaj deziri al ili sukceson kaj feliĉon, sendepende de ilia decido, ĉu resti ĉe UEA aŭ ne.

Evidente ni ne venis facile al ĉi tiu drasta paŝo. Ĝi estas tamen nepre necesa por limigi la jarajn deficitojn. La faritaj paŝoj apenaŭ rezultigos ŝparojn en ĉi tiu jaro, pro la pagado de diversaj kompensoj al la oficistoj pro la kontraktaj ŝanĝoj. Nur en la buĝeto por 2020 oni povos vidi la sekvojn de ĉi tiuj decidoj — kaj ne imagu, ke temas pri plena forigo de la deficito. Ruĝa inko plu abundos, kaj la Komitato kaj Estraro devos cerbumi pri daŭra ŝparado kaj la serĉado de novaj fontoj de enspezoj.

Kiel petite de kelkaj komitatanoj, ja venos raporto pri la financa situacio kaj la estontaj evoluvojoj, kun la celo subteni informitajn diskutojn kaj decidojn en Lahtio.

Kaj kiel ĉiam, mi staras je via dispono por respondi eventualajn demandojn.

Mark Fettes

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi