La junia Ondo aperis

La Ondo de EsperantoLa junian eldonon de La Ondo de Esperanto, kiu aperis antaŭ dek tagoj je la unua junia lundo, la 3an de junio, malfermas ampleksaj intervjuoj de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski kun la du kandidatoj por la prezidanteco de UEA: Duncan Charters kaj Fernando Maia Jr.

En la primovada sekcio “Eventoj” oni povas konatiĝi kun pluraj esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj kaj seminarioj, interalie, kun la Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (pria foto ornamas la kovropaĝon), Triopa (Hispania, Andaluzia, Fervojista) Kongreso en Malago, Printempa Semajno Internacia en Germanio, Ĵurnalista Esperantista Seminario en Litovio, Printempa Esperanto-Renkontiĝo en Norda Karolino (Usono) kaj Lingvotrejnado en Jekaterinburgo (Ruslando). Enestas ankaŭ raporto pri ekstera agado de TEJO kaj informoj pri preparado de BET-55 (Paneveĵo, Litovio) kaj aliaj baldaŭ okazontaj Esperanto-renkontiĝoj.

La sekcion “Tribuno” ĉi-foje plenigas tekstoj pri UEA, kies kriza situacio maltrankviligas multajn Esperanto-aktivulojn.

Kutime la sekcio “Arkivo” estas nelonga, sed ĉi-foje ĝi estas 15-paĝa, ĉar post la ĉiumonata listo de la Esperantaj jubileoj kaj memordatoj sekvas ampleksa artikolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov pri la (ne tre facila) historio de La Ondo de Esperanto lige kun la baldaŭ aperonta tricenta numero de ĉi tiu gazeto. Ekde 1999 ĉiuj numeroj de La Ondo estis iom post iom enretigataj; sed nur kelkaj tekstoj el la pli fruaj jaroj estas konsulteblaj en la reto. Ĉi tial la redakcio decidis ĉiumonate aperigi en “Arkivo” kelkajn malnovajn tekstojn. En junio reaperis intervjuo kun la legenda latva esperantisto Tālis Bērcis, du kantotekstoj de Vladimir Vysockij tradukitaj kaj enkondukitaj de Nikolai Lozgaĉev, kaj “Miksitaj impresoj” de Joseph Delpino pri Ruslando el la komenco de la 1990aj jaroj.

“Kulturo”: la dua verko en la ciklo pri pasint-jarcentaj rusaj romanoj estas Peterburgo de la simbolista poeto kaj prozisto Andrej Belyj, unu el la plej elstaraj figuroj en la Arĝenta Epoko de la rusa literaturo. La 11-paĝan specimenon el la romano tradukis Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis enkondukan artikolon. Kiel kutime fine de la revuo estas “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl en la sekcio “Mozaiko”.

La julia eldono de la Ondo aperos la unuan lundon de la sekva monato, la 1an de julio. Ĝi estos speciale interesa por literaturŝatantoj, ĉar la redakcio planas aperigi pli da beletraĵoj ol kutime, intervjuon kun unu el la plej gravaj nuntempaj aŭtoroj kaj “Rondan Tablon” de verkistoj.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la ampleksa literatura suplemento Orienta almanako.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo (So Jinsu)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Intervjuo
6 Duncan Charters: Kapabla en komunikado (Intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski)
14 Fernando Maia Jr.: Entuziasma laboranto (Intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski)

18 Eventoj
19 So Jinsu. La naŭa Azia-Oceania kongreso en Danang
21 Ángel Arquillos. Malago: La triopa kongreso
23 Vytautas Šilas. Ankoraŭ ne lasta
25 Junaj esperantistoj grave rolis en UN-kunsido
26 Ralf Haumer. Sunplena kaj bonetosa Printempa Semajno
28 Ronald Schindler. Ponta festo kaj fulma kurso en Frankfurto ĉe Odro
29 Irina Gonĉarova. Lingvotrejnado en Jekaterinburgo: Nove kaj denove
30 Tim Gee. PER2019: Printempe en Norda Karolino
32 Fritz Wollenberg. Venu aŭguste al Berlino por jubileo de Zamenhofparko
33 Balotado pri Komitatanoj B komencita
34 Dmitrij Ŝevĉenko prelegos en BET-55
34 Paulina Jaworska. Esperanto sur la strando – 2019
35 Koncize (8 informoj)
35 Nekrologe

36 Tribuno
37 Elisabeth Schwarzer, Pascal Dubourg Glatigny. Berlinanoj proponas
38 Ian Fantom. Ĉu iu aŭskultas?
40 Esperanto.net
41 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

42 Arkivo
43 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en junio 2019
44 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La Ondo survoje al №300
51 Sep demandoj al Tālis Bērcis (Intervjuo de Aleksander Korĵenkov)
53 Nikolai Lozgaĉev. Poemoj de Vladimir Vysockij
54 Vladimir Vysockij. Kanto pri Rusio. Ne ŝatas mi (Tradukis el la rusa Nikolai Lozgaĉev)
56 Joseph Delpino. Miksitaj impresoj

57 Kulturo
58 Aleksander Korĵenkov. Peterburgo, ĉu nekomprenebla, sed bela?
59 Andrej Belyj. Peterburgo: Fragmentoj (Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)
70 Stanislao Belov. Ĉarma amatoraĵo (Recenzo: Ĉiutaga vivo tra la mondo)
71 Ricevitaj gazetoj
72 Ora jubileo de “La Patrolo” celebrita en Bolonjo

73 Mozaiko
74 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
75 Kiel aboni La Ondon
77 Reklamo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi